Karaj komitatanoj,
Vendredon, la 27-an de februaro, TEJO malfermis la konkurson "Partoprenu IJK-n" 2026, kiu celas finance subteni la partoprenon de individuaj membroj, kiuj ne disponas pri propraj financaj rimedoj por partopreni la 82-an IJK en Katalunio. La kompleta teksto troviĝas
en tiu ĉi paĝo.
Ni invitas al ĉiuj, kiuj plenumas la kondiĉojn, ke ili kandidatiĝu por la konkurso. Ankaŭ vi komitatanoj (krom estraranoj) rajtas kandidatiĝi se vi plenumas la kondiĉojn. Junuloj de la tuta mondo estas bonvenaj kandidatiĝi kun aparta emfazo por homoj de ekster Eŭropo.
La limdato de la konkurso estas la 22-a de marto 2026 (dimanĉo), 23:59 UTC.
Mi skribas por peti vin:
1. Helpi al la amasa dissendado de nia alvoko ĉe viaj landaj kaj fakaj sekcioj, sendante la ligilon ĉi-supran al viaj babilgrupoj kaj kundividante niajn afiŝojn en
Facebook,
Instagram,
Linkedin, Telegram kaj Whatsapp al viaj paĝoj aŭ grupoj.
2. Helpi nin subteni pli da homoj per pliaj donacoj. Vi mem povas donaci aŭ alvoki al donacoj ĉe aliaj homoj aŭ organizoj. Jen la
ligilo por kompleta informo pri donacoj.
Antaŭdankon pro via helpo.
Kunlabore,
Albert Stalin T. Garrido
Kongresa OficistoTutmonda Esperantista Junulara Organizo | World Esperanto Youth Organisation