Protokoloj de EsKu

32 views
Skip to first unread message

Tyron

unread,
Sep 1, 2025, 7:54:13 AMSep 1
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Unue, mi volas deziri bonŝancon al la nova Estraro, konsidere ke hodiaŭ estas la unua tago de sia mandato. 

Konsidere ke nova mandato nun komenciĝas, mi petas ke la Estraro ĉi-jare publikigu la protokolojn/resumojn de siaj estraraj kunsidoj (kiam tiuj kunsidoj okazas). Bedaŭrinde tiu kutimo ĉesis antaŭ kelkaj jaroj, sed mi forte esperas ke ĝi okazu denove. Alikaze tre malfacilas por la Komitato kompreni kion la Estraro faras, la aktualajn problemojn / aktivaĵojn, kaj kiel ni en la Komitato povas helpi.

Mi substrekas ke ne devus esti temporaba takso. La volontuloj jam protokolas/resumas la kunsidojn. Do oni nur devas forigi la konfidencaĵojn (se estas) kaj tiam publikigi en la komitatlisto.

Amike,
Tyron

aninhacos...@gmail.com

unread,
Sep 2, 2025, 12:37:14 PMSep 2
to TEJO-Komitato
Saluton Tyron, 

Ni ankaŭ perdis la kutimon, ke volontuloj protokolu aŭ partoprenu en EsKu. Almenaŭ en la lastaj, kiujn mi partoprenis en la pasinta mandato ne estis volontuloj. Mi provos restarigi la kutimon, ke volontuloj partoprenu kaj protokolu. Alia problemo lasttempe, estas ke estrarkunsidoj okazas dimanĉe, kio estas ekster la kutima labortempo de volontuloj.

Amike,
Ana
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages