Kara Komitato,
Unue mi dankas kaj gratulas al la malnovaj estraranoj: Léon, Veronika, Inès, kaj Roĉjo pro iliaj tre valoraj kontribuoj al TEJO en la pasinta mandato. La nova Estraro rekonas la profesiecon de la malnova en ĉiu aspekto de ĝia laboro kaj pretas daŭrigi la bonajn praktikojn kiujn ĝi komencis.
Hodiaŭ formale ekoficas la nova Estraro 2022-2023. Venas nova jaro kun multaj defioj, sed ankaŭ kun granda espero pri novaj gajnoj. Antaŭ kelkaj tagoj sukcese okazis la unua ĉeesta IJK en Nederlando, kun interalie tre sukcesa muzikalo (subvenciita de EU) kiu montris, ke junaj esperantistoj estas tre kreemaj kaj talentaj.
Ni unuafoje kunsidis la 13an de aŭgusto rete kaj denove dum hibrida transdona estrarkunsido de la 27a ĝis la 28a de aŭgusto en Roterdamo—tuj (kaj senripoze) post la IJK, kaj rezulte de tiuj kunsidoj mi prezentas ĉiujn 9 estraranojn—vere tutmonda teamo—kun siaj novaj fakoj:
Albert Stalin Garrido - Prezidanto | Edukado, Scienco, kaj Kulturo; Kongresoj; Rilatoj kun UEA & ILEI; Volontuloj
Valentin Ceretto Bergerat - 1a Vicprezidanto | Eksteraj Rilatoj; Projektoj kaj Subvencioj
Tyron Surmon - 2a Vicprezidanto | Informado + Kontakto; Retaj Eventoj; Arkivado; Rilatoj kun UEA
Tobiasz Kubisiowski - Ĝenerala Sekretario | Adoleska Agado, Sekretaria Rondo, Volontuloj
WIlson Foo Yu Kang - Kasisto | Financoj
Nickson Kasolene - Estrarano | Talento; Daŭripoveco
Luana França - Estrarano | Egaleco; Pasporta Servo
David Ruíz Sánchez - Estrarano | Aktivula Trejnado; Patronoj
Patricio Agustín Iglesias - Estrarano | Landa kaj Faka Agado; Junaj Amikoj de Esperanto
Financoj kaj Sekretaria Rondo estas novaj komisiono kaj interesgrupo, respektive. Ni ankaŭ revivigas Daŭripovecon kaj aktivigas Arkivadon kiel aldonajn estrarajn fakojn.
Tobiasz kaj mi kune laboros kun Clément, David kun Karlos', kaj Valentin kun Spyros. Pri Projektoj kaj Subvencioj laboras teame Valentin, David, kaj Patricio. Pri volontuloj Tobiasz kaj mi estos la estraraj kunmastrumantoj, dum kunlaboros Valentin, Tyron, kaj David. Pri AKSO ni nomumos estraran respondeculon post kunsido kun Mia. Ni ankaŭ jam komencis prilabori la decidojn kaj rekomendojn faritajn de la Komitato dum ĝia lasta kunsido.
Ĉu vi estas membro de iu fako (komisiono aŭ interesgrupo) en la pasinta mandato kaj ŝatus daŭrigi vian laboron en la nuna? Nepre konfirmu vian pretecon al la koncerna estrarano. Ĉu vi ankoraŭ ne membras en iu ajn fako? Tiukaze ni invitas, ke vi pli konkrete kunlaboru kun ni agadante en la fako elektita de vi.
Nome de la nova Estraro mi esperas fruktodonan kaj harmonian kunlaboron kun la Komitato en la venonta mandato.
Kunlaboreme,
Albert Stalin Tancinco Garrido
President | World Esperanto Youth Organisation (TEJO)Tutmonda Esperantista Junulara Organizo