Groups keyboard shortcuts have been updated
Dismiss
See shortcuts

Elekto de Komitatanoj B 2024-2026

48 views
Skip to first unread message

Igor Almeida

unread,
Oct 1, 2024, 9:35:46 PM10/1/24
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, karaj Komitatanoj.

La 1-a de Decembro 2024 estos oficiĝtago de novaj Komitatanoj B de TEJO. Tial ekde nun ni bonvenigas kandidatiĝojn por Komitatanoj B de TEJO ekde la 1-a de Decembro 2024 ĝis la 30-a de Novembro 2026. Kiel Komitatano B rajtas kandidatiĝi ĉiu individua membro de TEJO kiu aĝos almenaŭ 18 jaroj la tagon de la elektiĝo kaj dum la mandato ne fariĝus 36-jaraĝa.

TEJO fine de 2023 havis 1045 individuajn membrojn. Tial TEJO povas havi maksimume 10 Komitatanojn B. Post la oficiĝtago en la Komitato restos 2 Komitatanoj B, do elekteblaj estas pliaj 8.

Por scii pri kiel kandidatiĝi, bonvolu legi la plenan alvokon ĉi tie.

Komitatane,
Igor "Ikvero" Almeida
ĜenSek World Esperantist Youth Organization (TEJO)

Igor Almeida

unread,
Oct 2, 2024, 9:13:59 AM10/2/24
to tejo-k...@googlegroups.com
Resaluton, karaj!

Post kontrolado de Reglamento, mi vidas, ke okazis eta eraro en la kvanto da Komitatanoj B, je kiu rajtas TEJO. La ĝusta nombro estas 11, do elekteblas novaj 9.

Pardonpetas pro la eraro
Igor "Ikvero" Almeida
ĜenSek World Esperantist Youth Organization (TEJO)

Igor Almeida

unread,
Dec 21, 2024, 4:16:05 PM12/21/24
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj Komitatanoj, mi resalutas vin ĉiujn!

Mi anoncas, ke mi remalfermas la alvokon por kandidatiĝi al Komitataneco B. Kaj mi prezentas klarigojn al du ĉefaj demandoj:

1. Kial la remalfermo?
Respondo: ĉar ni ricevis malpli da kandidatiĝoj ol vakaj postenoj. Alvenis 7 kaj ni eblas elekti ĝis 11.

2. Kial nur nun, se la komenca alvoko okazis antaŭ preskaŭ 3 monatoj?
Respondu: pro malfruo de la Ĝenerala Sekretario, tio estas, mi. Alkutimiĝi al tiu nova granda laborŝarĝo, kiun mi havas kiel Ĝenerala Sekretario, aldone al la taskaroj de mia aktiveco en landa movado montriĝis ver defie. Tial, mi ne sukcesis bone kuminiki kun niaj diligentaj volontuloj por peti ilian helpon, nek mem fari la pritraktadon de la kandidatiĝojn ĝustatempe. Pro tio mi elkore pardonpetas kaj esperas je la komprenemo de la Komitato.

Kiam mi, en la pasinta semajno, finfine povis alveni al la kandidatiĝoj mi rimarkis la diferencon inter nombro da kandidatoj kaj vakas lokoj. Aldone al tio, al kelkaj kandidatiĝoj mankis erojn necesajn, pro kio la kandidatiĝo estas nevalida. Do jen la remalfermo de la alvoko, por ne havi eĉ malpli da kandidatoj, kaj sekve al la Ĝenerala Reglamento de TEJO, Sekcio 12: Malfermaj Alvokoj, alineo 4, kiu diras: "Se venas malpli da kandidatiĝoj, kiuj taŭge plenumas la kriteriojn ol estas vakaj postenoj, la alvokinta organo remalfermas la alvokon (...)."

Novaj gravaj datoj estas:

21 decembro 2024 28 decembro 2024
je 23:59 UTK

Akceptado de kandidatiĝoj

29 decembro 2024

Anonco de kandidatoj kaj komenco de balotado

29 decembro 2024 12 januaro 2025
je 23:59 UTK

Balotado

13 januaro 2025  19 januaro 2025

Anonco de rezulto de balotado

01 februaro 2025Ekofico de novaj Komitatanoj B


Pardonpete kaj novlimdatare,
Igor "Ikvero" Almeida
ĜenSek World Esperantist Youth Organization (TEJO)

Igor Almeida

unread,
Dec 21, 2024, 4:19:49 PM12/21/24
to tejo-k...@googlegroups.com
P.S.: Mi aneksas la ligilon al la ĝisdatigitan alvokon: https://www.tejo.org/igu-komitatano-b-de-tejo-ekde-decembro-2024/
Kaj petas la kontribuon de ĉiuj komitatanoj en la reklamado de ĝi kaj varbado de novaj kandidatoj.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages