Oficiala subteno de TEJO por la akcepto de KEA kiel Landa Asocio de UEA

116 views
Skip to first unread message

Pol Jimenez Isach

unread,
Aug 15, 2026, 9:44:03 AMAug 15
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,

Jen mi kundividas kun vi la mocion prezentitan de KEJ por la oficiala subteno de TEJO al KEA por iĝi Landa Asocio de UEA, kaj voĉdonata en la hodiaŭa komitatkunsido.


Koran dankon, kaj mi restas je via disponeblo.

Amike,

Pol Jimenez Isach

Komitatano A en TEJO- Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ)
Representant a TEJO - Joventut Catalana d'Esperanto (KEJ)

Jaime Tapia Zaragoza

unread,
Aug 20, 2026, 7:34:23 AMAug 20
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj,

Post iom ripozi post la IJK. Mi volas rekomenti en ĉi tiu temo simple por danki vin nome de KEJ via subteno al la deklaracio. Ĉiuj KEJ-anoj estas samtempe KEA-anoj kaj, tial, tiu ĉi temo estas grava por ni.

Mi volas ankaŭ pardonpeti pro la lastminuteco de la sendado de la propono. Ni volis, ke ĝi estu simbole aprobita dum IJK en Katalunio kaj, tial. ni decidis hasti por proponi kaj aprobi ĝin tiam kaj ne en iu alia posta momento. Same, la fakto, ke ni devis daŭrigi niajn kongresajn organizajn taskojn dum ni verkis la proponon faris, ke ni ne sukcesis sendi ĝin antaŭe. Do, ni pardonpetas pro tio, ĉar mi scias, ke vi ŝatintus havi pli da tempo por relegi la proponon kaj pretigi pli da amendoj.

Ĉiuokaze, mi ankaŭ multe ĝojis rimarki dum la debato, ke ĉiuj ja konsentis kun la enhavo kaj intenco de la deklaracio, kaj ke la debato temis nur pri proceduraj aŭ minimumaj detaloj. Pruvo de tiu subteno estis la aprobo sen iu kontraŭa voĉdono.

Do, dankon denove.
Espereble tiu ĉi deklaracio kaj la sperto de kunlaboro inter KEJ kaj TEJO helpos konvinki la UEA-Komitaton pri la pozitivaj konsekvencoj por UEA, KEA kaj Esperantujo ĝenerale de la agnosko, ankaŭ je UEA-nivelo, de la jam delonge ekzistanta kaj fakta aparta situacio de la kataluna Esperanto-movado.y

Amike,
Jaime Tapia Zaragoza - Komitatano Ĉ

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/B070D5C3-522F-4A5A-8BC2-C21DAAA1669F%40icloud.com.

vittorio.bignami

unread,
Aug 30, 2026, 5:18:34 AMAug 30
to TEJO-Komitato
Saluton al ĉiuj kaj dankon Jaime pro via mesaĝo.
Mi voĉdonis favore al la ĉi supra subteno, tamen post iom da tagoj, repensante pri ĝi, mi komencis havi pripensojn. Mi ne volas antaŭenigi ajnan novan proponon aŭ ŝanĝon al la subteno, cetere ĉar ĝi jam estas voĉdonita. Tamen mi volas afiŝi ĉi tie kelkajn komentojn kun kelkaj rimarkoj kaj demandoj, simple por ke mi kaj aliaj komitatanoj komprenu pli bone la temon kaj tiel povu agi pli konscie kadre de similaj proponoj en la estonteco.

Unue, kiel jam rimarkite, oni voĉdonigis por aprobi subtenon kiu aperis la saman tagon. Tio ne donis tempon al komitatanoj por informiĝi kaj havi sian propran ideon, ekzemple per la legado de la reglamentoj de UEA, KEA, HEF kaj TEJO rilate al la temo. Mi komprenas la simbolan valoron de tiu subteno kadre de IJK en Katalunio, tamen laŭ mi oni povintus senprobleme proponi la deklaron kaj voĉdoni por ĝi iom poste kaj rete, sen efiki la simbolecon de la okazaĵo.

Due, en la teksto aperas la frazo: " Hispana Esperanto-Federacio (HEF) jam de multaj jaroj ne havas ajnan ĉeeston en la teritorio, sen iu konflikto inter ambaŭ organizoj." Tamen mi eksciis ke HEF kunorganizas kursojn en la universitato UNED ankaŭ en Barcelono, ĉu tio veras? Krome HEF havas sian retpaĝon tradukitan ankaŭ en la kataluna kaj laŭ la retejo ŝajnas al mi ke ĝi celas la tutan hispanan ŝtaton, inkluzive de Katalunio.

Trie, laŭ mia kompreno, oni tute ne sciigis HEF pri io ajn rilate al tiu subteno. Mi ne kredas ke UEA devas nepre havi la konsenton al HEF por agnoski KEA, sed ne peti la starpunkton al organizo kiu estas rekte tuŝita de tiu ĉi subteno povas esti vidata kiel manko da respekto al organizo kiu ĉiuokaze kontribuis al nia esperanto-movado. Kio se HEF estus deklarinta sin kontraŭa antaŭ nia voĉdono? Ĉu nia voĉdono havus la saman rezulton? Ne sciigi HEF eble influis la rezulton de la voĉdono ĉar oni ĉefe fidis je la verkintoj sen aŭdi eblan kontraŭan voĉon.

Mi ĝenerale subtenas KEA, sed mi ankaŭ timas ke la metodo sekvita de nia komitato por antaŭenigi ĝin povas kaŭzi problemojn, espereble ne, sed por similaj subtenoj eble indas ke ni atentu pli bone.

Amike,
Vittorio Bignami - Komitatano B

Jaime Tapia Zaragoza

unread,
Aug 30, 2026, 7:36:48 AMAug 30
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, Vitto,

Dankon pro viaj komentoj kaj demandoj. Mi respondos al ili.

Pri la unua komento, mi ne havas ion por aldoni al tio kion mi jam diris pri la temo.

Pri la dua komento/demando:
specife, pri la kurso ĉe UNED:
- UNED estas hispana reta universitato kiu ofertas sian instruadon rete al la tuta mondo. Ĝi havas sidejojn ne nur tra la tuta Hispana Ŝtato sed ankaŭ tra la tuta mondo. Tute ne temas pri specife kataluna aŭ Barcelona universitato. Fakte, ja ekzistas specifa kataluna reta universitato (Universitat Oberta de Catalunya) kiu estas multe pli populara en Katalunio ol UNED (kvin fojojn pli da studantoj). HEF ne havas iun kurson tie.
- Vi eble trovis la informon pri la esperanta kurso en la specifa retejo de la Barcelona sidejo de la universitato, sed tiu kurso ne estas specife por Barcelono aŭ Katalunio, sed disponeblas por la tuta mondo. Do, se vi konsideras, ke tiel HEF ja agadas en Katalunio, ni konsideru, ke ĝi agadas en la tuta mondo.
- Tiu kurso ne estas ofertata de HEF mem, ofertas UNED ene de sia lingva kursaro kun kunlaboro de HEF.
- Tiu kurso ĉiam havas, bedaŭrinde, tro malmulte da aliĝoj kaj kutime riskas malaperon pro manko da partoprenantoj (Mi scias ĉar mi loĝis unu jaron en Madrido antaŭ tri jaroj kaj, do, mi konetas la hispanan movadon kaj oni priparolis al mi la situacion).
- Do, mi vere ne konas iun katalunon kiu esperantiĝis pere de tiu kurso.
Fidu min, en Katalunio tiuj kiuj ja naskas dekojn da esperantistoj ĉiujare per kursoj estas KEA-KEJ per
1. ĉeestaj kursoj en Sant Joan de Mediona, en Biblioteko Jaume Fuster, en Universitato de Barcelono, en Universitato Pompeu Fabra kaj en Aŭtonoma Universitato de Barcelono 2. retaj kursoj (entute 6)
Tiuj ĉi estas nur ekzemploj de la lasta jaro. Konsciu, ke por ĉi tiu nova jaro ili ĉiuj ripetiĝos kaj eĉ plinombriĝos.

specife pri la retpaĝo de HEF:
- Ni neniam neis, ke HEF celas la tutan Hispanan Ŝtaton, kaj la deklaracio tute ne asertas kontraŭe al tio. Tio kion diras la deklaracio kaj diras ni estas ke, efektive, HEF ne agadas en Katalunio. La tuta esperanta agado kaj membraro ne estas kondukata de HEF kaj HEJS, sed de KEA kaj KEJ. Ĉiujaraj kongresoj, kursoj, aranĝoj, libreldonoj... Tio estas fakto. Ekzitas tiun apartan situacion en Katalunio (kaj ekzistas en multaj aliaj situacioj kaj movadoj, kiel asertite ankaŭ en la deklaracio). Kaj ja ekzistas ekde la komencoj de nia movado, kun la fondiĝo en 1910 de la sendependa Kataluna Esperantista Federacio (kiu fakte estis persekutata kaj malpermesata dum jaroj de la hispana reĝimo pro tio, ke ili ne volis aliĝi al la tiama Hispana Esperanto-Asocio). Dum jardekoj UEA ne agnoskis tiun fakton kaj la aparta situacio tute ne ŝanĝiĝis. La problemo, ke tuta —kaj ne malgranda— esperanta movadero estas neglektata de UEA daŭras.
- La deklaracio nur asertas tiun fakton kaj subtenas agnoski la apartecon de la kataluna esperanta movado per la akcepto de KEA kiel landa asocio, tiel ke povus esti kunlabora profito por ĉiuj, tiel kiel okazas en TEJO (ĉu la ĉi-jara IJK povintus okazi se TEJO ne agnoskus KEJ?).
- La traduko de la ĉefpaĝo de la retpaĝo de HEF al aliaj lingvoj de la Ŝtato estas bela detalo sed, tamen, mi devas diri, ke nur la prezento pri HEF kaj Esperanto estas tradukitaj. La retpaĝo mem, la novaĵoj, la aliĝilo, ktp. nur disponeblas hispane.
- Mi persone ne kontraŭas la fakton, ke HEF celu agi en la tuta Ŝtato, ili povas libere provi. Laŭ mi, la plej bona solvo (kaj estis, fakte, tiu kiun proponis Martin Schäffer) estus agnoski kaj HEF kaj KEA kiel landaj asocioj ene de la Hispana Ŝtato kaj poste simple ke homoj libere aliĝu al iu el ambaŭ laŭ ilia prefero, identeco, lingvo, ktp. Tio ankaŭ solvos la problemon de Balearoj kaj Valencilando, kie ja estas samtempa agado kaj membrado de KEA kaj HEF.

Pri la tria komento (kaj rilate al tio kion mi ĵus diris):
- Mi ja konsentas ke HEF devas esprimi sian vidpunkton, kaj ke ĝi estas grava por la temo. Tamen, mi pensas ke ili devas sinesprimi je UEA-nivelo, kun la estraro, la komitato kaj KEA mem (per esperebla duflanka kunsido). Kaj ili sendube faros tion kiam la peto de KEA estos farita. TEJO —kaj, do, la junularan movadon— simple esprimis sian vidpunkton. Ja estus bele, ke estus HEJS por esti donintaj ilian dum la kunveno, sed bedaŭrinde ili ne aktivas.

Mi esperas esti povinta klarigi iom pli la situacion al vi, Vitto, kaj al la aliaj komitatanoj. Se vi havas kromajn dubojn, ne hezitu demandi.

Amike,
Jaime Tapia Zaragoza - Komitatano Ĉ


El dg., 30 d’ag. 2026, 11:18, vittorio.bignami <vittorio...@esperanto.it> va escriure:

vittorio.bignami

unread,
Sep 4, 2026, 6:19:35 AMSep 4
to TEJO-Komitato

Saluton, Jaime,

dankon pro viaj detala respondo kaj klarigo, nun mi havas pli klaran ideon pri la situacio.

Amike,
Vittorio Bignami, Komitatano B


Jordi Solsona Sanjuan

unread,
Oct 14, 2026, 11:19:44 AM (8 days ago) Oct 14
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, Vittorio!,

Mi vidas, ke vi starigas grave priparolindajn punktojn. Pri la rapideco de tiu decido kaj la graveco ĝin atingi dum IJK mi ne komentos, ĉar jam estis sufiĉe komentita tiam, do mi ne certas ĉu mi adicius ion interesa al tiu debato.

Pri UNED, oni devas scii, ke UNED signifas Universidad Nacional de Educación a Distancia, t.e. Nacia Universitato de Distanca Edukado. UNED estas reta neĝĉeesta universitato. La ekzamenojn faras oni surloke en sidejoj disvastigitaj tra la regno, inter ili, en Barcelono, pli konkrete en strato Rio de Ĵanejro. Nu, ĉu HEF organizas esperanto-kurson tie? Mi ne sciis, sed tute eblas. Ĉu tio signifas, ke ili estas farantaj aferoj en Katalunio? Bone, tio dependas de la interpreto: la kursoj estas retaj, do oni povus diri, ke ne necese, ĉar la sidejo de UNED estas en Madrido, laŭ mia scio; sed se jes, oni povus argumenti, ke HEF faras internacian agadon — ĉar retaj kursoj atingeblas el ĉie ajn — kaj estus kiel dua UEA. Nu, mi pensas, ke farado de unu nuran retan kurson atingeblan ĉieloke ne estas precize la plej bona difino de „loka agado,“ do, laŭ mia opinio, HEF eĉ ne agadas en Katalunio. Oni devus ankaŭ eble sciiĝi pri se katalunoj faras tiun kurson, sed mi pensas, ke kun ĉiuj kursoj farantaj de KEJ, tute ne havas sencon fari la UNED-an, sed ni ne scias pri tio.

Finfine, pri via lasta komento, mi ne konas pri sciigo aŭ ne al HEF, sed HEF tute konas pri la volo de KEA iĝi landa sekcio de UEA kaj mi povas jam aldoni, ke ĝi tute kontraŭas al tio. Se mi sinpermeseblas rakonti iom pri tiu parto de nia historio, kiam KEA esprimis tiun intencon unuafoje, ili jam diris, ke ili uzus ilian rajton vetoi tiun projekton. Ni ĉiuj scias, ke vetoa rajto ne ekzistas, do ni ĉiuj eblas kompreni, ke tio signifus fari ĉion eblan por eviti tiun rezulton. Do mi pensas, ke ni povas certege aserti, ke HEF kontraŭas tiun ideon de KEA devenonte landan sekcion de UEA. Mi pensas, ke, pro historiaj faktoj politikaj rilataj al kataluna-hispana interrilato, ni ĉiuj ankaŭ eblas antaŭekvidi tiun intencon de HEF pri KEA, do ĝi ne estus surprizo por neniu el ni.

Nu, laŭ mi, la resumo estas tiu jena: HEF plejparte ne agadas en Katalunio ekde post Frankismo — eĉ Estraro de HEF, antaŭ KEA estis refondita, estis formita precipe de katalunoj kaj ĝia precipa agado okazis en Katalunio pro tio... — kaj HEF ne ŝatus, ke KEA iĝu landan sekcion de UEA, kaj ni scias tion ekde antaŭ 40 jaroj, pro nia historio. Ĉu la subteno de TEJO utilos pli aŭ ni por atingi tiun celon, estas nur dironta de la Komitato de UEA; tamen, KEA ĉiam tenadis la idealan volon iĝi landan sekcion de UEA, kiun HEF ĉiam neescepte kontraŭis.

Mi esperas, ke tiu ĉi mesaĝo estas bona respondo al la aferoj zorgintaj de vi. Mi ankaŭ pensas, ke ni povintus fari ĉion kun pli da tempo, kaj certe estas ion grava por konsideri je la estonteco; tamen revizio de tio mi pensas, ke ne indas, ĉar mi opinias, ke fermitajn debatojn estas malutila remalfermigi, kiam decido jam estis atingita sukcese. Mi tamen pensas, ke parolado de tiaj aferoj utilas al TEJO por estonte plibone procezumi.

Nu, dankegon pro la zorgo, Vittorio, mi esperas esti utila al vi kaj al ĉiuj en tiu ĉi interveno.

Karege kaj atente,

Ĵordi Solsona Sanjuan
Komitatano Ĉ
 
 

El dg., 30 d’ag. 2026, 11:18, vittorio.bignami <vittorio...@esperanto.it> va escriure:
Saluton al ĉiuj kaj dankon Jaime pro via mesaĝo.

Ana Ribeiro

unread,
Oct 16, 2026, 5:13:30 AM (6 days ago) Oct 16
to TEJO-Komitato
Kara Ĵordi,

Iom zorgigas min pri via frazo: 
"Finfine, pri via lasta komento, mi ne konas pri sciigo aŭ ne al HEF, sed HEF tute konas pri la volo de KEA iĝi landa sekcio de UEA kaj mi povas jam aldoni, ke ĝi tute kontraŭas al tio. Se mi sinpermeseblas rakonti iom pri tiu parto de nia historio, kiam KEA esprimis tiun intencon unuafoje, ili jam diris, ke ili uzus ilian rajton vetoi tiun projekton."

Mi havis la impreson, laŭ la vortumo de la deklaro "dum Hispana Esperanto-Federacio (HEF) jam de multaj jaroj ne havas ajnan ĉeeston en la teritorio, sen iu konflikto inter ambaŭ organizoj.", ke HEF ne kontraŭis la volon de KEA (tion mi intepretis de la vortumo "sen ajna konflikto"). Ankaŭ dum la kunsido, aspektis al mi, ke la rilato inter KEA kaj HEF estis pli paca kaj HEF minimume sindetenos pri tio kaj maksimume subtenus, sed ne ke ĝi aparte kontraŭus.

Estus bone, se tio estus pli klara.

Plej amike,
Ana

Jordi Solsona Sanjuan

unread,
Oct 16, 2026, 9:29:12 AM (6 days ago) Oct 16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, Ana kaj gekolegoj,

Mi komprenas la zorgon, sed ne indas zorgi pri tio, laŭ mia opinio. Nu, ambaŭ aferoj estas samtempe veraj: HEF ekde multegaj jaroj havas ja neniun ĉeeston en Katalunio, kaj HEF kontraŭis la volon de KEA iĝi landa sekcio de UEA. Nu, mi devas klarigi kelkajn aferojn, se tiom gravus: unue, mi neniam persone nek rekte nek malrekte parolis kun HEF nek HEJS pri tio; due, tiun nevolon mi konas pro konversacioj kun estraranoj de KEA kiuj samtempe estinte estis estraranoj de HEF; trie, tiun nevolon temas pri konstatinta kontraŭo antaŭ multaj jaroj, kiam KEA unuafoje intenciis tian membriĝon al UEA. Do, ĉu eblas, ke HEF estus favora? Jes; sed kion mi scias estas, ke je la lasta fojo, kiam KEA intenciis tion, ili kontraŭis.

Nu, ĉu la rilato estas paca inter HEF kaj KEA? Tute jes!; sed tio ne signifas, ke ili konsentas kun ĉio, kio KEA emas. Nu, mi persone ne scias ĉu HEF estos favora, kontraŭa aŭ sindetena pri tio ĉi-foje; sed nur, ke je la lasta, ili kontraŭis. Nu, karaj, tio ne estu surprizo: KEA ne bezonus nenies favoron se HEF estus favora al KEA kiel landa sekcio de UEA, kaj neniu intencius peti al TEJO subtenon por tio se HEF jam subtenus tion... Do, mi fakte ne komprenas la surprizon: mi pensis, ke ĉio tio jam estis sufiĉe klara.

Nu, resume: 1. rilatoj inter KEA kaj HEF estas pacegaj kaj bonaj, 2. ni ne konsentas pri ĉio de iu la alia postulanta, 3. mi ne certas pri ĉu HEF favoras, kontraŭas aŭ tute ne zorgas pri KEA iĝonte landan sekcion de UEA — nur, ke, estinte, ili kontraŭis.

Mi esperas, ke ĉio klaras, kaj neniu dubo pri miaj komentoj restos nerespondinta.

Karege kaj atente,

Jordi Solsona Sanjuan
Komitatano Ĉ
 
P. S.: Mi devas pardonpeti al ĉiuj ricevintoj de mia pasinta mesaĝo, pro la malfermo de tiu ĉi debato: mi havis kelkajn erarojn kun mia retadresa servilo kaj ricevis kiel novaj mesaĝoj, tiuj de pasintaj monatoj. Okazis ankaŭ al mi kun aliaj retmesaĝoj. Mi esperas, ke mi ne kaŭzis seriozan problemon al neniu. 💚


Missatge de Ana Ribeiro <a...@tejo.org> del dia dv., 16 d’oct. 2026 a les 11:13:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages