Merkatikaj eraroj kaj lecciono por la estonteco

8 views
Skip to first unread message

Karlos' Peskera Alonso

unread,
Dec 11, 2020, 2:35:02 AM12/11/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj samideanoj,

Eble vi jam legis pri la novaĵo de apero de filmo kiu rilatas al Esperanto en la platformo Netflix (plia informo: https://www.liberafolio.org/2020/12/11/esperanto-aperas-duonkase-en-filmo-de-netflix/). Tiu platformo estas ege populara en multaj landoj, kaj pro tio grangeda kvanto de homoj aŭskultos pri kaj spektos la filmon. Kiel la artikolo klarigas, al filmo ne rekte parolas pri Esperanto, sed povas esti ke scivolemuloj esploras pri ĝi post la spektado.

Mia ne celo NE ESTAS INFORMI PRI LA NOVAĴO. Mi volas ke ni kune pensu kaj ke ni estu pretaj por la venonta okazo simila. Nun, malfrue, mi pensas ke ni malŝparis oportunon. Ni perdis la eblon plenigi la reton per videoj, komentoj, blogeroj, ktp pri la rilato de la filmo kaj Esperanto. Ne tiom en Esperanto, sed en niaj denaskaj lingvoj. Tiel, kaze ke iu esplorus pri la filmo, povus trovi la rilaton kun Esperanto kaj eble la informon pri niaj asocioj.

Do, mia celo ESTAS MENSE PRETIGI NIN POR LA VENONTA OPORTUNO. Mi volas ke se alia simila oportuno aperas, ni estos pretaj. Ni, kiel movado (kiel organizo!) povus kaj devus agi por profiti el tia ekstermovada situacio. Mi esperas ke venontfoje ni ĉiuj memoros tiun ĉi alvokon kaj tial ke ni rapide povus organizi kampanjon por ne malŝpari la okazon.

Dankon pro via legado kaj bonvolu pardoni ke mi ne pensis tion ĉi antaŭe.

Amike,
Karlos'

1ª Vicprezidanto
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org| in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto

Francesco Fagnani

unread,
Dec 11, 2020, 4:05:20 AM12/11/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj,
Mi, kiel itala esperantisto, jam bone konis la historion de la Insulo de la Rozoj.

Fakte, la diversaj esperantistaj asocioj de Italio multe skribis kaj agadis en la sociaj retoj rilate al tiu nova filmo de Netflix kaj la afero jam havis pozitivan efikon, ĉar pluraj homoj aliĝis al la reta Esperanto-kurso. 

Krome, mi tute kunsentas kun Karlos ke tiaj okazoj estas bonegaj ŝancoj por allogi homojn. Antaŭ unu monato la plej spektata teleĵurnalo de la ĉefa itala televida kanalo elsendis intervjuon al maljuna esperantistino kaj ankaŭ tiukaze pluraj homoj aliĝis dum la sekvaj tagoj al kursoj de Esperanto.

Amike,
Francesco Fagnani

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAEdBQETnS-L3_cXsQCGOuSdfcK1p5fh%2BzQJfcHOz5awmJyVeqA%40mail.gmail.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages