Karaj.
Dum lastaj tagoj ni multe diskutas pri hierarĥio de TEJO. Mi perceptas, ke grada parto de ni ne ŝatas aŭ eĉ malŝatas hierarĥion. Kaj pri tio rilatas ankaŭ afero, kiun mi konsideras proponi por la Strategia plano 2026-2030.
Hierarĥio estas nur 1 el kelkaj (pluraj?) tipoj de strukturoj, per kiuj povas funkcii organizoj. Aliaj estas ekz. heterarĥio, anarĥio (kiu tamen tendencas ŝanĝiĝi al kaŝita hierarĥio), holarĥio, kaj eble pliaj.
Organiza strukturo evoluis kaj multe ŝanĝiĝis tra epokoj - ekz. organiza strukturo de prahomoj sur savano estis tribo, nun en tutplaneda socio ni havas supernaciajn organizojn. Ĉiu unuopa transformiĝo alvenigis ankaŭ novajn trarompojn por la organizo kaj ebligis al ĝi labori pli efike. Ĝenerale, ĝi pli taŭgis al tiutempaj sociaj kondiĉoj.
Evoluon de organizaj strukturoj studis ekz.
Frederic Laloux kaj prezentis ĝin en sia libro
Reinventing Organizations ("Reinventado de organizoj"). Li malkovris, ke kelkaj organizoj signife ŝanĝis siajn operaciajn principojn kaj la bazajn valorojn, eĉ tiom, ke ili kredis, ke ili estas la ununuraj organizoj, kiuj laboras tiel "freneze". La plej nova speco de organiza strukturo estas kolor-kodigita angle "
teal" (malfacilas traduki, do mi adaptis kiel "
opalkolora organizo").
Ĝiaj novigoj estas: mem-mastrumado, pleneco, kaj evolua celo. La priskribo de Laloux estas sufiĉe ĝenerala. Aldone ekzistas ankaŭ pli konkretaj modeloj, kiuj estas fasonitaj por pli facila adopto. Ŝajne la plej konata estas "
holakratio" de
Brian Robertson.
La mondo klare ŝanĝiĝas, kaj tio videblas ankaŭ en nia Komitato. Por daŭre resti sencaj, ankaŭ ni bezonas iom ŝanĝiĝi. Kiel precize - tio estas milion-eŭra demando, kaj mi mem ne havas klaran respondon. Sed mi vetas, ke la ŝanĝo ĉiuokaze estos ie en la direkto al opal-kolora organizo.
Mi jam taskis niajn Volontulojn traduki kelkajn artikolojn por la Esperanta Vikipedio pri la temo. Tiel ni multaj povos pli ekkoni la aferon, konsideri ĝin kaj eĉ provi almenaŭ ĝiajn elementojn en niaj organizoj. Mi ekzemple multe inspiriĝis ĝuste de holakratio pri uzado de organizaj roloj.
Mi mem ne havas personan sperton pri laborado en opal-kolora organizo, do mi ne povas klare mal/rekomendi ĝin. De tio kion mi aŭdis kaj legis, organizo averaĝe bezonas 5 jarojn por transiri al mastrumado laŭ opal-koloraj principoj. Se ni volos tian transiron havi sufiĉe firman, la transiro povus daŭri iom pli longe, ekz. se ni volus havi ankaŭ tradukitajn librojn kaj aliaj dokumentojn, kaj trejniston parolantan Esperanton. Kun bona longtempa planado tio povas sukcesi. Eventuala problemo povus esti la grandeco de TEJO, ĉar la modelo esta observita en signife pli grandaj organizoj, do ni probabe bezonus certajn adaptojn.
Kiel mi jam skribis supre, mi kredas, ke homaro ĝenerale progresas al direkto de opal-koloraj organizoj, kaj la rezultoj estos pli bonaj ol la nuna sistemo. Tial mi forte konsideras proponi al la Strategia plano 2026-2030 ankaŭ esploron kaj eventualan adopton de opal-kolora strukturo por TEJO.
Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
fakoj: Strategio, Rilatoj kun UEA; vicrespondeculo: Aktivula trejnado, Subvenciataj projektojTutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)