Rezulo de elekto de Voĉdono por Komitatano B - 2025

15 views
Skip to first unread message

snehaja venkatesh

unread,
Nov 24, 2025, 10:21:30 AM (10 days ago) Nov 24
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato, 
Ĉi semajnfine finis la voĉdona fazo por Komitatano B. Ni havas 7 kandidatojn kaj 4 vakaj postenoj. Estis sufiĉe malfacila elekti nur 4. Tio estas la feliĉa parto. La malfeliĉa parto estas ke malgraŭ multe da reklamado en sociaj retoj de TEJO, nur 19% de membroj voĉdonis.

La kandidatoj elektitaj kiel Komitatano B estas:
1. Giovanni DE LUCIA
2. Ĵotaro TAKADA
3. Shen Chenghong (Kristalo)
4. Hayden Reed Hendricks 

Gratulojn al ĉiuj elektitaj komitatanoj. Mi bonvenas la elektitajn kaj neelektitajn kandidatojn aliĝi al diversaj komisionoj de TEJO laŭ via intereso kaj kontribui per viaj aktivaĵoj! Al la neelektitaj, mi ŝatos informi ke baldaŭ venos aliaj malfermaj alvokoj kaj mi esperas ke vi rekandidatiĝos tiam. 

Unu plia informo al la komitato: ni havis unu kandidato por Komitatano C, sed nun okazas iom da konfuzo pri la kategorio de Junaj Amikoj, pro kio ni ne povis ĝis nun komenci la voĉdonon. Sed mi esperas ke ene de semajno, ni havos solvon por ĉiuj duboj kaj povas lanĉi la voĉdonon.

Al ĉiuj novaj komitatanoj, mi baldaŭ skribos mesaĝon aparte pri via komitataneco.


Kunlabore
Snehaĝa


17665.jpg
17664.jpg
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages