Saluton karaj,
Estis konstatitaj kelkaj nelaŭreglementaĵoj, interalie, pri la nombro de elekteblaj komitatanoj B kaj voĉdonrajto.
Laŭ kalkulo de Manuela Burghelea surbaze de statistiko pri 2020 estus loko por ses komitatanoj B. Se komence de la elektoproceduro estis plia(j) komencita(j) cento(j) estus plia(j) loko(j), sed al informo pri tiama membronombro ne mi havas aliron.
Laŭ la Reglamento pri elekto de komitatanoj B, punkto 9, rajtas voĉdoni la Individuaj Membroj en la jaro kiam komenciĝis la elektoproceduro (2021) kaj la Individuaj Membroj en la jaro kiam ĝi finiĝas (2022), sed miakomprene nur la IM-oj de 2022 ricevis retpoŝton kun unika ligilo por ke ili povu voĉdoni.
Mi petas agnoskon, kaj poste solvon.
Mi proponas kiel solvon ke la Ĝenerala Sekretario deklaru la nun okazantan voĉdonadon kiel nevalidan kaj, post (laŭreglamenta) aperigo de la nomoj kaj sinprezentoj de la kandidatoj en la oficiala gazeto, ke li lanĉu novan voĉdonadon en kiu rajtos voĉdoni la IM-oj de kaj 2021 kaj 2022.
Estus bone ankaŭ informi pri la elektoj per nia retejo, Facebook, Twitter kaj Instagram.
Kunsolveme,
Marko
Komitatano A por la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)
----
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAJBnANgp_K6AgJeT5Wa9Q7VgjXD7FpgA83OAp3Bmq1dKUv05%3DQ%40mail.gmail.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAPV3JmfN%3D84RK0r%2B7yFvkZ8VouwS60ThZyJny%2BpFw13c4VYLjQ%40mail.gmail.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAOm9VoGJRfP6jhMsfVpHMQCrKB_EveUyOqag%2BGD-e8PVxvRysA%40mail.gmail.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAJBnANi1iSKYPD5WYTWfSHvcbcjjqR4G1t9nP_QOyz2MgZrtmQ%40mail.gmail.com.