Nova sistemo por TEJO-retadresoj: Google por ne profitcelaj organizoj

82 views
Skip to first unread message

Ana Ribeiro

unread,
Aug 14, 2026, 6:41:57 AMAug 14
to TEJO-Komitato
Karaj komitatanoj,

TEJO kandidatiĝis por havi la avantaĝojn de Google por Ne-profitcelaj organizoj kaj sukcesis. Interalie, la avantaĝoj inkluzivas: 10 mil dolarojn monate por anoncoj ĉe Google Ads (ne estas 10 mil dolarojn en vera mono, sed en anonckreditoj), YouTube por ne-profiticelaj organizoj, kaj Google Workspace por ne-profitcelaj organizoj.

TEJO jam multe uzas Google produktojn por kunlaborado, ekzemple Google-Drive, gmail kaj Google-listoj. Aldonado de Workspaces estas nur unu kroma ŝtupo por profesiigi nian plusendadon de retadresoj (nuntempe plejparto de la adresoj estas senditaj per @gmail.com adreso anstataŭ @tejo.org), krome TEJO jam pagas por kroma diskspaco ĉe Gmail, kaj baldaŭ ne plu bezonos pagi ĉar Google Workspace por ne profitcelaj organizoj donas 100 TB senpage.

Ni decidis ŝanĝi nian sistemon de plusendado de retadresoj al Google Workspace. Ni planas finfari la ŝanĝon fine de aŭgusto. Dumtempe, se vi uzas @tejo.org retadreson kaj ne ŝatus havi interrompon en via servo, bonvole plenumu tiun formularon (iu plej frue vi plenumos, des malpli da problemoj estos dum tiu ŝanĝo):  https://forms.gle/Pn6UCmmaKKSpdpHM9

Plej amike,
Ana Ribeiro
Prezidantino - TEJO

Ana Ribeiro

unread,
Aug 17, 2026, 7:20:19 AMAug 17
to TEJO-Komitato
Saluton,

Mi ne estis klara en mia pasinta mesaĝo, sed mi ankaŭ ŝatus diri, ke se vi ekzemple estas nova komitatano (kiu, ekzemple, neniam havis retadreson de TEJO), vi ankaŭ povas plenigi la formularon kaj peti novan retadreson:  https://forms.gle/Pn6UCmmaKKSpdpHM9

Amike,
Ana

Arifah Jihan

unread,
Aug 17, 2026, 8:02:41 AMAug 17
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Ana,

Mi havas etan demandon antaŭ ol mi plenigas la formularon. 

Kiel Komitatano A de IEJO, mi ŝatus peti TEJO-retadreson, sed kompreneble mia mandato ne estas permanenta. Ĉu la nova retadreso estus persona konto ligita al mi, aŭ ĉu eblas havi retadreson ligitan al la rolo de Komitatano A, kiun oni poste povos transdoni al la sekva reprezentanto de IEJO? 

Mi demandas ĉar la formularo petas personan kaj familian nomojn. Dankon!


Amike,
Arifah Jihan Fadhillah
Komitatano A de Indonezio (IEJO)

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/f0e4943b-4141-4901-b0ed-6376fac95965n%40googlegroups.com.

Ana Ribeiro

unread,
Aug 17, 2026, 8:14:49 AMAug 17
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Arifah,

Vi havas trafan demandon! Mi metis personan kaj familian nomon, ĉefe por postulo de Google Workspaces. Ili petas, ke ni metu personan nomon kaj familian nomon en la kontoj. Mi vidas tamen du alternativojn:

1. Kreu konton por vi, kaj kiam via mandato finiĝas, la sekva komitatano povos krei konton por si mem. Kiam vi ne plu bezonos la konton, vi povas mem forigi vian konton. Eble vi ne daŭrigos kiel Komitatano A por IEJO, sed vi daŭrigos en aliaj postenoj ĉe TEJO, ekzemple: komitatano B, komisiito, estrarano, ktp. kaj tial ankoraŭ bezonos vian retadreson.
2. Vi povas peti por krei konton por IEJO, kaj meti fantazian nomon en persona kaj familia nomo (eble simple io kiel IEJO kiel persona kaj "Esperanto en Indonezio", kiel familia). Tiel ni kreos la konton por IEJO, kaj kiam estos alia aktivulo, kiu respondecos pri IEJO, vi povas transdoni la pasvorton. 

Amike,
Ana

Ana Ribeiro

unread,
Aug 19, 2026, 4:43:43 AMAug 19
to TEJO-Komitato
Saluton karaj,

Venis demando al mi rilate al privateco de la mesaĝoj ĉe la servilo de TEJO. Kaj mi respondas jene:
  1. Unue, kiel dirite, ni uzos Google Workspaces. Kaj Google havas sian propran politikon pri privateco, pri kiu mi scias, ke multaj malkonsentas. Tamen, kiel mi diris en mia unua mesaĝo, TEJO jam uzas multajn el la Google servoj, inkluzive Gmail. La datumpolitiko flanke de Google por Workspace estas konsiderita iom pli bona ol tiu por Gmail.
  2. Due, la kontoj estos individuaj, je la senco ke ĉiu homo havos sian propran retpoŝtkeŝto. Tamen, la administranto de Workspace povas teknike restarigi la pasvorton de tiuj kontoj kaj aliri ĝin. Tamen, dum kiam tio ne estas strikte kontraŭleĝa laŭ ĜDPR (ĉar la retadreso teknike ja apartenas al TEJO, alikaze ni estus retservilo provizanto kaj ne NRO), tio estas strikte reguligita de ĝi: ni nur povas fari tion, se estas grava kialo, ekzemple la homo kiu havis la keŝton grave miskonduktis, aŭ malaperis, aŭ aliaj similaj aferoj. En la nuna sistemo, tio ankaŭ estas teknike ebla.
Plej amike,
Ana

Albert Stalin Garrido

unread,
Sep 18, 2026, 11:59:42 AMSep 18
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,

Ĉi-semajne mi provis la samon por Filipina Esperanto-Junularo, kaj mi ĝojas informi vin ke ankaŭ nia kandidatiĝo sukcesis! Do ankaŭ FEJ nun profitas de la servoj de Google Workspace por neprofitcelaj organizoj (kaj niaj aliĝintaj membroj povos, interalie, uzi proprajn retkestojn kun personigitaj retadresoj @esperanto.ph). Cetere, tiurilate mi ankaŭ informas vin ke ni tre lastatempe akiris la domajnon esperanto.ph por tiu celo kaj esperas baldaŭ havi redesegnitan retpaĝaron kun tiu bela ligilo.

Alia tre malaĉa eblo por registritaj neprofitcelaj organizoj estas Canva for Nonprofits, kiu ebligos ke via organizo aliru la pagitajn funkciojn de Canva kaj doni la samajn privilegiojn al ĝis 50 individuoj senpage. Detaloj por tio troviĝas ĉe https://www.canva.com/nonprofits/. Ankaŭ TEJO jam havas tion delonge, sed por landaj kaj fakaj sekcioj povus esti grandega eblo por pli profesie desegni informilojn sen pagmuroj.

Sciu ke ĉi tiuj programoj por neprofitcelaj organizoj estas malfermitaj nur al jure registritaj organizoj, do se via landa aŭ faka sekcio ankoraŭ ne jure registriĝis ĉe viaj landoj, mi rekomendas ke vi faru tion (kvankam certe la procezo estos malfacila kaj plena da burokratio, sed indas). FEJ mem estas jure registrita ekde oktobro 2024.

Kunlabore

Albert Garrido 
International Education & Mobility Professional
Madrid, Spain



Ana Ribeiro

unread,
Sep 19, 2026, 4:21:07 AMSep 19
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj,


Elkorajn gratulojn al FEJ! Mi plene konsentas kun Albert. Ankaŭ GEJ havas Canva pro kaj multe helpis nin plibonigi nian ĉeeston en sociaj retoj.

Mi ankaŭ vidas la valoron registriĝi kiel NRO sed bedaŭrinde  ne ĉiuj sekcioj povas registri sin pro diversaj kialoj, do ni povas kalkuli je helpo de unu la alia. Ekzemple, vi povas havi retadreson via-...@tejo.org aŭ eĉ uzi Canva de TEJO aŭ de alia LS.

Estas multaj opcioj por ne-profitcelaj organizoj. Interalie TEJO ĵus profitis de 50% rabato en sia jara abono de Zoom. Ĉiam indas demandi kiam ni dungas servojn ĉu estas rabato por ne profitcela organizoj, ĉar ofte estas.

Amike,

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages