Fina raporto de la Elekta Komisiono

110 views
Skip to first unread message

aninhacos...@gmail.com

unread,
Jul 13, 2022, 1:39:11 PM7/13/22
to TEJO-Komitato
Kara Komitato,

Mi prezentas al vi la finan raporton de la Elekta Komisiono. Ĝi estas en Google Docs kaj ankaŭ alkroĉite al tiu ĉi retmesaĝo kaze iuj el vi ne havas aliron al Google aŭ preferas legi per PDF-n.


Ni deziras al vi bonan legadon!

Plej amike,
Ana
Raporto.pdf
Kandidatiĝoj-20220713T172048Z-001.zip

Albert Stalin Garrido

unread,
Jul 17, 2022, 9:13:22 PM7/17/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,

Unue, dankon al la Elekta Komisiono pro ilia fina raporto. 

Kiel vi jam scias, mi kandidatiĝas kiel la venonta prezidanto de TEJO por 2022-2023, kaj por sukcese realigi tion, gravas via unuanima subteno. Kiel la unuan superrigardon al miaj planoj, prioritatoj, kaj vizioj por la venonta mandato, vi povas legi la artikolon publikigitan de Libera Folio pri ilia intervjuo kun mi: https://www.liberafolio.org/2022/07/15/albert-stalin-garrido-pretas-estri-ce-tejo/.

Kelkaj tagoj restas ĝis la reta Komitatkunveno je la 23-a de julio, kaj mi ŝatus proponi tiun tempodaŭron por anticipe respondi eventualajn demandojn kaj dubojn, kiujn vi havas, ĉu pere de la komitata listo aŭ private. Tiel mi ankaŭ povos skribi detalan respondon kiu espereble kontentigos vin. 

Cetere, mi ankaŭ konsentas kun la Elekta Komisiono kaj pledas al la Komitato tiel voĉdoni:
- por 9-kapa estraro, kiu en la pasintaj du jaroj vere helpis teni la ĉiutagan agadon de TEJO sur multaj fakoj normala malgraŭ la pandemio
- por 2 vicprezidantoj


Amike
photo
Albert Stalin T. Garrido
Vice President, World Esperanto Youth Organisation (TEJO)

+34666851879 | albert...@tejo.org

Madrid, Spain


--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/5a0b04dd-4235-421a-9e31-80b440d3fcb0n%40googlegroups.com.

Valentin Ceretto Bergerat

unread,
Jul 22, 2022, 4:18:02 AM7/22/22
to TEJO-Komitato
Saluton Komitato,

Mi ankaŭ dankas la Elektan Komisionon pro via laboro kaj akcepto de mia malfrueta kandidatiĝo.
Mi ĝojas, ke multaj miaj ĉi-jaraj kolegoj decidis rekandidatiĝi aŭ alipostene plue kontribui al TEJO-agado. Tio rezultas de tre bela etoso en la ĉi-jara Stabo (estraro, volontuloj kaj oficistoj) kaj mi tre ĝojus plulabori kun tiujn homoj, kaj samtempe bonvenigi novajn al nia teamo.

Pri la konsisto de la venonta Estraro, mi samopinias kun la Elekta Komisiono kaj Albert.

Miaj derizoj kaj celoj rilate al mia ĉefa fako (eksteraj rilatoj) legeblas en mia kandidatiĝa letero
Pretigu viajn demandojn al la kandidatoj kaj ĝis morgaŭ dum la Komitatkunveno!

Teameme,
Valentin

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages