Rezulto de reta voĉdono kaj demisio de komitatanoj

47 views
Skip to first unread message

Rogier Huurman

unread,
Feb 2, 2022, 4:00:52 PM2/2/22
to TEJO-Komitato
Saluton Komitato,

Finiĝis la voĉdono pri la propono de MB: "La Komitato de TEJO petas la Kasiston, kunlabore kun la Estraro, prezenti novan buĝetproponon al la Komitato, ene de 21 tagoj ekde la ricevo de la rezulto de la administra subvencio, por ke la Komitato diskutu, eventuale amendu, kaj aprobu la efektivan buĝeton por 2022."
25 el 47 komitatanoj voĉdonis, 18 el ili jesis, 1 neis, kaj 6 sindetenis. La propono estas akceptita.

Pro tri sinsekvaj maltrafitaj voĉdonoj Gonzalo Adrian Moreira (komitatano A por Argentino) kaj Matheus Arantes Pacheco (estrarano) estas konsiderataj demisiintaj. Gilbert Nyukuri kaj David López Rueda maltrafis du sinsekvajn voĉdonojn.

Kiel restantaj estraranoj la demisio de Matheus bedaŭras nin, sed ne venas kiel surprizo. Jam ekde la komenco Matheus malmulte povis okupiĝi pri estraraj taskoj, inter alie pro nova laboro. Léon, kiu loĝas en la sama urbo kun Matheus, multfoje kontaktis lin, kaj en januaro Matheus konsentis, ke ne havas sencon por li plu esti estrarano. Finfine li ne sendis demisiian leteron al la Komitato, sed la rezulto estas sama.
Jam antaŭ semajno la Estraro kontaktis la Elektan Komisionon pri la baldaŭa manko, kaj ili do komencis subteni nin en la serĉo de estrarkandidatoj. Estas aliaj malaktivaj estraranoj, kiuj ankoraŭ konsideras sian estontan rolon. Ni havas bonan esperon plej laste dum la Komitatkunsido fini alelekto(j)n kaj ekde tiam denove havi plene funkciantan estraron.

Via Ĝenerala Sekretario,
Roĉjo



La voĉdonoj:
Rogier 'Roĉjo' Huurman (Roĉjo) Sindetene
Vít Guiglielmo Mišurec Sindetene
Francesco Fagnani Sindetene
Léon Kamenický Jes
Venislovas Veronika Sindetene
Jordon Kalilich Jes
Valentin C. B. Jes
Kamil Getka Jes
Michael Boris Mandirola (MB) Jes
Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) Jes
Marc Konijnenberg (Marko) Jes
Patricio Agustín Iglesias Jes
Arya Bhaskara Ferduzi Jes
Nicolas Kasolene (Nickson) Jes
Hans Eric Becklin (Hanso) Jes
Albert Stalin Tancinco Garrido Jes
JOHN EMMANUEL MAGESSA Jes
Snehaĝa Venkatesh Jes
Miguel Rocha Bento (Miĥaelo) Jes
Tomáš Stano Sindetene
Jonathan Loïc Schneider Jes
David Ruíz i Sánchez Jes
Ines Kahin Ne
Lucas Teyssier Sindetene
Uriel Gurdian Jes

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Feb 3, 2022, 1:26:33 PM2/3/22
to TEJO-Komitato

Karaj samideanoj:

Se rezultoj de voĉdonadoj de TEJO aperus en gazeto, ili ne estus eldonitaj ĉe politika sekcio, sed inter funebraj sciigoj. Ja mi ne konas alian organizon, kies estraro suferas tiel altan rotacion. Mi persone kredas, ke inter aliaj kialoj mankas al estraranoj subteno de familianoj, amikoj kaj samideanoj. Anstataŭ gratuli kaj apogi ilin, tiuj proksimaj uloj simple ignoras la gravecon de tia posteno. Oni devas dediĉi ĉiusemajne kelkajn horojn al la fukciado de la organizo, preni delikatajn decidojn, delegi taskojn, respondi demandojn, ricevi maljustajn kritikojn, ktp. Sen taŭga emocia subteno estas ege malfacile travivi tian respondecon. Mi devas agnoski ke dum Zamenhofa Tago kelkaj argentinaj esperantistoj persone gratulis min pro mia kandidatiĝo, kaj sendube tia sinteno estas ege helpema por daŭrigi mian laboron. 

Mi kontaktis al Gonĉjo. Li pardonpetas pro ĉi tiu situacio, sed nuntempe li havas kelkajn personajn problemojn por solvi, kiuj ne permesas al li dediĉi tempon al TEJO. Junaj argentinaj samideanoj baldaŭ nomumos novan komitatanon A.

Miajn plej bonajn dezirojn por Matheus. Mi komprenas sian malfacilan situacion. Mi certas, ke la EK trovos taŭgan kandidaton.

Dankon Roĉjo pro via diligenta laboro.

Samideane

Patricio Iglesias
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAOm9VoGPNJA5xPCR5DCDq4LGgA6orxPy1cQd-9KMLd93D94YMg%40mail.gmail.com.

mapviaja

unread,
Feb 4, 2022, 8:01:33 AM2/4/22
to TEJO-Komitato

Karaj samideanoj, En 2020/2021 mi havis bonegan sperton en TEJO-movado kiam mi estis libera kaj povis organizi Retoson kun aminda teamo. Jam en la movado, mi engaĝiĝis kaj decidis iĝi estrarano de TEJO, sed mi ne sciis kiel mi vivo ŝanĝus tre rapide.

Kiu akompanas mian vivon scias ke mi translokiĝis al Eŭropo kaj ankaŭ kune kun la posteno en la estraro mi trovis laboron. Ĉio kune iĝis tre peza al mi ĉar mi ankaŭ estas en la lastaj jaroj de universitato. Tempo post tempo, eĉ partopreni en esperantaj retaj eventetoj iĝis malfacila.

En Januaro, mi agnoskis ke mi ne plu povas fari ĉion kune kaj ne fari ion tiom bone. Do mi komencis mian proceson por demisii de la estraro.

Finfine, mi dankas kaj pardonpetas al la nuntempa estraro kaj komitato kiuj fidis je mi por esti parto de tiu granda teamo. Mi esperas ke mia vivo stabiliĝos por ke mi povu repartopreni en la plej amuza movado de mia vivo, kiu estas en TEJO.
Danke,
Matheus Arantes Pacheco

Michael Boris Mandirola

unread,
Feb 6, 2022, 3:57:37 AM2/6/22
to TEJO-Komitato
Karaj komitatanoj, 

neniam estas ĝojinda afero kiam estrarano eksiĝas pro malaktiveco, des pli kiam altis la esperoj pri entuziasma kaj ideumplena homo kiel Matheus; esperinde en alia vivofazo li trovos pli agadigajn kondiĉojn. 

Tamen tio kreas lokon por alia aktivema homo kiu povus eniri la Estraron kaj legante ke "Estas aliaj malaktivaj estraranoj, kiuj ankoraŭ konsideras sian estontan rolon." ŝajnas ke eble ne temos pri unusola homo. 
Efektive, estas estraranoj kiuj multege kaj bone laboras, sed estas fakoj pri kiuj planoj, agado kaj respondoj - eĉ en la komitata listo - mankas. Honeste mi esperas ke tiu pripensado povu okazi rapide kaj ke tiuj kiuj ne pretas vere aktiviĝi, ĉu pro drasta evoluo de sia persona situacio ĉu pro misantaŭvido de la estrara laborŝarĝo, povu lasi lokon al alia aktivulo. 

Mi tamen rimarkas ke, malgraŭ ke la demisio de Matheus ne estis surpriza, la Elekta Komisiono ankoraŭ ne aperigis malferma alvoko por novaj estraranoj.
Eĉ se la Elekta Komisiono jam komencis sian laboron konsultante kandidatojn, mi esperas ke tiu nepra paŝo povu okazi senprokraste.

Samideanajn salutojn
MB

--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris


Missatge de mapviaja <mapv...@gmail.com> del dia dv., 4 de febr. 2022 a les 14:01:

Marc Konijnenberg

unread,
Feb 12, 2022, 3:30:39 AM2/12/22
to TEJO-Komitato
Kara MB,

"Mi tamen rimarkas ke, malgraŭ ke la demisio de Matheus ne estis surpriza, la Elekta Komisiono ankoraŭ ne aperigis malferma alvoko por novaj estraranoj.
Eĉ se la Elekta Komisiono jam komencis sian laboron konsultante kandidatojn, mi esperas ke tiu nepra paŝo povu okazi senprokraste."

Dankon, ni legis kaj sekve, interne, diskutis.
Alifadene vi rimarkigas pri silento de la Elekta Komisiono.
Ne estis nia celo malrespekti vin; via mesaĝo certe spronis nin, sed bedaŭrinde ni neglektis agnoski la bonordan ricevon de via mesaĝo.

Samideane,
Marko
Op zondag 6 februari 2022 om 09:57:37 UTC+1 schreef Michael Boris Mandirola:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages