Deklaro de TEJO pri Solidareco kun Ukrainio

58 views
Skip to first unread message

Valentin Ceretto Bergerat

unread,
Feb 27, 2022, 4:55:33 AM2/27/22
to TEJO-Komitato
Saluton Komitato,

Kiel decidite dum la ĵusa Komitatkunveno, mi prezentas al vi la malneton de la de la deklaro en sia novverkita formo, kies verkadon la Komitato taskis al la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER). Mi ege dankas al niaj aktivuloj kaj kontribuintoj.

Komentoj de Komitatanoj kaj membroj bonvenas ĝis la 18:00 UTC hodiaŭ. Post tiam, ni konsideros la komentojn kaj findecidos enestrare.

Tiurilate, TEJO speciale zorgas pri kunlaboro kun siaj partneroj, kiel la Forumo Junulara Eŭropo (FoJE), la Konsilkonsilio pri Junularo (AC) de Konsilio de Eŭropo, kaj la reto de UNITED por Interkultura Agado.

Pormomente, TEJO estas aktive enplektita en transnacia laborgrupo de la Forumo Junulara Eŭropa. La laborgrupo celas kunigi informojn inter Ukrainio kaj eŭropuniaj najbaraj landoj por efike disponigi bezonatajn rimedojn. Se vi deziras doni vian kontribuon, ne hezitu kontakti la Komisionon pri Eksteraj Rilatoj.


Amike,
Valentin Ceretto Bergerat
Estrarano pri Eksteraj Rilatoj

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)

Léon Kamenický

unread,
Feb 27, 2022, 5:48:03 AM2/27/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton kara Valentin kaj la KER teamo, 

Dankon por tiom rapide verki (lastan) malneton de la deklaro. Laŭ mi ĝi reflektas kio estis dirite dum la komitatkunveno (t.e. ĝi estas pli konkreta kun ankaŭ indiktoj kion ni povas fari). 
 
Same kiel Valentin, mi ŝatus inviti ĉiujn trarigardi ĝin kaj komenti se vi havas ion por aldoni. Mi esperas ke la fina versio estos versio, kiu reprezentos voĉojn de plejparto el niaj membroj. 

Eĉ se vi ne estas rekte komitatano (mi celas TEJO membrojn kiuj aktive observas la laboron de la Komitato), vi estas ekzemple reprezentita de Komitatano A (LSj) aŭ Komitatano B (individuaj membroj) kiujn vi povas aktive kontakti por doni viajn opiniojn kaze ke vi ne sentas vin konforta rekte komenti (tio fakte validas por ankaŭ ĉiuj aliaj decidoj/laboroj).

Amike kaj kunlabore, 
Léon Kamenický
Prezidanto de TEJO 2021-2022 

 

ne 27. 2. 2022 o 10:55 Valentin Ceretto Bergerat <vceretto...@gmail.com> napísal(a):
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAEyqc4p56NM7gMR0XZn%2BPmJ84ESn90rw5N15TkUZ80ky-%3DSwiQ%40mail.gmail.com.

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Feb 27, 2022, 9:53:37 AM2/27/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj Valentin kaj Léon:

Dankon pro via laboro kaj via malfermeco. Mi speciale bonvenigas la proponon de Léon pri kuraĝigi membrojn de TEJO rekte kontribui aŭ kontakti komitatanojn; kompreneble, mi estas tute disponebla se iun IM de TEJO (aŭ iu ajn esperantisto) volas fari kontribuojn pri ĉi tiu aŭ iu ajn alia afero.

Mi honeste tute preferis la antaŭan malneton, kiu estis pli diplomata kaj milda. Tamen mi devas agnoski, ke mi estas en minoritata pozicio, kaj la plejparto de aktivuloj de TEJO kaj "niaj bazoj" preferas pli agreseman deklaron. Ĉiuokaze mi provos fari kelkajn kontribuojn.

Brakumon dum ĉi tiu malfacila momento!

Patricio Iglesias

Valentin Ceretto Bergerat

unread,
Feb 27, 2022, 4:01:07 PM2/27/22
to TEJO-Komitato
Kara Komitato,

Sekve de la hieraŭ komitata decido, mi prezentas al vi nian oficialan deklaron pri la milito en Ukrainio. 📄
 
La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER) intertempe kunlaborigis plurajn aktivulojn por reverki la antaŭan malneton. Pluraj kontribuoj de komitatanoj kaj aliaj membroj ankaŭ aldoniĝis al tiu laboro, kiu ricevis validon de la Estraro antaŭ publikigo. Mi kore dankas ĉiujn el ili.

Post de tiu etapo sekvos tradukado kelklingven de la deklaro kaj pluaktivado ĉe FoJE. Se vi pretas iel helpi tiucele, via helpo estos bonvena kaj aprezata.

Deklareme,

Valentin Ceretto Bergerat
Estrarano pri Eksteraj Rilatoj

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)

Valentin Ceretto Bergerat

unread,
Feb 28, 2022, 12:34:37 PM2/28/22
to TEJO-Komitato
Saluton Komitatao,

Aldone de la oficiala esperanta versio, ni ankaŭ ekis komunan tradukadan laboradon de la deklaro pere de tiu ĉi dokumento
Se vi mem emas aliĝi kaj proponi lingvon jam ne haveblan, vi povas anonci vin per la tabelo komence de la dokumento por traduko aŭ provlegado.

La plej bona strategio estas verŝajne anonci vin tie traduki viaflanke kaj poste publikigi vian tradukon en la dokumenton, tiel ke samlingvanoj povus eventuale komenti.

Ni kalkulas je via subteno!

Amike,
Valentin

Valentin Ceretto Bergerat

unread,
Mar 8, 2022, 6:26:02 AM3/8/22
to TEJO-Komitato
Saluton,

Aldone de la origina deklaro en Esperanto, mi anoncas ke ĝi ankaŭ haveblas de kelkaj tagoj alilingve: angle, hispane, itale, pole kaj slovake!
Mi tre dankas ĉiujn niajn aktivulojn kiuj tradukis kaj provlegis kaj laboris pli efike ol nia funkcias nia retejo. Ni efektive spertadas teknikajn problemojn kun ĝi kaj pro tio pluraj pretaj tradukoj (interalie la rusa) ankoraŭ ne publikas. Mi pardonpetas pro la malfruo, nia diligenta Lenka provadas solvi la aferon en Roterdamo.

Intertempe, mi invitas vin daŭre traduki(gi) aŭ provlegi(gi) la deklaron - mi atentigas ke la ukraina versio plej grave bezonas provlegadon, done ne hezitu peti helpon de sekura ukraino por tio.

Tradukeme,
Valentin

Valentin Ceretto Bergerat

unread,
Mar 14, 2022, 10:34:14 AM3/14/22
to TEJO-Komitato
Saluton Komitato,

Novaj lingvoversioj de nia Deklaro haveblas! Aldone de la jam menciitaj lingvoj en kiuj legeblas la Deklaro ( Esperanto, angle, hispane, itale, pole kaj slovake), aperis intertempe novaj tradukoj en la rusa, rumana, franca kaj eĉ indonezia! 🌟 Mi dankas ĉiujn aktivulojn kiuj kontribuis al tio kaj nian volontulon kiu klopodadis enretigi ilin!

Mi atentigas, ke la ukraina traduko daŭre bezonus provlegadon, kaze ke iu konas Ukrainon en sekura loko kiu povus kontribueti :D

Amike,
Valentin
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages