Forpaso de juna esperantistino el DR Kongo

9 views
Skip to first unread message

Patricio Agustín Iglesias

unread,
May 5, 2024, 8:38:10 PMMay 5
to TEJO-Komitato, Hope Mboyo Sombo, Alexandrine Omba, Abel Makonko, Hawa Diol, Jeremie Sabiyumva, Saadix Groupe
Karaj samideanoj:

Ĉiam la forpaso de kolego estas doloriga novaĵo por Esperantujo. Tamen plurfoje pli grandas la aflikto kiam temas pri juna, bonkora aktivulo kies vivo subite haltiĝas, kiel okazis pasintmerkrede.

Christvit Ngongo Mbuangi lasis nin tagoj antaŭ iĝi 23-jaraĝa. Ŝi diligente laboris kaj en la vigla esperantista komunumo de Kinŝaso kaj en DKEJO, estante ŝiaj kontribuoj dum la lasta tempo pli kaj pli aprezataj tra la tuta Afriko. Fakte ŝia kompetenteco kaj ĉarmo igis ĉiujn kiuj konis ŝin konsideri ŝin evidenta onta kondukanto de la esperantista movado kaj lande kaj internacie.

Tro multe ŝuldas TEJO kaj al ŝi kaj al ŝia familio. Ŝia patrino, Alexandrine Omba, verkistino, diplomito pro elstara arta agado kaj sekretariino de DKEA estas nelacigebla motoro de la kinŝasa movado kiu instigis dekojn da junuloj eklerni Esperanton. Hope Mboyo, ŝia kuzino, estis dum pluraj jaroj prezidantino de DKEJO kaj tre okupiĝis pri la sukcesaj rilatoj kun la landa komisiono de UNESKO en DR Kongo kaj daŭre restas kiel ŝlosila juna referenpunkto en tiu lando.

TEJO ne sole akompanas la parencanojn kaj amikojn de Christvit. Kiel tutmonda familio ni plene sentas nin parto de ĉi tiu malĝojo kaj restas profunde afliktitaj pro la perdo de modela individua membro.

Sendube ŝia ekzemplo semos esperon tra la tuta Afriko. Ŝia memoro certe restos viva per la entuziasmaj ridetoj de junuloj kiuj eklernu nian karan lingvon.

Kondolence

Patricio
Nome de la estraro de TEJO
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages