Kunsido LFA 17/5 kaj ĝojiga novaĵo!

6 views
Skip to first unread message

Patricio Agustín Iglesias

unread,
May 10, 2024, 9:09:53 PMMay 10
to TEJO-Komitato
Karaj samideanoj:

Unue ni invitas vin al la venonta kunsido de Landa kaj Faka Agado, okazanta venontvendrede (17/5) 9 UTC per Jitsi. Inter aliaj aferoj ni babilos pri interesa komunikprojekto de Ĵan kaj planos la agadon de la komisiono dum la sekvaj monatoj. Kiel kutime viaj sugestoj por la tagordo bonvenos!

Aliteme mi volas reliefigi tre gravan novaĵon por la eŭropa movado. Ekde Novembro de 2016 TEJO ne havis aktivan komisiiton pri Landa Agado en Eŭropo. Terura manko konsiderante, ke ĉirkaŭ duono de niaj landaj sekcioj (kaj parenteze la sidejoj de ĉiuj niaj fakaj sekcioj) troviĝas tie. Krome ni parolas pri kontinento kiu estas la lulilo de nia lingvo kaj gastigas la centrajn oficejojn de la ĉefaj tutmondaj Esperanto-organizoj.

Kaj... jes! Post pli ol 7 jaroj finfine TEJO nomumis komisiiton pri Landa Agado en Eŭropo! Tiun mankon plenumis Juri Andoni, entuziasmega adoleskanto el Tirano. Dum li klopodas fondi la albanan landan sekcion li ankaŭ aktivas en la movado de sia regno, tenante tre proksiman rilaton kun homoj el la balkana kaj danuba regionoj, kies popoloj tiom bezonas la amikan kaj dialogan sintenon kiun Zamenhof celis semi iniciatante Esperanton.

La du lastaj komisiitoj pri Landa Agado en Eŭropo estis ne elstaraj sed historiaj. Enric Baltasar kaj Alex Escomu estis (kaj daŭre estas) instruistoj de centoj da miloj da novuloj per sia starigo de la kurso de Duolingo por hispanlingvanoj. Krome Eric iĝis prezidanto de TEJO. Konante la kapablon kaj entuziasmon de Juri mi tutcertas ke la nova komisiito, kiu koincide ankaŭ tre interesiĝas pri instruado de Esperanto, ankaŭ lasos neforigeblan spuron en la movado.

Laste mi emas ke la Komitato konsciu, ke pluraj homoj aparte instigis lin aktiviĝi. Karlos' kaj David helpis lin partopreni IJKn kaj la budapeŝtan studsesion, eventoj kie pluraj KER-anoj kaj aliaj junaj esperantistoj pluentuziasmigis lin. Ankaŭ menciendas ke Bardhyl kaj aliaj albanaj esperantistoj tre bonkore gvidis lin. Kaj, kompreneble, la tuta membraro de LFA daŭre donas al li sian subtenon!

Brakumon por ĉiuj!

Patricio
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages