Informfluo

29 views
Skip to first unread message

Paweł Fischer-Kotowski

unread,
Jan 4, 2017, 2:57:27 PM1/4/17
to TEJO-komitato
En la diskutlisto de la Komitato de UEA okazas diskuto pri la
malfeliĉa decido de TEJO aŭspicii iun aranĝon en Svislando – la aranĝo
mem ŝajnas marĝena kaj malgrava, sed ĝin organizas homoj kun dubinda
reputacio.

Michael Boris Mandirola kontribuis tie kun i.a. jenaj vortoj:

“Cetere mi ne intencas reagi plu pri la temo (kiun mi taksas
bagatelaĵo) krom se oni levos ĝin en la TEJO-Komitato kiu havas la
povon ŝanĝi ĉi tiun decidon - ĝi jam prenis tro da mia tempo kaj
energio relative al la graveco de la temo.”

Kiel komitatano de TEJO mi sentas min tuŝita per tiu blufo. Mandirola
ne volas respondi tiklajn demandojn, tial li provas fini la diskuton,
indikante ke pli bona loko por ĝi estus la komitata diskutlisto de
TEJO. Li scias ke estas malpli verŝajna ke iu levus tiun tiklan temon
ĉi tie, ĉar, bedaŭrinde, la Komitato de TEJO tute ne estas informita
pri la afero. Nek pri tiu, nek pri aliaj.

Se komitatano ne sekvas la novaĵojn de Libera Folio
(http://www.liberafolio.org/2016/12/26/tejo-ekamikas-kun-la-civito/)
aŭ la komitatan diskutliston de UEA
(https://beta.groups.yahoo.com/neo/groups/komitato-de-uea/conversations/messages/9814),
tiu povis eĉ ne ekscii pri kio temas. Estas facile kulpigi la
komitatanojn pri tio, ke ili apenaŭ aktivas, sed la bazon por tiu
problemo kreas la Estraro mem. Ni ne estas informataj pri la estraraj
decidoj. Onidire la Estraro kunvenis fine de decembro en Italio, sed
mankas spuroj pri la laboroj faritaj tie – pri kio la Estraro parolis?
Kion ĝi decidis? Ĉu, ekzemple, estas iuj aliaj aranĝoj kiuj ricevis
aŭspicion de TEJO?

Tiel estis jam pli frue. En aŭgusto 2016 mi ne ricevadis respondon al
mia demando pri la raporto post la estrara kunveno en Nitro. Mi
insistis pri la demandado kaj fine, la 14-an de aŭgusto, la prezidanto
respondis: “Se Arina taksos taŭge respondi, ŝi respondos kaj kiam la
raporto pretos, vi ricevos ĝin.” Verŝajne Arina ne taksas taŭga
respondi aŭ la raporto daŭre ne estas preta, ĉar dum kvin monatoj
venis neniu ĝisdatigo pri la afero. Ĝis nun ne nur mi, sed ankaŭ la
tuta Komitato ne scias pri kio la Estraro parolis en Nitro kaj kun
kiuj rezultoj… Por ne paroli pri la estrara kunveno el decembro…

La Komitato meritas esti traktata serioze. Post la bruo okazinta ĉi
tie antaŭ kelkaj monatoj kaj kaŭzita parte pro la malbona – ĉar
nesufiĉa – informfluo, mi ripetas mian insistan peton al la Estraro:
tenu la Komitaton informita!

Paweł Fischer-Kotowski

Enric Baltasar

unread,
Jan 4, 2017, 3:06:21 PM1/4/17
to 'Кирилл Новиченко' via TEJO-Komitato
Saluton, Pawel,

Vidinte ke la pretigo de raportoj povas postuli sufiĉe da tempo, mi proponis en la estrarlisto ke ni sendu resumon de la EsKu-decidoj al la Komitato kaj tasku volontulon fari tion. Tiu raporteto ne estis sendita pro ferioj de la volontuloj.


Atente,

PictureEnric Baltasar
Estrarano pri Merkatiko, Landa Agado kaj SFA
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

enricbaltasar.com
 


Paweł Fischer-Kotowski

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitato+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Arina Osipova

unread,
Jan 4, 2017, 3:27:40 PM1/4/17
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Pawel!

Pri la raporto de Nitro ankaux demandis Ana Ribeiro kaj tiam mi respondis al sxi, ke la raporto ne estis preta. Ne veras, ke mi taksis ne tauxge por respondi. Mi simple ne respondis kelkfoje al la sama demando. Ne estis mia plano ignori viajn demandojn.

Pri la raportado de tiu EsKu respondecis KuboF, cxar li protokolis. Gxis nun la raporto ne pretas. Hodiaux KuboF informis, ke li ne sukcesos fini protokolon gxis fino de sia volontulado. Mi strebos fari tion anstataux li. (Nuntempe Rusio havas sxtatajn kristnaskajn feriojn kaj ankaux mi).

Raporton pri la decembra EsKu mi same sxatus havi suficxe baldaux, cxar mi ne cxeestis dum la kunsido kaj scias ne pri cxiuj detaloj. Espereble dum januaro cxiuj raportoj pretos kaj mi sendos ilin al la Komitato.

Kunlabore,
Arina

От: Paweł Fischer-Kotowski
Отправлено: ‎04.‎01.‎2017 22:57
Кому: TEJO-komitato
Тема: [tejo-komitato] Informfluo

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages