decembra komitata cirkulero

2 views
Skip to first unread message

Paulina Kozuchova

unread,
Jan 5, 2012, 2:21:17 PM1/5/12
to tejo-komitato
Karaj,

jen la decembra cirkulero. Gxi legeblas ankaux cxe http://tejo.org/vikio/Cirk_N87.

Dankon al cxiuj kaj bonan legadon!

Paulina

ENHAVO de la Cirkulero n-ro 87

1. Łukasz ŻEBROWSKI, Prezidanto

2. Paulína KOŽUCHOVÁ, Ĝenerala Sekretario

3. Alisa NIKITINA, Kasisto

4. Tina TIŠLJAR, Kongresoj

5. Petra SMIDELIUSZ, Landa Agado

6. Sergeo TYRIN, Informado

7. Michael Boris MANDIROLA, KER

8. Nico HUURMAN, Aktivula Trejnado

9. Sébastien DENUX, Volontulo

10. Manuela RONCO, Oficisto

11. Dan MRÁZEK, redaktoro de TEJO Tutmonde

12. Rogener PAVINSKI, redaktoro de KONTAKTO

13. Paweł Fischer-Kotowski, PEJ, Regularo kaj Reglamentoj

14. Rogier HUURMAN, NEJ, Informaĵoj

15. Francesco MAURELLI, Komitatano C

16. Helen GEYER, GEJ

17. Akiumi OKABE, JEJ

18. Jake PENTLAND, JEB

19. Sarolta BAGO, HEJ

20. Szabolcs SZILVA, HEJ

21. Gonzalo SIRIO, JEA

Prezidanto, Łukasz ŻEBROWSKI

FARIS:

  • partoprenis kiel TEJO-reprezentanto Konsilio-kunsidon de Fondumo Zamenhof
  • komunikadis kun Osmo Buller pri ŝanĝoj en regularo, pri ŝanĝo de volontulo kaj pri kandidatoj por volontulado
  • traktis kelkajn klarigendaĵojn pri TEJO/SEL-Seminario
  • produktis TEJO-T-ĉemizojn kaj veturigis ilin al JES
  • partoprenis en JES kaj tie:
    • kunsidis kun Paweł kaj MB pri ŝanĝoj de regularo kaj reglamentoj
    • kunsidis kun GEJ pri ilia IJK-kandidatiĝo (kune kun Paulinka)
    • preparis kun Paulinka, ĉeestis kaj prezidis Eksterordinaraan Komitatkunvenon
    • kunsidis kun Clemens, Nico, Manuela kaj MB kadre de laborgrupo pri aktivula datumbazo
    • kunserĉis novan volontulon
    • intervjuiĝis por Libera Folio pri IJK 2012
    • intervjuiĝis por Muzaiko (pri estrara laborplano)

FARAS:

  • estas en konstanta kontakto kun Tina kaj kun kelkaj eblaj organizantoj de IJK

FAROS:

Ĝenerala Sekretario, Paulína KOŽUCHOVÁ

FARIS:

  • festis Zamenhoftagon en Bratislavo kaj kune kun Nico salutis la publikon nome de TEJO
  • partoprenis debaton pri la angla lingvo en Eŭropa Unio, kaj kadre de tio evidente reklamis Esperanton
  • verkis koncizan artikolon pri la debato por Esperantisto Slovaka
  • ĉeestis JES kaj tiean eksterordinaran komitatkunvenon, dum kiu mi protokolis
  • aldonis pliajn du novajn komitatanojn al la komitato (bonvenon)

FARAS:

  • pretigas la protokolon por sendi ĝin al vi

FAROS:

  • skribos leteron al patronoj
  • pretigos alvokon pri elekto de komitatanoj B
  • serĉos aktivulojn por PS en miaj landaj sekcioj

Kasisto, Alisa NIKITINA

FARIS:

  • okupiĝis pri iuj kalkulaĵoj koncerne financojn de TEJO
  • finraportis al FOJE pri la seminario de TEJO en Polando en majo 2011
  • festis Kristnaskon kun esperantistoj

Kongresoj, Tina TIŠLJAR

Mi ricevis malbonajn novaĵojn pri la japana IJK kaj pli malpli tutan decebron klopodis solvi la situacion. Alvenis preskaŭ dek diversaj proponojn (kelkaj oficiale kaj kelkaj neoficiale) kaj mi daŭre klopodas ke inter ili oni elektu la plej bonan. Mi esperas ke ĝis sekva cirkulero mi povos anonci novan IJK kongresan landon kaj organizantojn.

Landa Agado, Petra SMIDELIUSZ

FARIS/FARAS/FAROS:

  • nenion

Informado, Sergeo TYRIN

FARIS:

  • helpe de Manuela kolektis grafikajn proponojn por T-ĉemizo de TEJO
  • aranĝis voĉdonadon pri la proponoj kaj sekve de ĝi konfirmigis la 3 venkantajn grafikaĵojn
  • akiris finajn versiojn de la grafikaĵoj preso-taŭgaj
  • disdividis la taskojn inter ĉiuj kunlaborantoj de Pasporta Servo
  • ekokupiĝis pri instalado de fontokodo-mastruma sistemo ĉe la servilo; bedaŭrinde pro diversaj teĥnikaj problemoj tio ne progresis kiom mi esperis
  • verkis detalan tempo-planon pri la daŭra evoluigo de Pasporta Servo kaj prezentis ĝin al la komitato
  • aranĝis kun Irek voĉan rakonton pri la TEJO-estraro en vica podkasto de Varsovia Vento
  • ekis serĉadon de nova TT-redaktoro, sekve de rezigno de Dan
    • anonco pri tio aperas en tejo.org, bonvole pensu pri taŭgaj kandidatoj kaj informu al ni/ instigu ilin
  • korespondis kun Rogener pri enhavo por la USSR-a numero de Kontakto
  • partoprenis la jaran konferencon pri neŭroscienco aŭdinte multajn interesajn prelegojn (inter alie pri projekto de manipulado de roboto per penso)
  • verkis malgrandan esplor-laboron pri la kognitiva bazo je percepto de renovigaj pronomoj kaj eksperimentis sur usonanino por tio ;-)

FAROS:

  • traktos grafikaĵon por la nova T-ĉemizo de Kontakto

Eksteraj Rilatoj, Michael Boris MANDIROLA

FARIS:

  • Ĝojis pro partopreno de Francesco kaj Veronika en konferenco pri junulara laboro organizita de FoJE
  • Pludiskutis ŝanĝojn de regularo kaj reglamentoj de TEJO
  • Vizitis la Centron por Interkulturo kaj Esperanto en Mazarodelvalo (Sicilio)
  • Serĉis volontulon kiu iru tien instrui Esperanton
  • Vizitis la novan IJFejon en Cervia
  • Dum JES gvidis kun Nico trejnadon preparitan de Veronika pri eksteraj rilatoj de TEJO kaj reprezentado
  • Partoprenis en la eksterordinara komitatkunsido (ankaŭ reprezente al KEJ kaj JSK) kaj tiukadre interalie prezentis kandidatojn al C-komitataneco kaj proponon por seminario pri volontulado kunlabore kun LS-oj
  • Kunserĉis novan volontulon

FARAS:

  • strebas ripozi

FAROS:

  • Organizos IJFn kaj la Kongreson de Esperanto en Italujo
  • Reesploros la alikontinentajn organizarojn kaj la eblojn partoprenigi TEJOn tiukadre
  • Zorgos pri partopreno de TEJO en organizaron pri "interŝanĝoj" kadre de FOJE

Aktivula Trejnado, Nico HUURMAN

FARIS:

  • Havis Skype-kunsidon pri la enhava flanko de la aktivula datumbazo
  • Havis fizikan kunsidon pri Aktivula datumbazo dum JES kun MB, Lukasz kaj Clemens por fiksi tempoplanon
  • Ĉeestis eksterordninaran komitatkunsidon dum JES
  • Ege amuziĝis dum JES ĝenerale

FARAS:

  • Ĝojas ke la komitatkunsido akceptis la dokumenton pri la lingvopolitikaj pozicioj de TEJO
  • Dankas al ĉiuj organizantoj de JES pro la intensa kaj bona laboro

FAROS:

  • Finverkos programskizon de komuna seminario de TEJO kaj AEGEE pri eŭropa lingvopolitiko, espereble okazonta fine de 2012

Volontulo, Sébastien DENUX

FARIS/FARAS/FAROS:

  • nenion

Oficisto, Manuela RONCO

FARIS:

  • esploris kaj komunikis pri diversaj proponoj pri projektoj kaj subvenciebloj, inter tiuj Eŭropa Volontula Servo, Grundtvig partnerado pri aktivula trejnado, seminario pri interkulturo en Israelo, kaj aliaj
  • pretigis kaj sendis kandidatiĝon de TEJO por iĝi gastiga organizo de EVS
  • okupiĝis pri kolekto de grafikaj proponoj por TEJO t-ĉemizoj
  • publikis alvokojn por nova volontulo kaj redaktoro de TT, kaj faris anoncon pri tio en radio Muzaiko
  • partoprenis retkunsidon pri aktivula datumbazo
  • havis unu ferian semajnon dum kiu lastmomente decidis partopreni al JES, kaj ege ĝuis la aranĝon

FAROS:

  • verŝajne vizitos la COn por, interalie, havi intervjuon kun komisiitoj de EACEA pri EVS
  • pluokupiĝos pri siaj kutimaj taskoj kaj pri aliaj laŭnecese

FARAS:

  • estas survoje hejmen post JES, multe lacas, sed esperas retrovi baldaŭ la fortojn por bone komenci la novan jaron
  • deziras al vi feliĉan 2012: estu ĝi plena je bonaj spertoj kaj belaj emocioj por vi ĉiuj. Strebu ni ĉiam pliboniĝi, kaj estu inter ni fruktodona kaj pliriĉiga kunlaboro.

Redaktoro de TEJO Tutmonde, Dan MRÁZEK

FARIS/FARAS/FAROS:

  • Rezignis por la posteno de TT
  • Preparis TT-n por la 246a numero de Kontakto
  • Partoprenis JESon kaj preparas raportaĵon pri ĝi por TT
  • Deziras al ĉiuj feliĉan novan jaron

Redaktoro de KONTAKTO, Rogener PAVINSKI

FARIS:

Komisiito pri Ŝanĝo de Regularo kaj Reglamentoj, Paweł Fischer-Kotowski

Pola Esperanto-Junularo:

  • ĵus okazigis en Gdansko la 3-an Junularan E-Semajnon, kunlabore kun Germana Esperanto-Junularo kaj Varsovia Vento
  • verŝajne printempe okazigos sian ĝeneralkunvenon kun elekto de la nova estraro kaj eventualaj ŝanĝoj en la regularo

FARIS:

  • kunorganizis la Junularan E-Semajnon 2011 – okupiĝis i.a. pri la taga programo
  • partoprenis en la kunveno de la Komitato de TEJO en Gdansko
  • redaktis en la pola lingvo kaj dissendis anoncon pri la serĉado de la nova TEJO-volontulo

FARAS:

  • faras lastajn ŝanĝojn en la regularo kaj reglamentoj de TEJO post la kunveno de la Komitato de TEJO en Gdansko
  • bedaŭras ke dum la gdanska kunveno mankis kuraĝo al la Komitato de TEJO por devigi komitatanojn A esti individuaj membroj de UEA/TEJO...

FAROS:

  • redaktos en la pola lingvo kaj dissendos informojn pri la serĉado de la kunlaborantoj por Pasporta Servo kaj redaktoro de TEJO-Tutmonde
  • zorgos pri la pollingvaj paĝoj de “Pola Esperantisto” (ekde la unua numero en 2012)
  • partoprenos en la dua sesio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano

Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ), Komisiito pri Informaĵoj, Rogier HUURMAN

NEJ:

  • FARIS:
    • Memorigis membrojn pri realiĝo por la sekva jaro
    • Disdonis repagon de la programkotizo por partoprenontoj de JES
  • FARAS:
    • sendas mesaĝon al la retlisto por demandi, ĉu iu interesiĝas helpi al PS
  • FAROS:
    • plej verŝajne sendos la mesaĝon denove, se ne venos respondo
    • provos envolvigi sudnederlandajn esperantistojn en la organizon de FESTO 2013

Mi:

  • FARIS:
    • organizis la programon de Muzaiko dum JES
    • ĉeestis la komitatkunsidon de TEJO dum JES
    • kunsidis kaj varbis pri FESTO dum JES
  • FARAS:
    • sendas peton pri PS iel ankaŭ al DEJO
  • FAROS:
    • kundecidos pri kotizoj kaj karavanoj de FESTO
    • voĉdonos pri PS en la komitato

Komitatano C, Francesco MAURELLI

SINPREZENTO:

Unue, koran dankon pro la elekto kiel komitatano C. Mi faros mian eblon por plenumi tiun taskon kiel eble plej efike kaj por meriti vian fidon.

Mi estas italdevena EU-ano kiu esperantiĝis fine de la jaro 2000. Sekve mi aktiviĝis en Itala E-Junularo kaj Itala E-Federacio, kontribuante al la organizo de pluraj aranĝoj, kaj prizorgante dum pluraj jaroj retan kurson de Esperanto por italoj. Mi aktivetas ankaŭ en la brita/skota movado (venu al la venonta skot/brita kongreso en Edinburgo! Aprilo 2012). Ekde kelkaj monatoj, mi kunlaboras kun TEJO-KER. Mia faka agado estas ĉefe ene de ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperantista - kaj de TEVA - Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio.

Krom volontula agado en Esperantujo, mi ankaŭ estas kun-direktoro de Kosmo Strategio Ltd., profesia entrepreno kiu prizorgas financadon de projektoj el ĉefe Eŭropuniaj fontoj. Ni jam sukcesis akiri pli ol 185.000 EUR por E-organizoj.

Bonan kunlaboradon :-)

Germana Esperanto-Junularo (GEJ), Helen GEYER

SINPREZENTO:

Saluton! Mi nomiĝas Helen kaj mi nun estas unu de la du membroj de la TEJO-komitato por Germanio. Mi estas aktivulino en la estraro de la GEJ kaj okupiĝas pri internaciaj rilatoj en la komisiono tie. Mi ŝatus cerbumi novan "Tut-Eŭropa Junulara Konferenco"n (TEJK) en unu venonta jaro, por plibonigi la komunikadon en Eŭropo, kaj interesighus pri proponoj de vi. :)

Japana Esperanto-Junularo (JEJ), Akiumi OKABE

Ni nuligis la IJKn en 2012 en Tenri, Nara, Japanio. Bonvolu vidi la artikolon de liberafolio. http://www.liberafolio.org/2011/la-ijk-en-japanio-estas-nuligita

Junularo Esperantista Brita (JEB), Jake PENTLAND

La JEB-estraro kaj komitato organizas unuafoje 'britan renkontiĝon' por marto ĉijare, kaj esperas ke ĝi fariĝos ĉiujara evento.

Hungara Esperanto-Junularo (HEJ), Sarolta BAGO

FARIS:

  • kun alia estrarano (Imre Keményfi) de HEJ vizitis budapeŝtan gimnazion, kie kelkaj adoleskuloj lernas Esperanton ekde kelkaj monatoj (ni partoprenis ilian studhoron, babilis iom, rakontis pri junularaj eventoj, PS kaj tiaĵoj - kaj espereble ni povis iom entuziasmigi ilin kaj ni povos teni la kontakton kun ili)
  • provis kontaktiĝi kun aliaj adoleskaj E-lernantoj, sed ŝajne en mezlernejoj tio tre maloftas nuntempe ĉe ni

FARAS:

  • (HEJ kaj do ankaŭ mi) okupiĝas nun ĉefe pri antaŭpretigo de IJS

FAROS:

  • (HEJ) eble/verŝajne kontribuos al tutlanda movanta ekspozicio, dank' al/kun la hungara E-skolta grupo
  • (HEJ) organizos programon (parte) por renkonti la menciitajn adoleskajn E-lernantojn
  • subtekstigos (Esperante) hungaran desegnofilmon

Hungara Esperanto-Junularo (HEJ), Szabolcs Szilva

FARIS:

  • verkis artikolojn (i. a. por TEJO-Aktuale)
  • Instruis (inter aliaj dum JES 2011)
  • Partoprenis laborkunsidon pri Eksteraj Rilatoj dum JES 2011
  • Partoprenis TEJO-kunsidon en JES 2011

FARAS/FAROS:

  • Redaktas la retpaĝaron de HEJ
  • okupiĝas pri la organizado de la propraj aranĝoj (JER, IJS)
  • Instruas Esperanton en Varsovio

Juna Esperantaro Argentina (JEA), Gonzalo Sirio

La junularo el nia lando kundecidis ŝanĝi la nomon de nia organizo, ekde nun nomata: "JEA", Juna Esperantaro Argentina. La ŝango oficialiĝis dum la lasta jara asambleo de AEL (Argentina Esperanto Ligo), dum decembro 2011, en Bonaero. Nur klarigante, nia eksnomo estis "ArgentEJO".

Ceteraj komitatanoj, kiuj ne kontribuis al tiu ĉi numero

  • Brazilo (BEJO) - Rodrigo CYRINO
  • Burundio (JEBUO) - Jérémie SABIYUMVA
  • Ĉeĥio (ĈEJ) - Marek BLAHUS
  • Danio (DEJO) - Jonas DALMOSE
  • Finnlando (FEJO) - Andrei DUMITRESCU
  • Flandrio (FLEJA) - Matthias HUMET
  • Francio (JEFO) - Quentin WEBER-SEBAN
  • Germanio (GEJ) - Nils Martin KLÜNDER
  • Hispanio (HEJS) - Manuel Alvaro BERBIS
  • Irano (IrEJO) - Moĵgan SALMANIZADEH
  • Israelo (JELI) - Adam RAIZEN
  • Italio (IEJ) - Tommaso MANZON
  • Katalutio (KEJ) - Krishna Sivillà
  • Koreio (KEJ) - SONG Ho-young
  • Kroatio (KEJA) - Tea RADOVANOVIĆ
  • Kubo (JSdeKEA)- Ariadna Garcìa Gutièrrez
  • Norvegio (NJE) - Einar FAANES
  • Pollando (PEJ) - Natalia ANTOLAK
  • Rusio (REJM) - Daŝa OBRAZCOVA
  • Slovakio (SKEJ) - Zuzana KOŽUCHOVÁ
  • Svedio (SEJU) - Robin RöNNLUND
  • Togolando (JOTE) - Djifa GBEGLO
  • Ukrainio (ULEJ) - Irina GERASIMOVA
  • Usono (USEJ) - Darcy ROSS
  • Vjetnamio (VEJO) - NGUYEN Hoang Yen
  • EUROKKA - Alexandre RAYMOND
  • Komitatano B - Guy JOHNSTON
  • Komitatano C - Sonja Petrović Lundberg

Sarolta Bagó

unread,
Jan 6, 2012, 5:32:25 AM1/6/12
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Paulina,

Dankon pro dissendo de la ĉi-monata cirkulero, estis multaj interesaj informoj ene (do kompreneble dankon meritas ankaŭ ĉiuj kontribuantoj). :-)

Mi havas demandeton (kaj mi decidis ne private skribi, ĉar eble ankaŭ aliulojn interesas la afero):  vi skribis, ke vi "partoprenis debaton pri la angla lingvo en Eŭropa Unio, kaj kadre de tio evidente reklamis Esperanton". Ĉu troveblas ie ajna resumo/videaĵo pri tio? Mi tre scivolus. :-)

Antaŭdankon pro al respondo!

Amike: Saci

2012/1/5 Paulina Kozuchova <gxen...@tejo.org>
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages