Ĝisdatigo pri membraro de la Komitato

19 views
Skip to first unread message

Rogier Huurman

unread,
Feb 26, 2022, 3:11:42 PM2/26/22
to TEJO-Komitato
Saluton Komitato,

Okaze de la hodiaŭa komitatkunveno ni kontrolis la membrecon de komitatanoj, kaj malgraŭ kelkaj avertoj iuj komitatanoj ne estis individuaj membroj (sufiĉis eĉ sendi pruvon de aliĝpeto, konsiderante la rapidecon de burokratio). Temas pri la jenaj ekskomitatanoj, kiuj ankaŭ ĉiuj mankis hodiaŭ:

Niyukuri Gilbert - A - Burundo
Kamil Getka - A - Pollando
John Magessa - A - Tanzanio
Rakoen Maertens - Ĉ

Krome hodiaŭ demisiis Alexandre Raymond kaj estis eksigita Uriel Gurdián, ambaŭ estraranoj. Aliflanke Tyron Surmon, antaŭe komitatano A por Britio, elektiĝis estrarano.

Rezulte la Komitato nun havas 19 komitatanojn A, 6 komitatanojn B, 5 komitatanojn Ĉ, kaj 7 estraranojn, sume 37 komitatanoj. Ĉi tie legeblas listo: https://docs.google.com/spreadsheets/d/1q3CHcytXINmcfLUCd4O0UOy3N3iUML2hWtyGfxXIrcQ/edit#gid=1662048590

Via Ĝenerala Sekretario,
Roĉjo

Rakoen Maertens

unread,
Feb 28, 2022, 6:39:31 AM2/28/22
to tejo-k...@googlegroups.com

Saluton Komitatanoj,

Responde al la suba mesaĝo, por eviti miskomprenoj, mi volas diri, ke malgraŭ malpli da tempo pro mia doktoriĝo (por kio mi pardonpetas), mi certe ne kabeas, kaj restas aktiva en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj. Mi bedaŭras la ekskomitataniĝon sed komprenas. Kaj mi ankaŭ remembriĝis kiel membro de TEJO.

Kore,
Rakoen

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAOm9VoGLxXsBb4%3DAY99Nm64Ya%3DeLh49709Tj%2BtaJ7edTv9WtWA%40mail.gmail.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages