Saluton kara Emmanuela. Mi jxus legis la tekston pri la adoleska projekto. En Burundo, ni jam ekesperantigis skoltojn. En la cxi jara jxamboreo, dank al SEL, kelkaj skoltoj(esperantistoj) partoprenis kaj ecx instruis esperanton. Kaze ke vi bezonas ian helpon, mi sendos al vi la retadreson de Nicodème (reprezentanto de SEL en Burundo)
------------------------------
Le dim. 9 sept. 2012 13:45 HAEC, manuela ronco a écrit :
>Saluton! Pardonu se iuj el vi jam ricevis la mesagxon de Valère, sed mi
>pensis ke indas plusendi gxin ankau cxi-tie. Eble iu el vi interesigxas
>kunlabori au havas bonan proponon.
>Manuela.
>*
>*
>*
>*
>*Envoyé le :* Jeudi 6 septembre 2012 19h51
>*Objet :* helpu min!
>
>Saluton,
>
>Vi ĉiuj loĝas en Belgujo aŭ proksime kaj havas infanojn inter 12 kaj 17
>jaroj (se mi ne eraris...).
>Aŭ vi estas (tre) aktivaj kaj spertaj esperantistoj ;-)
>
>Mi volas havi vian opinion pri Eo-projekto por adoleskantoj.
>
>konstato
>Mi konstatis ke estas multaj adoleskantoj nuntempe en la eo-movado. En
>Belgujo kaj ĉirkaŭ (kaj en Eŭropo).
>Al ili ni proponas malmulte. La kursoj estas ofte kun multaj maljunuloj. La
>junularaj renkontiĝoj ne taŭgos por 13 aŭ 15 jaraĝuloj. La familiaj
>renkontiĝoj estas... familiaj.
>
>Antaŭ unu jaro okazis seminario de TEJO kaj SEL (Skolta Esperanto-Ligo).
>Ekis ideo varbi pri Esperanto la skoltojn. Ni komencis krei projekton de
>granda internacia Tendumado (Ĵamboreo). Dum kiu la skoltoj lernus
>Esperanton. Aktuale tiu projekto dormas.
>Ĉefe pro manko da homfortoj. Jes ja, estas malfacila vivi, skoltumi kaj
>trovi tempon por Esperanto!
>
>Se ni ne povas nun esperantigi la skoltojn, kial ne skoltigi la
>esperantistojn?
>
>ideo
>Krei skoltan grupon por adoleskantoj inter 11 kaj 17 jaroj. Esperantan kaj
>internacian trupon.
>Adaptante la skoltan metodon al niaj bezonoj kaj ebloj.
>(Ekzemple: Ni bezonos iom instrui esperanton, almenaŭ la skoltajn vortojn.
>Kelkaj ekzercoj pri interkultura komunikado estos interesaj. Ni kunsidos
>malpli ofte ol normalaj trupoj. Ktp.)
>
>Jen skiza projekto laŭ tiu ideo. Mi esperas ke vi ŝatos legi ĝin kaj helpos
>min plibonigi ĝin!
>
>kial?
>Kial skoltumi anstataŭ organizi renkontiĝojn por adoleskantoj?
>Dum renkontiĝoj la adoleskantoj estas "klientoj". Ili sekvas kursojn,
>partoprenas al ekskursojn kaj manĝas tion kion la kuiristoj preparis.
>Dum skolta tendumado, la skoltoj mem-zorgas, mem-kuiras, kreas sian propran
>komforton (aŭ malkomforto ;-), organizas parton de la programon... Ili
>estas nepraj kontribuantoj. Tio eblas ĉar ili konas unu la alian, estas
>organizita en eta grupo (patroloj), kaj partoprenis al tutjara programo!
>
>Skoltmovado havas ambiciajn edukajn celojn kaj specifan metodon. (Se vi
>volas mi povos diskuti pri tio kun vi.)
>Kompreneble la skoltoj ankaŭ ludas, manlaboras, kantas ĉirkaŭ fajro, ktp.
>
>praktike
>Laŭ la lando kaj la grupo la skolta ritmo estas tre malsama. De dudektaga
>tendumado al duhora kunsido. De du rendevuoj semajne al unu monate. Dum la
>tuta jaro. Aŭ sen rendevuoj krom la tendumado dum majo, junio, julio,
>aŭgusto, septembro, decembro kaj januaro.
>Mi pensas ke eblas skoltumi kun 5 aŭ 6 semajno-finoj dum la jaro KAJ unu
>longa tendumado dum la somero. Tiu ritmo ebligos al multaj partopreni.
>Kompreneble ni adaptiĝos la programon laŭ la eblecoj de la partoprenantoj.
>Ekzemple, se nur partoprenas Belgoj ni povos organizi nur-unu tagan
>kunsidon.
>Kompreneble la unua jaro estos provo kaj testo. Kaj ni komencos malfrue. Do
>ĝi estos malpli peza.
>La aktuala propono estas:
>
> - unua semajno-fino dum la ferioj de la ĉiuj-sanktuloj. Ĉu la 26-27-28
> oktobro, ĉu la 2-3-4 novembro (samtempe ol KKPS). En Rosée, Valonujo
> (proksime de Dinant kaj Givet, Francujo). Facile atingebla trajne aŭ eĉ
> aviadile (per Ryanair je la flughaveno de Charleroi-SudBruselo)
> - dua rendevuo dum NR en Xanten. [Ups! mi forgesis antaŭpeti al Lu...
> Lu? Ĉu vi konsentas?] Informoj pri NR, vi trovos ĉe
>
http://www.esperantoland.org/nr/
>
>Tiuj du unuaj renkontiĝoj estos malfermitaj al ĉiuj kaj sen devigo daŭrigi.
>
> - Tri (aŭ du) aliaj semajno-finoj. Ni elektos la datojn laŭ la ebloj de
> la partoprenantoj
> - du semajnoj da tendumado dum la somero. Probable en Belgujo. Probable
> komence de aŭgusto. Probable iomete malpli longa (12 noktoj).
>
>Nun estas via vico!
>Kion vi pensas pri tiu projekto?
>
>Por la gepatroj: Ĉu tio interesas vin? Ĉu vi akceptos ke via infano
>partoprenos? Ĉu estas tro da rendevuoj? Ĉu vi ne volas ke via infano sole
>vojaĝos trajne? Kial vi ne volus ke via infano partoprenos? (Estas grava
>demando, ĉar laŭ viaj respondoj mi povos adapti la projekton)
>
>Por la foruloj: Ni ĝenerale kunsidos en Belgujo aŭ proksime. Ĉu la kostoj
>por la vojaĝoj ne estos tro?
>
>Por la skoltoj (kaj eks-skoltoj): Ĉu eblas krei trupon kiu kunsidos tiel
>malofte? Kiujn obstaklojn vi antaŭvidas? Ĉu vi volas gvidi tiun grupon kun
>mi?
>
>
>Dankon se vi ĉion legis :-)
>amike kaj skolte,
>valer
>
>Doumont Valère
>rue de Velaine, 114 bte 4
>B-5060 Sambreville
>+32 485 517 552