Karaj Komitatanoj, Sekcioj (en blinda kopio) kaj Ĝenerala Direktoro,
per tiu ĉi mesaĝo mi aldonas gravajn dokumentojn por la Eksterordinara Komitata Kunveno (KoKu), kiun vi antaŭnelonge postulis kunvoki.
Eksterordinara reta Komitata Kunveno okazos, laŭ la postulo de la Komitato, la 27-an de Julio 2024 en 1 sesio: 12:00-14:00 UTK.
Bv. vidi la proponitan tagordo. Bv. memori, ke la tagordo povas esti ŝanĝita, vi mem povas proponi erojn por trakti, kaj ĝi estos fiksita komence de la Kunveno.
Bv. vidi instrukciojn por partopreno. La Kunveno okazos per la programo Zoom, do detale tralegu la instrukciojn aparte se vi dume ne uzis Zoom-n.
Dume mi daŭre laboras pri ĝisdatigo de nuntempaj Komitatanoj. Post ĝisdatigo mi provizos tabelon en kiun vi indikos ĉu vi partoprenos la Kunvenon, kaj se ne, kiu estos via anstataŭanto.
Ekde nun mi akceptas (sin)proponojn por gravaj dumkunvenan postenoj:
Mi alte admiras la energion kun kiu vi, kara Komitato, postulis tiun ĉi Kunvenon. Kaj ankaŭ la pretecon de Albert helpi pri preparado! Do nun estas via tempo por kunhelpi! Mem-kandidatiĝojn kaj taŭgajn kandidatojn bv. sendi al mi private al gxen...@tejo.org (aŭ Telegrame, se vi havas mian kontakton)
Okaze de ajnaj demandoj, kontaktu min per privata mesaĝo per gxen...@tejo.org (aŭ Telegrame, se vi havas mian kontakton)