Karaj komitatanoj,
La proponitan ideon de Ana mi tre ŝatas. Ja ne ekestu kvazaŭ puno post kiam oni organizis IJKon. Ĝuste tial mi ŝatus proponi etan aldonaĵon, por ke la bilanco ne fariĝu negativa sole pro la licencpago: Imagu eventon, kies bilanco estas je mil - ekz. eŭroj - pozitiva, sed pro la 3% pagendas du mil krome. Tiam ĝi fariĝus negativa, sole pro la licencpago.
Eble malgranda ŝanĝo al la suba propono povus eĉ pli malgrandigi la perceptitan punon:
"Kondiĉe, ke la kongreso ne estas deficita aŭ fariĝus tia, 3 procentoj de program-, loĝ- kaj manĝkotizoj iras rekte al la ĝenerala spezokonto de TEJO kiel licencpago"
Oni ja povus diri, ke "la kongreso ne estas deficita [entute]" inkluzivas ankaŭ la licencpagon, sed dum la unua legado, tiel mi ne komprenis ĝin.
Mi ne scias, ĉu indas aldoni tian etan rimarkon, sed eble ĝi povas eviti miskomprenon estontece.
Aŭ ĉu vi eble pensas, ke ne necesas aldoni tion?
Korajn salutojn,
Meriko
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/1ba536ab-9f4c-494c-b24a-c6649e118b27n%40googlegroups.com.