Karaj komitatanoj kaj komisiitoj,
kiel kutime, mi petas vin kontribui al la monata cirkulero de TEJO.
Bv. rakonti pri la agadoj de vi kaj via sekcio en la lasta monato.
Vi povas sendi tekston aŭ respondojn al la tradiciaj demandoj (faris/faras/faros):
- kiel fartas via landa aŭ faka sekcio?
- kio okazas ĉe vi (precipe rilate TEJO- aŭ junularmovadan agadon)?
- ĉu vi havas informojn aŭ interesaĵojn, kiujn vi volas dividi kun la
komitatanoj kiel reprezentanto de via sekcio?
Bv. sendi vian kontribuon ĝis la 6-a de aprilo 2013 nur al mi
(
gxen...@tejo.org), kaj ne al la tuta diskutlisto.
Amike,
Paweł Fischer-Kotowski
ĝenerala sekretario de TEJO