Dum la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso, dum debato pri la aktualaj tragikaj eventoj en Palestino, okazinta la 14-an de aŭgusto 2025, disvolviĝis kunlaboro inter pluraj partoprenantoj, kiu kondukis al la redaktado de dokumento titolita "Alvoko por Deklaro". Ĉi tiu dokumento konsistas el du partoj: la unua enhavas premisojn klarigantajn la kialojn malantaŭ la redaktado de la dokumento, kaj la dua enhavas serion da asertoj kaj petoj adresitaj al la estraro. Post tiu evento, oni taksis necesa sendi ĉi tiun tekston al TEJO por ke ĝi estu oficiale aldonita al la diskutoj de nia Komitato.
Resume, en la dokumento estas prezentitaj la jenaj ĉefaj punktoj:
- La bezono publike montri subtenon al la palestina popolo, pro la homa tragedio, alfrontata pro la subpremo kaj la grandega nombro da homaj perdoj;
- La bezono esprimi saman kaj firman solidarecon al la israela popolo kaj al ĉiuj judoj en la mondo, kiuj suferas severajn diskriminaciojn pro la agoj de la israela registaro;
- La bezono kondamni la malrespektojn al internacia juro fare de la registaro de Israelo kaj denunci la senagon de la registaroj de la mondo;
- La bezono, ke TEJO faru publikan deklaron pri la temo, kaj ke tia invito estu etendita al aliaj junularaj, esperantistaj kaj ne-esperantistaj organizoj, por unuiĝi kaj kontribui, kiel eble, al paca solvo de la konflikto.
La dokumento estis subskribita kaj de individuoj kaj de grupoj, kio atestas la kolektivan senton, la zorgojn, la bezonojn kaj la esperojn de parto de nia membraro.
Mi ĉi-sube kunhavigas la tekston kun la subskriboj. Per tiu ĉi mesaĝo mi, nome de IEJ, LEJO, Ruĝa Formiko, GLAT-a Grupo en Sud-Koreio, KEJ, PEJ, IEJO, FEI kaj la aliaj 20 subskribintoj, formale petas, ke la enhavo de la dokumento estu traktita kiel eble plej baldaŭ, kaj ke ni povu ekkomenci la ellaboardon de la oficiala deklaro de TEJO.
Mi certas, ke tia traktado ne nur respondos al la alvoko de pluraj membroj, sed ankaŭ subtenos la rolon de TEJO kiel internacia junulara voĉo por solidareco kaj respondeco por konstruado de paca mondo.
Giulia Costanzi
Komitatano A (IEJ)