Saluton ĉiuj, sed precipe al komitatanoj A el ne-Eŭropaj sekcioj,
(Kiu bonvolus peri mian mesaĝon al SEJ? Miakomprene ili ankoraŭ ne havas KomA en ĉi tiu listo...)
Mi ŝatus atentigi vin pri ŝajne detala, sed fakte pensite el ĝenerala emo al antaŭenigo de tutmondeco de nia komunumo, informo.
Por la junulara E-semajno - Eŭropa Novjara tutsemajna evento kun kutime ĉirkaŭ 200 partoprenantoj, ĉijare okazonta en Belgio - la organiza teamo en kiu laboras ankaŭ mi persone, plidetaligis la koncepton de solidara JES-fonduso, celante subteni mone grandan parton de vojaĝkostoj de Eo-junuloj, kiuj tre ŝatus partopreni, sed al kiuj la vojaĝo kostas tro por memstare pagi.
Kaj ĜIS FINO DE JUNIO estas absoluta prioritato por kandidatiĝoj ekster Eŭropo.
Mi proponas 2 aferojn, rilate al ĉi tiu temo:
1) bonvolu helpi disvastigi ĉi tiun informon en ekster-Eŭropa esperantista junularo, ĉar ni suspektas ke per niaj Facebook kaj Instagram-paĝoj ni tuuute ne atingas ilin ĉiujn
2) bonvolu noti kaj priprensi tion ĉi kiel NUR UNU paŝo al tutmondigemo de esperantista junularo, post jam la ekzemplo de partoprenu IJK, de monsubtenaj rilatoj inter UEA kaj BEJ (se mi ĝuste komprenis) kaj aliaj. Ĉu vi kredus utila, se iu laborgrupeto, responsulo aŭ almenaŭ temo stariĝus ene de TEJO por kunordigi kaj pli centre videbligi diversajn tiajn 'gutetojn en la maro'?
Ke ekzemple la retejo/instagramo de TEJO havus apartan fadenon, kie estus aktive kunigataj tiaj iniciatoj, kaj aldone eble TEJO prenu sur si oficialan taskon konsulti kaj konsili al aliaj Eo-organizoj/donacemuloj, kiel plej juste/bonorde organizi tion...
Se vi opinias tion sufiĉe utila, eĉ se komence multe simbola, mi petas viajn reagojn pri la ideo eventuale voĉdonigi tion, aŭ similan konkretaĵon, antaŭenigeman al (diskonigo de) ĉiaj, transkontinentaj aŭ ĝenerale ekster-Eŭropaj financsubtenoj, kiel komitatan decidon.
Resume: Ĉu laŭ vi estus voĉdoninda en KoKu, iu propono simila al:
La komitato taskas TEJOn (ambaŭ la estraron kaj aliajn reprezentantojn) engaĝiĝi por APARTE klara videbligo - kaj laŭeble kunorganizo laŭ similaj proceduroj, inspiritaj je bonaj praktikoj - de ĉiaj financaj subtenebloj por Esperanta agado aŭ ĝuado por junaj esperantistoj el ekster Eŭropo.
Antaŭdankon por viaj reagoj,
Delfeno, el Belgio,
komitatano A por BEMI.