Komitata Forumo je 11-13 UTC, 28a Aprilo.

10 views
Skip to first unread message

snehaja venkatesh

unread,
Apr 16, 2024, 2:46:44 PMApr 16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Karaj,
Inter 26a kaj 29a Aprilo 2024 okazos Retoso dum kiu ankaŭ okazos la Komitata Forumo je 11-13 UTC, 28a Aprilo.

Ĉiuj komitatanoj estis persone invititaj kaj per ĉi tiu komuna retmesaĝo,mi memorigas vin konfirmi vian ĉeeston, se vi ankoraŭ ne faris. 

Dum la Komitata Forumo, la estraro ŝatos aŭdi de la komitatanoj pri la aktivaĵoj pri kiuj ili lastatempe okupiĝis. La komitatanoj povas fari mallongan prezenton pri stato de sia Landa aŭ Faka sekcio kaj diversaj aktivaĵoj pri kiuj ili estas okupitaj. La prezento ne daŭru pli ol 10 Minutoj.

Mi petas ĉiujn komitatanojn por konfirmi sian partoprenon per ĉi tiu formularo : 
kaj ankaŭ sendi la lumbilojn/videon/skribitan raporton kiun ni povas montri dum la forumo, se pro diversaj neantaŭvideblaj teknikaj kialoj vi ne povos. 

Se vi havas iun demandon, Ne hezitu skribi al mi.

Mi ankaŭ petas vin varbo pri Retoso inter vian konatuloj!

Amike
Snehaĝa

Albert Stalin Garrido

unread,
Apr 18, 2024, 8:15:53 AMApr 18
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Snehaĝa,

Dankon pro la formala kunvoko al la Komitata Forumo, ĉar tion mi atendis kun granda anticipo. Kvankam mi ĝojas ke la Estraro volonte donos al komitatanoj la tempon por prezenti sian agadon, mi persone ankaŭ ŝatus ke la Komitata Forumo estu oportuno por diskuti pri diversaj gravaj temoj pri kiuj certe komitatanoj ŝatus aŭdi. Ĉu la Estraro preparas/os tagordon kiu plenigos la forumon krom la prezentoj de komitatanoj?

Mi imagas ke la jenaj temoj povus interesi la Komitaton:
  1. Bonvenigo de novaj komitatanoj
  2. Novaĵoj pri IJK 2025 (kaj IJK 2024, kvankam imageble ĝi okazos en iu aparta informsesio)
  3. Planataj aktivaĵoj de TEJO dum UK 2024 
  4. La nova ĝenerala direktoro povas aperi, prezenti sin, kaj respondi eventualajn demandojn
  5. Stato de AKSO kaj rilatoj kun UEA
Mi ankaŭ esperas ke reprezentantoj de komisionoj kaj laborgrupoj de TEJO same povos prezenti sian ĝisnunan agadon kaj/aŭ alvoki por venontaj iniciatoj. 

Kunlabore,
Albert

Albert Stalin Garrido 
English as Second Language (ESL) Teacher 
Madrid, Spain



--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAHU%3D%2BbzE18Nqk2p5ZrLYob4uUC2gGWtu0bVeXF_c2rf%3DFq2S7w%40mail.gmail.com.

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Apr 27, 2024, 6:30:21 PMApr 27
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Albert:

Dankon pro viaj valoraj atentigoj. La estraro ja klopodos respondi viajn demandojn.

Bv. ĉiuj memori ke la komitata forumo okazos morgaŭ (dimanĉe 28a) 11:00-13:00 UTC. Male al komitatkunsidoj estas nenia limigo por eniri kaj partopreni, do ne hezitu inviti aliajn junulojn aŭ interesatojn.

Ni atendas vin!

Brakumon!

Patricio

PD: Por tiuj kiuj ne vidis la memeon la pasvorto estas (se bezonate) 0000 dum la ligilo estas la:

Albert Stalin Garrido

unread,
Apr 28, 2024, 7:18:22 AMApr 28
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,

Komenciĝis la Komitata Forumo, sed nur malpli ol duono el komitatanoj ĉeestas. Kiuj povas, bonvolu veni!

Kunlabore,
Albert Stalin Garrido 
English as Second Language (ESL) Teacher 
Madrid, Spain


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages