Rezigno

55 views
Skip to first unread message

Olga Sevcenco

unread,
May 2, 2019, 1:48:09 PM5/2/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton karaj komitatanoj kaj estraranoj,

Mi skribas al vi por informi oficiale ke mi rezignas pri mia estrarana posteno de TEJO ek de la komenco de junio 2019.
Mi volas multe danki ĉiujn pro viaj subtenoj kaj kunlaboroj ĝis nun. Danke al mia posteno  mi multe lernis kaj pliriĉigis miajn spertojn. Mi renkontis multajn interesajn homojn el kiuj mi lernis multe kaj multaj el ili nun estas miaj amikoj.

Mi deziras al vi bonan daŭrigon.

Amike, 


Olga Sevcenco

Board Member
World Esperanto Youth Organization (TEJO) 
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Netherlands
Website: tejo.org  
Twitter  / Facebook / LinkedIn

T utmonda E sperantista J unulara O rganizo.

Querino Neto

unread,
May 2, 2019, 11:17:14 PM5/2/19
to TEJO-Komitato
Kara Olga,

Vi elstare kontribuis al la laboro kaj mi bedauxras pri via decido. Mi esperas ke vi bonsxancos en viaj venontaj agadoj kaj personaj projektoj. 
Elkoran dankon kaj gratulon!

Amike,
Querino

Carlos Pesquera Alonso

unread,
May 3, 2019, 2:59:23 AM5/3/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Olga:

Mi pensas ke la komitato meritas almenaŭ scii la kialojn de via rezigno.

Amike,
Carlos


From: tejo-k...@googlegroups.com <tejo-k...@googlegroups.com> on behalf of Querino Neto <oqueri...@gmail.com>
Sent: Friday, May 3, 2019 5:17:14 AM
To: TEJO-Komitato
Subject: [tejo-komitato] Re: Rezigno
 
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Konstanze Schönfeld

unread,
May 3, 2019, 3:55:07 AM5/3/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Olga,

kun bedaŭro mi legas pri via intenco demisii, kaj kun eĉ pli da bedaŭro mi konstatas, ke vi ĉesis komuniki kun TEJO-estraranoj pri farenda kaj farinda estrara laboro kaj ĉesis miascie partopreni en TEJO-rilataj agadoj jam antaŭ du monatoj kaj duono.

Tial mi ŝatus esprimi miajn dubojn pri la indeco resti en decid- kaj voĉdonpova pozicio dum ankoraŭ plia monato.

Koran dankon anticipe pro la klarigoj, kaj sukceson al vi en viaj ontaj projektoj!

Laboreme,
Tuŝka

Manuela Burghelea

unread,
May 3, 2019, 6:45:00 AM5/3/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Olga,

Koran dankon pro via helpado, subtenado kaj akompanado dum mia volontulado.
Mi deziras al vi sukceson en viaj ontaj projektoj.

Amike, 
Manuela
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages