Estimtataj Komitatanoj,
per tiu ĉi mesaĝo mi kunvokas du komitatkunvenojn, kiuj okazu en julio kaj aŭgusto. Formale, por ke ĉio okazu laŭreglamente, temos pri du apartaj kunvenoj, sed ĉar ili okazos proksime unu la alia kaj traktos similajn aferojn, ni decidis informi pri ili kune.
Eksterordinara reta komitatkunveno okazos, laŭ la peto de la Estraro, la 15-an de julio 2023 en du sesioj:
1a sesio: 10:00–12:00 UTC
2a sesio: 14:00–16:00 UTC
Ordinara komitatkunveno okazos surloke kadre de IJK 2023, dimanĉon la 6-an de aŭgusto, en Lignano Sabbiadoro, Italio, en unu sesio. Ni antaŭvidas, ke la sesio estos hibrida, por ke ankaŭ reta partopreno eblu.
IJK-sesio: 14:00-16:00 UTC
Bonvolu trovi ĉiujn gravajn informojn, inkluzive la instrukciojn por partopreno en la reta kunsido kaj proponatajn tagordojn, en tiu ĉi dokumento.
Ĉar ankoraŭ ne ĉiuj Landaj kaj Fakaj Sekcioj nomumis aŭ rekonfirmis siajn komitatanojn A, mi ankoraŭ ne petas vin konfirmi vian ĉeeston aŭ anstataŭanton. Rilata dokumento estos dissendita en la venontaj semajnoj.
Okaze de ajnaj demandoj, ne hezitu kontakti min en privata mesaĝo (gxen...@tejo.org).
Invite,
Tobiasz Kubisiowski
Ĝenerala Sekretario
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/07b3144e-d3f3-4947-acb1-c679732a68d5n%40googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAHCabkOt%2B14ubbQ11GhJ%3Dp-Gbb9uig4jA%2BO0pWiEfR55ukLp9w%40mail.gmail.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/a3d26a3d-0f34-47b6-912b-35c4f3c7fa3an%40googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CABKA3pV%2B3UYCjuruE0efnHWvm7kPt3GJEz%3D_FxNt9a0DYv_TNg%40mail.gmail.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/3f064d0a-61ea-4fcb-8af1-c51f84366688n%40googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAMnVSMUNhhauY3J-FeK86%3DUae-%3DyrTaJExAjfwARYjEzw3iA_Q%40mail.gmail.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CANzYQsV15eK%2Bh6KOCX9J4xP-_A6JKtNLKdw59nkwweSjkobQow%40mail.gmail.com.