Karaj komitatanoj,
Denove alproksimiĝas la reta IJK, kaj ni strebas, ke ĝi estu vere unika kaj memorinda sperto por ĉiuj junaj esperantistoj tra la mondo. En la reta IJK 2020 ni vidis kiel la reta alirebleco de IJK kreis novan sencon de tutmonda komunumo malgraŭ limigoj de la kronvirusa pandemio, kaj per IJK 2021 ni ŝatus ripeti, eĉ superi, tiun gravan mejloŝtonon.
Vi eble jam bone scias, ke la ĉi-jara reta IJK estos senpaga al ĉiuj individuaj membroj kaj patronoj de TEJO en 2021. Tial, celante ne nur la atingon de grandega kaj tutmonde diversa nombro de IJK-partoprenantoj sed ankaŭ ĝenerale la plialtigon de la membronombro de TEJO, ni kalkulas je la aktiva subteno de niaj Landaj kaj Fakaj Sekcioj.
La pasintan monaton, sekcioj ricevis retmesaĝon instigantan al ili membrigon de siaj membroj en TEJO. Ĝuste pri tio ni ŝatus memorigi al vi ĉiuj, substrekante ke vi ankoraŭ havas tempon konvinki kaj helpi viajn membrojn aliĝi al TEJO por partopreni en la IJK kaj profiti el diversaj avantaĝoj de membreco. Jen la aliĝilo:
https://uea.org/alighoj/alighilo. Aldone, sekcioj en landoj kun malfacila ekonomia situacio ankaŭ daŭre povas membrigi siajn aktivulojn en TEJO pere de la
Fondaĵo Canuto de UEA. Tiukaze niaj volontuloj helpos vin pri la aliĝprocezo; viaflanke simple kompilu liston de viaj aktivuloj kiuj ankoraŭ ne estas membroj de TEJO per
ĉi tiu tabelo kaj sendu ĝin al
ofi...@tejo.org.
Ni ankaŭ invitas al homoj kaj sekcioj proponi siajn proprajn programerojn por krei pli buntan retan IJK-n skribante al
ijk...@tejo.org. Pli da informoj pri IJK 2021 ĉe
ijk2021.tejo.org. Fine, individuaj membroj de TEJO ankaŭ estas membroj de UEA, pro kio ili rajtos
senpage aliĝi al la
Virtuala Kongreso (VK) de UEA ĝis la 4-a de julio 2021.
Ni kune ĝuu la kongresan sezonon—espereble kun multaj novaj amikoj el diversaj partoj de la mondo!
Albert Stalin
| | Albert Stalin T. Garrido Founder & National Chairperson, Philippine Esperanto Youth | | |