Saluton samideanoj,
Rob Moerbeek, nederlanda esperantisto kaj ano de la komitato de UEA, venis kun
interesa propono.
Kun intereso mi legos en la komitata listo de UEA kiel la propono tie evoluos, sed eble ni povus jam kunpensi pri manieroj subteni.
TEJO produktadas sukcesajn filmetojn, do unu ideo kiu venis al mia kapo estas kreo de varb-filmeto, en kiu TEJO-anoj esprimas siajn promesojn mondonaci kaj klarigas kial por ili gravas pli vasta disponeblo de vakcinoj kontraŭ KOVIM-19.
Solidare,
_
Marc Konijnenberg
Komitatano A por la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)