Karaj Komitatanoj,
la 1-a de Junio 2024 estas nova oficiĝtago de Komitatanoj B de TEJO. Tial ekde nun ni bonvenigas kandidatiĝojn por Komitatano B de TEJO por la periodo Junio 2024 ĝis Majo 2026.
TEJO fine de 2023 havis 1 036 individuajn membrojn. Tial TEJO povas havi maksimume 11 Komitatanojn B. Post la oficiĝtago en la Komitato restos 2 Komitatanoj B, do elekteblaj estas pliaj 9.
Tial mi forte instigas vin inviti konatajn de vi valorajn aktivulojn kandidatiĝi. Eblos fari tion ĝis la 1-an de Majo 2024. Pliajn informojn pri la necesaj elementoj de la kandidatiĝo vi trovos en la artikolo ĉe https://www.tejo.org/igu-komitatano-b-de-tejo-ekde-junio-2024/