Amendpropono: regularo pri kongresoj

38 views
Skip to first unread message

Ana Ribeiro

unread,
Jul 16, 2026, 4:43:43 PMJul 16
to TEJO-Komitato
Karaj,

Mi helpas la organizantojn de IJK 2027 krei la kongresan buĝeton (ni anoncos, kie okazos IJK 2027 dum IJK 2026, do baldaŭ!), kaj la jena punkto de la kongresa regularo kaŭzis diskuto inter ni (troveblas, regulararo de TEJO, paĝo 25)

Regularo pri kongresoj, ĉapitro 3, punkto 4:
"3 procentoj de program-, loĝ- kaj manĝkotizoj iras rekte al la ĝenerala spezokonto de TEJO kiel licencpago"

La diskuto, venis de tio, ke se la kongreso estas deficita (ekzemple, venis malpli da aliĝintoj ol planite), pagi licencpago povas senti kiel kroma puno. Do tial, mi ŝatus proponi amendon, al tiu regularo. La ĉapitro 3, punkto 4 pri regularo pri kongresoj estu anstataŭe: 

"Kondiĉe, ke la kongreso ne estas deficita, 3 procentoj de program-, loĝ- kaj manĝkotizoj iras rekte al la ĝenerala spezokonto de TEJO kiel licencpago"

Kion vi pensas pri tio?

Plej amike,
Ana

Meriko

unread,
Jul 23, 2026, 1:55:50 PMJul 23
to tejo-k...@googlegroups.com

Karaj komitatanoj,

La proponitan ideon de Ana mi tre ŝatas. Ja ne ekestu kvazaŭ puno post kiam oni organizis IJKon. Ĝuste tial mi ŝatus proponi etan aldonaĵon, por ke la bilanco ne fariĝu negativa sole pro la licencpago: Imagu eventon, kies bilanco estas je mil - ekz. eŭroj - pozitiva, sed pro la 3% pagendas du mil krome. Tiam ĝi fariĝus negativa, sole pro la licencpago.

Eble malgranda ŝanĝo al la suba propono povus eĉ pli malgrandigi la perceptitan punon:

"Kondiĉe, ke la kongreso ne estas deficita aŭ fariĝus tia, 3 procentoj de program-, loĝ- kaj manĝkotizoj iras rekte al la ĝenerala spezokonto de TEJO kiel licencpago"

Oni ja povus diri, ke "la kongreso ne estas deficita [entute]" inkluzivas ankaŭ la licencpagon, sed dum la unua legado, tiel mi ne komprenis ĝin.

Mi ne scias, ĉu indas aldoni tian etan rimarkon, sed eble ĝi povas eviti miskomprenon estontece. 

Aŭ ĉu vi eble pensas, ke ne necesas aldoni tion?

Korajn salutojn,

Meriko

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/1ba536ab-9f4c-494c-b24a-c6649e118b27n%40googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages