Laborgrupoj dum IJK

23 views
Skip to first unread message

Konstanze Schönfeld

unread,
Aug 1, 2021, 6:01:34 AM8/1/21
to TEJO-Komitato, Klara Ertl, Albert Stalin Garrido, Rogier Huurman, Michael Boris Mandirola
Saluton karaj,

Hieraŭ estis anoncitaj 3 laborgrupoj dum IJK (Membronombro kaj Daŭripoveco). El la protokolo:

Laborgrupo pri Membronombro (propono de Tuŝka, gvidos Albert kaj Roĉjo)
Konstanze klarigas ke la celo de la Laborgrupo pri Membronombro estos ellabori strategion por kreskigi la membronombron kaj trovi manieron mastrumi la datumojn.
 
Laborgrupo pri Daŭripoveco (gvidos Vicente kaj Klára)
Klára klarigas ke la celo de la Laborgrupo pri Daŭripoveco estos starigi planon por igi la asocion pli daŭripova (ekz. ĉu oni konvinku la homojn ne flugi aŭ iĝi vegetarana ktp.)

+ propono de Michael Boris starigi trian (Laborgrupo pri Gvidlinioj pri Egaleco).

Nun eblas aldoni vian intereson (ne devige, nur por organizaj kialoj):
La listo ne estas aktuala, do libere aktualigu ĝin. Kompreneble, ankaŭ membroj rajtas aliĝi.

La gvidantoj mem anoncos kiam okazos kunsidoj. Mi esperas ke vi ĝuos la partoprenon en laborgrupoj!

Ĝis baldaŭ,
Tuŝka

Klara Ertl

unread,
Aug 1, 2021, 10:03:36 AM8/1/21
to TEJO-Komitato, Michael Boris Mandirola, Vicente MA, luana....@yahoo.com.br
Saluton karaj,

Vicente informis min, ke la unua sesio de la laborgrupo pri daŭripoveco fakte jam okazis antaŭ la Komitatkunsido. Mi bedaŭras tiun misplanadon. La dua sesio okazos vendrede, sub la nomo "La Daŭripova Teamo de TEJO" en IJK. Mi kore invitas vin partopreni ĝin por prilabori kaj konkretigi nian planon pri daŭripoveco. En la unua sesio Vicente kaj la partoprenantoj eklaboris en ĉi tiu dokumento, kie ni konkretigu por ĉiu ideo, ĉu ĝi prioritatas, kio estas la temposkalo, respondeculoj, mezuriloj, kaj farendaj taskoj por povi respondi al tiuj demandoj. Vendrede ni povos daŭrigi tiun laboron, kaj post la IJK plulabori en aldonaj kunsidoj kun la celo havi pretan malneton por prezenti decembre. Mi substrekas denove ke tre gravas la enplektiĝo de la Komitato en ĉi tiu laboro - kaj ankaŭ petas la kandidatojn al Estraro, pripensi, kiu transprenus respondecon pri ĝi en la nova mandato!

Pri Egaleco, ni vidu kiom da homoj esprimas intereson en la tabelo sendita de Tuŝka, kaj se estas sufiĉaj, ni kontaktiĝu inter ni kaj la IJK-teamo por okazigi ĝin. Rememore, temus pri tio, revizii la gvidliniojn pri malfermaj alvokoj kaj retaj kongresoj, faritaj de la komisiono Egaleco, por ke ili povu esti aprobitaj oficiale de la Komitato (se mi bone komprenas @Michael Boris Mandirola ).

Amike,
Klára



Klara Ertl

unread,
Aug 4, 2021, 5:36:58 AM8/4/21
to TEJO-Komitato
Saluton,

Mi memorigas pri la laborgrupo pri la Daŭripoveca Plano ĉi-vendrede. Ĉu iu komitatano konfirmos partoprenon?

Amike,
Klara
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages