Por diskuto: pri repago de laboro de Estraranoj

20 views
Skip to first unread message

Ana Ribeiro

unread,
Oct 2, 2026, 2:43:26 AMOct 2
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara komitato,

Nia reglamento nuntempe malebligas, ke iu estu komitatano kaj samtempe volontulo kun ĉioetena rekompenco aŭ oficisto. Tion mi ne volas ŝanĝi.

Tamen, mi volis diskuti pri alia temo, kiu estas repago de estraranoj/komitatanoj por specifaj taskoj. Jam okazis ekzemple, ke redaktoro de Kontakto kaj Movada Rubriko estis komitatano/estrarano, kaj teorie estas nenio en nia regularo, kiu specife malpermesas, ke estraranoj/komitatanoj ricevu repagon por tiaj taskoj. Tamen, tio ofte estis vidata kiel "polemika" kaj mi jam aŭskultis ke en serioza organizo tio ne okazus.

Mi aliflanke havas tute alian opinion. En organizoj kun granda kaj daŭripova stabo, mi tute konsentas pri tio. Sed mi pensas ke en nia organizo specife, estraranoj/komitatanoj devus esti repagitaj por taskoj, kiuj aliokaze estus farita de oficisto. Mi donas ekzemplon, por mi estis granda kapdoloron fini ĉiujn raportojn de KdE-subvencioj kaj tio normale estintus tasko de oficisto. Malgraŭ ke mi ne petis repagon por ĝi, mi pensas ke tiu estas perfekta ekzemplo de tasko kiu meritos repagon. Ofte estas ankaŭ malfacile fari malfermajn alvokojn por tiaj taskoj ĉar estas urĝaj kaj tre specifaj (kaj eble homo ekster la Stabo bezonus semajnojn nur por havi la kuntekston pri ili).

Tamen, mi povas certe vidi ke povus okazi troigoj pri tio, specife se temas pri Estrarano, ĉar Estrarano ofte havas decidpovon kaj povas decidi pagi al si mem plurmileŭrojn por fari laboron, kiu eble meritus kelkcent da eŭroj (aŭ eĉ ne estus normale pagita laboro). Do mi pensas, ĉu indas krei regularon pri tio. 

Ekzemple, laŭ mi se estrarano ricevas pagon por laboro, la pago de ĝi devus esti ne pli al kion ni pagus por oficisto por fari saman laboron. Ekzemple, por finfari ĉiujn raportojn de KdE, mi uzis entute ĉirkaŭ 40 horoj. Mi teorie povus ricevi nur 14.99 hore ĉar tio estas minimuma salajro en Nederlando plus impostaĵoj (VAT) por servo se tio aplikeblas (do maksimume estus nete 599,6 kaj malnete 725,16 konsiderante VAT de 21%, la standarda por servoj en NL). Mi ankaŭ pripensas, ĉu antaŭ fari repagon por estraranoj por servoj devus esti voĉdono de la komitato (se estas daŭriga servo, kiel redaktado de movada rubriko anstataŭ ununura, oni voĉdonus nur Unufoje). La risko de la estrarano estus fari servon kaj la komitato ne aprobi la pagon, tamen nun ne estas klara proceduro por tio.

Kion vi pensas pri tio? Ĉu indas havi regularon pri tio aŭ ĉu estus troigo?

Amike,
Ana

Ana Ribeiro

unread,
Oct 2, 2026, 4:53:50 AMOct 2
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, 

Simile al tio, eble aldona afero por tiu ebla regularo: mi kredas ke ankaŭ estus bone havi konfirmon de la komitato, se la Estraro decidas dungi estraranon kiel oficisto. Jam okazis antaŭe, ke Estrarano estis dungita kiel oficisto kaj la decido okazis dum kiam tiu estis Estrarano (sed kompreneble tiu demisiis antaŭ oficistigo). Mi pensas ke en tiuj kazoj, ankaŭ indas havi aprobon de la komitato.

Amike,
Ana

Vít Guglielmo Mišurec

unread,
Oct 2, 2026, 5:45:31 AMOct 2
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Ana kaj aliaj, 

komence reagi al la fino - ĉi tiu temo devus certe esti en iu de la Reglamentoj eksplicite komentita. Nun la Ĝenerala Reglamento de TEJO nur parolas pri salajroj (kiel menciite), sed ne pri honorarioj al la komitatanoj. Eĉ se oni decidus ne ebligi al la Estraranoj esti pagita por ilia laboro, eble indus la honorariojn trakti en la Reglamento por estontaj kazoj kaj diskutoj. 

Sekve al la temo mem: certe diskutinda pri estontaj taskoj, mi ne estas firme kontraŭ la ebleco proponi honorariojn por diversaj taskoj, sed tion portas multajn demandojn: 
- Kiu decidos por kiaj taskoj estas meritita honorario? 
- Kiu aŭ kio protektos la objektivecon de la pritakso de taŭgeco? 
- Kiu aŭ kio decidos, ĉu la tasko estas ĝenerala enhavo de respondecoj kaj taskoj de al Estrarano (kaze de repago al Estrarano)?
- Kiaj estas leĝaj kondiĉoj? 
- Kiom da aldona laboro tio portos al TEJO-stabo? 
kaj tiel plu. Estas multaj aliaj demandoj, sed tiuj ĉi eble estus bone havi respondite unue antaŭ iri plu. 

Plie por ĉi tiu kazo de KdE raportoj: mi komprenas, ke fari alvokon por la tasko kaj ricevi ĉiam iun alian "hazardan" ulon estas ne tro utila, tamen dum ni ne havas subvencipetiston aŭ iun alian oficiston por fari la raporton, indus proponi la pagitan taskon al la homoj, kiun en lastaj tempoj estis subvencipetistoj aŭ simple havas iun klaran sperton kun la raportado pri projektoj kaj nur poste konsideri la komitatanojn. 

Mi tre scivolas pri opinioj de aliaj komitatanoj kaj ĉefe de tiuj, kiuj havas abundan sperton kun la nederlanda leĝaro. 

Fine, ĉio devas esti traktita tiel, ke la decidoj kongruu kun la Reglamento pri intereskonfliktoj. 

Amike
Vít 

P.S. Antaŭ forsendi la mesaĝon mi rimarkis la aldonan mesaĝon de Ana - se la elekto de David estis kongrua kun la Reglamento pri intereskonfliktoj, probable enordis, tamen, se la decido ne estus plaĉa al la Komitato, ĝi povis postuli voĉdonadon aŭ klarigon de la situacio tiam, por certiĝi, ke ĉio okazis enorde. Sed mi pensas, ke krei la voĉdonon pri tiatipa dungo estus bela transparenta paŝo. 


pá 2. 10. 2026 v 8:43 odesílatel Ana Ribeiro <a...@tejo.org> napsal:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAGE%3DVbr12g3TS1Mou%3Deu5Ny%3DyfnJpA5dGeEicDHeCEKnAVPeeQ%40mail.gmail.com.

Ana Ribeiro

unread,
Oct 2, 2026, 6:50:30 AMOct 2
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Vit,

Pri objektiveco, mi konscias ke estas malfacile esti objektiva, eble en la regularo povas esti ekzemploj de taskoj kiuj povas aŭ ne povas esti pagataj, sed malfacilas havi ĉiujn eblajn taskojn en regularo. Ĝuste tial mi proponas, ke estu voĉdonado en la komitato. En tiu ekzemplo la propono estus io tia:

  • "Ana Ribeiro, prezidantino de TEJO kaj estrarano respondeca pri projektoj, ricevis mesaĝon de Konsilio de Eŭropo, ke la raporto pri projekto en Kipro kaj de administra subvencio estas malfruigita en pli ol 3 monatoj. Ana proponis la taskon al ok homoj, kiuj tamen ne akceptis aŭ ne povis fari en la bezonata tempo. Sciante pri la konsekvencoj de ne raportado de projekto. ŝi decidis mem fari la raportadon. Ŝi proponas pagon de 725,16 eŭroj, laŭ 40 horoj uzitaj por tio."
Kredu min, kiam mi diras, ke mi ne volis fari tiun taskon kaj vere provis ke aliaj faru. Kompreneble, tiu tempe mi ne ofertis pagi ĉar mi ne sciis kiom daŭrus kaj ankaŭ ne ekzistis tiun regularon. Kompreneble ankaŭ estraranoj povas rezigni pri pago, se tiu vidas, ke la financoj de tejo ne bonas aŭ io tiel.

Tiel la komitato povus aprobi aŭ malaprobi la taskon. Mi plene konsentas, ke indas verŝajne proponi ĝin unue al pasintaj oficistoj, sed alia ekzemplo pri kiu mi aŭskultis: kiam Spyros ĉesis labori por tejo, estrarano prenis plurajn el liaj taskoj. En tiu kazo, verŝajne ankaŭ Spyros ne akceptus.

En tiu kazo specife, veras la parton pri proponi al aliaj homoj fari la taskon. Kaj ni eĉ havis oficiston pri KdE, kiam ni devintus liveri la raporton (la gvidilinoj de KdE estas ke la raporto devas esti liverita en du monatoj), sed tamen tio ne estis farita.

Ofte okazas, ke eĉ se estas oficisto, tiu oficisto ne bone laboras kaj la estrarano tamen devas fari la taskon (mi aŭskultis pri tio pli ol unufoje).

Pli dungo de David specife, mi ne scias ĉar mi ne estis en tiu Estraro (eble ie estas raporto pri tiu decido). Tamen, mi pensas ke eĉ se David sindetenis en la voĉdonado, tio ne signifas ke estis 0 influo. Ezemple, estrarano ofte voĉdonas pri kiuj postenoj dungi, mi kiel komputilisto povus diri ke dungi komputiliston nepras kaj influi, ke oni skribu laborpriskribon kiu plene kongruas kun miaj spertoj kaj poste sindeteni pri elekto por esti laŭ intereskonflikto regularo (mi ne diras ke David faris tion, kiel mi diris, mi ne estis en tiu Estraro, sed nur ke teorie tio povus okazi). Do tial mi kredas, ke tia decido devus esti aprobita de la komitato.


Pri leĝeco, ne estas kontraŭleĝa, ke organizo dungu liberajn profesiulojn. Ofte veras, ke liberaj profesiuloj petas pli ol la minimuma salajro, sed kompreneble TEJO ofte ne povas pagi pli ol tio. Tamen mi kredas ke ne estas kontraŭleĝa. Mi ne scias ĉu en Nederlando estas specifa leĝo kontraŭ pagi direktoroj de la organizo (indas esplori, sed mi kredas ke ne). En UEA, mi memoras ke Steffan MacGill estis estrarano kaj redaktoro de revuo Esperanto (pagita tasko) dum kelkaj monatoj.

Plej Amike,
Ana

Tyron

unread,
Oct 4, 2026, 10:36:59 AMOct 4
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Unue, mi forte bedaŭras ke vi devis preni laboron, kiun pagita oficisto devintus fari. Kaj mi tre dankemas ke TEJO havis vin, kiu povus (eĉ se kontraŭvole) finfari ĝin.

Mi havas multajn pensojn, kaj ne scias kiel plej bone ordigi ilin. 

Unue, la dungo de David okazis dum mia unua estrara mandato kaj mi povas prikomenti. Laŭmemore li aktive malengaĝiĝis pri la decidofarado, kaj la respondecaj estraranoj kreis apartan telegramgrupon por trakti ĉion. Tamen, laŭ retrospektiva vidpunkto, ŝajnas al mi esti klara kazo de "por subvencio ni bezonas 3 dungitojn, kiajn postenojn ni elektu?" anstataŭe profunda analizo pri la bezonoj de TEJO. Kaj tio verŝajne estis pli grava, ol ajna nekonscia intereskonflikto. 

Kompreneble estas griza zono, inter kio estu "oficista" aŭ repagebla laboro, kaj kio simple estu ordinara laboro de estrarano. Ekzemple, pasintence estraranoj mem rekte kunordigis la volontulojn. Aŭ la laboro kiun Severija faras nun kiel estrarano pri komunikado, verŝajne sufiĉe similas al la laboro kiun ŝi faris kiel oficisto pri komunikado. Tion dirite, mi ne volas troigi tion. Kvankam mi faras multe kaj tuŝis ĉiun fakon kiam mi estis Prezidanto de TEJO, verdire mi ne povas pripensi eĉ unu ekzemplon de specife pagenda laboro, aŭ io ajn kiu vere kompareblas al via finfaro de deviga KdE-raporto.

Pri ideo de nova regularo, verdire mi ĝenerale malamas la sveliĝon al niaj Reglamentoj kiuj okazis dum la jaroj. Ideale ĝi estu laŭeble plej konciza. Kaj eĉ bonintencaj aldonoj (ekz. Malfermaj alvokoj) povas havi ĝenajn konsekvencajn jarojn poste kiuj malhelpas la laboron de TEJO. Tion dirite, verŝajne sufiĉas unu linio, ekz. io kiel "Se la Estraro aprobas honorarion (repago por specifa laboro, ekster repago por vojaĝo) kiun ricevos oficanta estrarano, la Komitato devas aparte aprobi tion". Mi preferus ne aldoni mutlajn ekzemplojn ktp, ĉar en la praktiko ĉiu kazo estos unika. 

Amike,
Tyron


Ana Ribeiro

unread,
Oct 4, 2026, 11:47:51 AMOct 4
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Tyron,

Mi plene konsentas pri tio, ke en tiu kazo verŝajne ĉiu kazo estos unika kaj esperinde ne ofta okazo. Mi kredas, ke se Estrarano tre ofte petas repagon por farado de taskoj, la komitato certe atentus. Kiel dirite, nun ne estas klara procezo por tio, do teorie la Estraro povus aprobi ajnan kvanton sen sciigi la komitaton (sed mi esperas, ke tio ne estis farita antaŭe). Mi ankaŭ plene konsentas pri la regularo pri malfermaj alvokoj.

Kio pri se la Estraro proponas estraranon por oficista/volontula posteno? Mi ne bone komprenis la jenan frazon, ĉu vi eble povas klarigi?
"Tamen, laŭ retrospektiva vidpunkto, ŝajnas al mi esti klara kazo de "por subvencio ni bezonas 3 dungitojn, kiajn postenojn ni elektu?" anstataŭe profunda analizo pri la bezonoj de TEJO."

Amike,
Ana


Ana Ribeiro

unread,
Oct 4, 2026, 4:56:44 PMOct 4
to TEJO-Komitato
Mi fakte nun komprenis, vi celis ke: "por ekhavi 100 mil eŭrojn de la administra subvencio, ni bezonas 3 plentempajn dungitojn".. Mi komprenis, tiel, ke ni bezonus 3 subvencipetistojn... Bone, ne bezonas klarigon.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages