Trejnado de esperantistaj instruistoj

12 views
Skip to first unread message

Espoir Kasati

unread,
Apr 21, 2026, 2:39:14 PM (2 days ago) Apr 21
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato, saluton.

Mi celas informi vin, ke ekde ĉi-dimanĉo ekokazos trejnado de esperantistaj instruistoj per Zoom. Tiu programo okazos kadre de la programo Instruista kafpaŭzo, kiun la Komisiono de TEJO pri Edukado okazigas por ebligi al instruistoj kundividi siajn spertojn kun aliaj samkarieranoj kaj/aŭ kun ĉiu ajn deziranta akiri novan sperton pri instruado.

Konstatinte la fortan foreston de aktivaj esperantistaj instruistoj, konsiderante la fakton ke pluraj homoj nuntempe havas malpli da tempo partopreni en ĉeestaj aranĝoj, ni decidis kadre de instruista kafpaŭzo inviti Françoise Noirreaŭ kiu spertas pri reta instruado de esperanto per WhasApp trejni instruistojn pri diversaj metodoj de ŝi elpensitaj por teni retan instruadon interesa, efika, adaptita kaj sukcesa.

Vi ĉiuj estas invitataj senpage aliĝi al la kursoj.
Okazos 8 sesioj ĉiudimanĉe ekde labĉisemajna dimanĉo ĝis la 14-a de junio.
Venu profiti la novan sperton. En la esperantujo pli kaj pli malkreskas la nombro da instruistoj de Esperanto, tial por teni plue la movadon vivanta, ni strebu revigligi la instruadon de Esperanto.
Jen ligilo kie vi trovos pli da priaj informoj :

Amike,
 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages