Strategia Plano 2026-2030

37 views
Skip to first unread message

Tyron

unread,
Jul 29, 2025, 12:36:26 PMJul 29
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,

Nome de la Strategia Komisiono de TEJO, mi ĝojas prezenti al vi la Strategian Planon 2026-2030. La celo de la Strategia Plano estas altnivele orientigi la agadon de la asocio dum la sekvaj 5 jaroj, kaj esti konciza reprezento de niaj estontaj planoj en unu dokumento - legebla por eksteraj instancoj kiuj kunlaboras kun TEJO. 

Ni komencis la laboron en marto, fizike kunvenis en aprilo por kunverki la unuan malneton, kaj multe profitis de la komentoj kiujn ni ricevis de TEJO-oficistoj ekde tiam. Nun, jam temp' está por ke la Komitato ĝin legu. 

Porinforme, diskuto kaj eventuala aprobo de la Strategia Plano estos la ĉeftemo de la Komitatkunveno kiu okazos dum la IJK en Indonezio (post 12 tagoj). Tamen, konsidere ke estas longa kaj ampleksa dokumento, ni bonvenigas komitatanojn jam komenti kaj ekdebati la Strategian Planon en la nuna fadeno.

La supra ligilo permesas homojn lasi komentojn en la dokumento. Se temas pri etaj ŝanĝoj aŭ lingvaj korektoj, ni regule traktos tiujn komentojn, por ke la dokumento estu laŭeble plej preta por Komitata aprobo dum la IJK. Pro tio, se via komento temas pri granda aŭ debatindaj ŝanĝoj, ni petas vin anstataŭe meti tion en la nuna fadeno.

Surbaze de nia lastatempe redaktado, kelkaj diskutindaĵoj reliefiĝis:
  • Ĉu la nuna divido (4 temoj kaj 10 celoj) sencohavas kaj facile kompreneblas? Ĉu ekzistas pli taŭga strukturo?
  • Ĉu la nunaj 'Sukcesindikiloj' funkcias por kontroli progreson pri la plano en la estonto? Ĉu io ajn aldonindas tie?
Kaj lasta atentigo. Dum nia komuna redaktado inter la unua malneto kaj nun, ni decidis forigi la sekcion "La pasintaj kvin jaroj". Ni taksis ke kvankam ĝi havas utilajn enhavojn, la Strategia Plano ne estis la taŭga spaco. Pro tio, kvankam ne havos oficialan statuson, kaze ke utilas por la komitataj diskutoj pri la Strategia Plano, vi povas legi ĝin ĉi tie: La pasintaj kvin jaroj

Bonan legadon!

Amike,
Tyron
Nome de la Strategia Komisiono de TEJO


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages