Perdo de nia sidejo

59 views
Skip to first unread message

Marc Konijnenberg

unread,
Aug 16, 2021, 5:25:35 AM8/16/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj samideanoj,

UEA forte konsideras forvendi sian sidejon kie situas ankaŭ la nia.

Mi petas al la Estraro informcele (kaj laŭeble frue) komuniki al la komitato pri la evoluoj tiel kiel ili tuŝas nian subtegmentan (fizike en la CO kaj metafore kiel junulara sekcio de UEA) asocion.

Amike,

--
_
Marc Konijnenberg
Komitatano A por la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Roterdamo, Nederlando

Konstanze Schönfeld

unread,
Aug 16, 2021, 5:38:08 AM8/16/21
to TEJO-Komitato
Resaluton!

Mi ŝatus tiurilate informi, ke la Estraro (nova kaj nuna) havos kunsidon kun Martin je la 31-a de aŭgusto, je la 12a CEST.
Paroli pri forvendo kaj translokiĝo jam estas en la tagordo.

Amike,
Tuŝka

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAJBnANg9O9yrkv%3D0bfYJEvOiDohCfQLUZPWago2Guo-ATrzfJA%40mail.gmail.com.

Rogier Huurman

unread,
Aug 16, 2021, 5:40:45 AM8/16/21
to TEJO-Komitato
Saluton,

En la estraro ni jam longe aŭdis 'klaĉojn', sed la koncernan dokumenton ankaŭ ni vidis nur en aŭgusto. Ne estis oficiala komuniko al la TEJO-estraro antaŭ la sendo de tiu dokumento al komitatanoj. Sed ĉiuokaze ni jam planas transdonan estrarkunsidon en Roterdamo de la 27-a ĝis la 31-a de aŭgusto, dum kiu okazos kunsido kun la Ĝenerala Direktoro, do plej laste tiam estos okazo por detale priparoli la eblecojn.

Konsiderante la konsekvencojn por TEJO, la plejparto de niaj membroservoj (ekz. IJK, Pasporta Servo, socireta agado) ne dependas de Roterdamo, sed iuj jes: la sendado de Kontakto, laborloko por volontuloj, kaj arĥivo de TEJO. Al mi persone ŝajnas ebli, ke tiuj daŭre okazu el la multe malpli granda teretaĝa oficejo sub la volontula domo, sed necesas bone plani la uzon de la spaco kaj la translokigon.

Ĉiuokaze UEA havas kontrakton kun TEJO pri tio (https://www.tejo.org/dokumentoj/regularo-kunlaboro-uea-tejo/):
(4) La Centra Oficejo disponigas al TEJO laŭ ties peto du laborstaciojn kun:
(i) adekvata komputilo kaj retkonekto;
(ii) oficeja fotelo; kaj
(iii) adekvataj bretoj kaj tirkestoj.

Kiam ni scios pli detale, ni kompreneble informos la komitaton kaj la membrojn.

Roĉjo, estrarano de TEJO


Op ma 16 aug. 2021 om 11:25 schreef Marc Konijnenberg <marc.kon...@tejo.org>:
--

Marc Konijnenberg

unread,
Aug 16, 2021, 7:29:56 AM8/16/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Koran dankon pro la rapidaj respondoj!

Mi kalkulas je la estrara ĝisdatigemo.

Amike,
Marko 

Op ma 16 aug. 2021 om 11:40 schreef Rogier Huurman <rogier....@gmail.com>

Hans Becklin

unread,
Aug 16, 2021, 7:34:22 AM8/16/21
to TEJO-Komitato
Estimataj komitatanoj,

Al mi estas tre konsterne aŭdi, ke la estraro de TEJO devis dependi de klaĉoj kaze de ĉi tiu drasta ŝanĝo al nia organismo. Ĉu nia observanto en la estraro de UEA ne sekvis la pretigon de la dokumento kaj raportis konfidence al la estraro? Laŭ mia kompreno, nia sistemo uzas tiun oficon por garantii la ĝustatempan liveradon de aktualaj informoj; ajna oficiala komuniko venus de li/ŝi.

Mi supozis, ricevinte la planon kiel unu el niaj komitatanoj A en la komitato de UEA, ke la estraro de TEJO jam delonge informiĝis per la observanto, kiu laŭ la regularo pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO (kaj aldone laŭ ĉia etiketo) ricevu dum la komponado ĉiun labordokumenton senditan de unu membro de la estraro al la aliaj, kaj ankaŭ ĉiun dokumenton senditan al la tuta estraro, ekzemple de komisono taskita per esplorado. Aldone, ĉi tiel gravan dokumenton la estraro de UEA certe priparolis dum siaj kunsidoj, en la nuna epoko certe ĉefe retaj. Ĉu nia observanto ne ĉeestis?

Se nia observanto ne povis sekvi la evoluon de ĉi tiu plano pro la kaŝemo de la estraro de UEA, mi tre malesperas. Nia regularo pri kunlaboro kaj la profesieco de niaj aktivuloj klare montras, ke ni ne perfidos konfidencon eĉ tiel gravan. Se nia observanto havis aliron al ĉi tiuj dokumentoj, sed ne informis la ceteran estraron pri ili, mi tre malesperas. Tiu rolo estas kerna dum UEA kaj TEJO daŭre estas jungitaj al la sama ĉaro, kaj ĝin okupu homo atenta.

Mi petas klarigon de la estraro pri ĝia nescio.

Samideane,
Hanso

Hans Eric Becklin
Komitatano Ĉ de TEJO
Komitatano A de UEA por TEJO

Michael Boris Mandirola

unread,
Aug 16, 2021, 12:21:24 PM8/16/21
to TEJO-Komitato
Karaj samideanoj, 

rilate la observanto, mi emas konsenti kun kion ĵus esprimis Hanso, mi tamen aldonas ke, antaŭ kelkaj jaroj, estis reciproka kutimo je duobla observanto, por eviti malfortiĝon de la ligo inter TEJO kaj UEA, kiam iu estas superŝutita aŭ nedisponebla. 

Mi mem estas ankaŭ UEA-komitatano kaj, laŭ la liverinda dokumento kaj laŭ la prezentita raporto, trankvilindas pro la decido gardi la Volontulan Domon kaj oficejigi ĝian teretaĝon. 
Laŭ la Ĝenerala Direktoro, en la teretaĝo de la volontula domo povus labori samtempe 4 homoj, kio signifus ke eblus konstanta ĉeesto de unu oficisto kaj de tri volontuloj. Tio bedaŭrinde bremsus kreskon de volontularo; tamen, konsiderante ke jam de jaroj ne estas pli ol 3 volontuloj en la CO kaj mi supozas ke UEA pluhavos nur 1 oficiston surloke (aŭ eble eĉ 0, se estos TEJO-oficisto), tio ne aspektas kiel aktuala problemo. 

Optimisme
MB

--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris


Missatge de Hans Becklin <hebe...@gmail.com> del dia dl., 16 d’ag. 2021 a les 13:34:

Klara Ertl

unread,
Aug 17, 2021, 4:54:18 PM8/17/21
to TEJO-Komitato

Saluton Hans,

Unue, verdire la plano forvendi la CO-n tute ne estas nova, jam de jaroj oni parolas pri tio. Pri tio la Komitato, krom tiuj kiuj ĵus aldoniĝis, certe konscias. LF kutimas prezenti aferojn ŝoke aŭ skandale, ĉar tiel ĝi funkcias.
Ankaŭ dum la estrarkunsido en Roterdamo komence de nia mandato ni parolis kun la Ĝenerala Direktoro pri la eblaj vojoj al la estonteco. Ni nur ne sciis, kiam venos la preciza plano kaj decido. Pli firmaj diskutoj pri la vendo de la CO-domo en la Estraro de UEA okazis ekde aprilo/majo, konfirmis al ni Fernando. Poste ili bezonis organizi pli konkretan proponon, tial la kohera kaj kompleta plano aperis en UEA-estrarlisto nur mallonge antaŭ ol ĝi estis sendita al la UEA-komitato. Do, ni nun ne havus ajnan revelacian informon kiun vi, kiel komitatano de TEJO ĉe UEA, ne havus. Ĝi certe estas temo dum la venonta estrarkunsido kaj kiel kutime vi povos legi nian diskuton en la protokolo. 

Indas substreki, ke ne temas pri perdo de nia sidejo, sed translokiĝo. Ĝis kiam la propono estis prezentita al la komitato lastan semajnfinon, ankoraŭ ne estis klara decido pri kien la sidejo translokiĝos. 

Ekde kiam la propono pri forvendo kaj translokiĝo iĝis oficiala, kaj TEJO kaj UEA ricevis ideojn kaj proponojn de aktivuloj de la tuta mondo. Ni spektis filmeton pri proponita loko, legis dokumenton kun eblaj lokoj. Kelkaj el ili estis pli realismaj ol aliaj.
En TEJO, la Estraro ankaŭ demandis sin ĉu pli bonas translokiĝi sen UEA. Sed vidante la esplorojn rilate al aliaj volontulejoj en Eŭropo, jam komencitaj en 2016, aspektas pli realisme translokiĝi kun UEA kaj ne memstare. La Centra Oficejo estas komuna loko por UEA kaj TEJO. Pro tio ke niaj stabanoj laboras el siaj hejmoj, fondi nur TEJO-oficejon ne estis finance tiom alloga ideo.

Kio do gravas surloke? Por TEJO, temas unuavice pri la volontuloj. Ni bezonas laborlokon, surlokan subtenadon al la estraraj kaj komitataj taskoj, sed ankaŭ arkivon. Tion eblas gardi en la Volontula Domo, kio laŭ la plano almenaŭ ne estos tuj vendata. Kiam venos la fina decido de UEA pri la Centra Oficejo, ni komencos plani la translokiĝon kaj la estontecon de TEJO en Roterdamo. 

Mi kiel observanto strebas sekvi la multegajn mesaĝojn de la UEA-estrarlisto ĝustatempe, kvankam mi havas limigitan tempon inter miaj aliaj estraraj taskoj. Plejmulto ne koncernas nin. Kaj TEJO kaj UEA komunikas pri amaso da aferoj, kiuj ne estas tuj gravegaj. Ne ĉiuj dokumentoj estas prilaboritaj en la estraraj listoj, sed unue estas faritaj en pli malgrandaj laborgrupoj antaŭ prezento kaj aprobo al aliaj estraranoj. Pri kelkaj aferoj ne estas evidenta, kiaj iĝas la grandaj skandaloj kaj kiaj ne!

Observantoj kutime estas invititaj al la ĉeestaj estrarkunsidoj, sed ĉi-jare pro la pandemio ili ne okazis. La retaj estrarkunsidoj, kaj de TEJO kaj de UEA, kutime ne estas kun observantoj de la alia estraro. Do, mi ne ĉeestis la estrarkunsidojn de UEA dum la mandato. Ili estas tre oftaj, longaj kaj la plej gravaj temoj kutime ankaŭ aperas en la estrarlisto, krome la decidoj estas bone resumitaj supre en ĉiu protokolo. Same la observanto de UEA ĉe TEJO neniam ĉeestis niajn estrarkunsidojn.

Intertempe la koncerna dokumento aperis en la UEA-teko: https://uea.org/teko/komitato
Ĝi estas iom modifita, sed mi komprenas, ke temas ĉefe pri lingvaj korektoj.

Pri konkretaj paŝoj al la estonteco venos pli detala plano kaj propono post la kunsido kun la Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer je la 31-a de aŭgusto.


Amike,

Klára kaj la estraro


Hans Becklin

unread,
Aug 17, 2021, 10:41:52 PM8/17/21
to TEJO-Komitato
Kara Klára,

Mi dankas al vi pro la ampleksa klarigo. Vi prave atentigas, ke en la "tutnova" plano aperas multaj brokantaj eroj de pasintaj planoj kaj publikaj kunsidoj. Al mi la "perdo de nia sidejo" ne estas la plej ŝoka afero, kvankam ĝi verŝajne estas la mozaikero de la plano, kiu plej tuŝas TEJOn, laŭ mia persona analizo.

Mi ĝojas aŭdi, ke vi kiel observanto sekvas la mesaĝojn en la estrara listo, kaj ke la estraro planas por la sentubera transigo de niaj volontuloj kaj aktivaĵoj tien, kien iros UEA. Mi apenaŭ povas imagi, kiom da mesaĝoj navedas inter la estraranoj, kaj kiel granda estas la elcento el tiuj mesaĝoj, kiu neniel tuŝas la laboron de TEJO. Ŝajnas al mi, surbaze de via ekspliko, ke la estraro estis tiel bone informita, kiel ĝi povis esti. Ja raportoj verkiĝas nemalofte lastminute, precipe kiam oni klopodas distili diversajn disajn planojn en unu eliksiron (ĉi-kaze espereble resanigan). Mi ŝajne misinterpretis la mesaĝon de Roĉjo kiel surprizon flanke de la estraro fronte al la konturoj de la plano, sed la estraro informiĝis per la normala kanalo, nome per la observanto. Mi pardonpetas pro la tono de mia mesaĝo--mi vere kredis, ke paneis io en nia komuniksistemo, afero ne tre bonvena dum sismaj ŝanĝoj skuas nian tutan organismon.

Mi persone jam komunikis al la estraro de UEA mian ĝeneralan kontenton pri la raporto kaj eĉ pri la transloko de la centra oficejo ien en Nederlando. Ja estas amare pripensi la forvendon de la nuna centralo de nia movado, kie resonis nia lingvo kaj kulturo dum jardekoj, kaj de kie oni pafis la sagojn de Esperantismo al la plimulto de la enloĝataj landoj. Se ni, la juna generacio, sentas nin umbilike ligita al "nia sidejo", pripensu la homojn, kiuj multe pli longe povis teksi sian emocian ligon al la brikoj, mortero, kaj ĉio interna. Sed nostalgio ne povas blindigi nin. Stabileco en la historio de UEA estas pli-malpli escepto; la centra oficejo de la neŭtrala movado multe pligrimis--de Ĝenevo al Londono, de la imperia metropolo al la angla kamparo, kaj de tie al Roterdamo (sed unue al malpli granda luita domo, ne al la nuna). Militoj, skismoj, puĉoj, minacanta bankroto--ĉiuj tuŝis UEA dum ĝia longa historio. Nuntempe la servoj de UEA devas adaptiĝi al nia nuna epoko, kaj ili devas pruviĝi aktualaj kaj nepraj por la esperantistoj, kiuj decidas ne aliĝi al la asocio ĉiujare. Espero postulas oferon.

Ŝajnas al mi, ke oni povas liveri tiujn servojn de ajna loko en la mondo. La stabo de TEJO jam de jaroj funkciis tiel, ĉu ne? Se kompetentaj kaj pasiaj esperantistoj la servojn prizorgos, UEA kaj ĝia junulara sekcio certe sukcesos dissendi la samajn radiojn de tutmonda interkompreniĝo pere de la internacia lingvo. Domo, kiu fariĝas ŝarĝo financa, administra, kaj ripara, eĉ se historie grava, ne forbaru nin de tio, nek de pli hela estonteco por organizaĵo transvivinta multon sed ankoraŭ baraktanta kontraŭ la obstinajn barojn, kiujn starigas nia mondo. Tio duoble validu kaze de nia nuna domo, kies valoro povos liveri likvidan renton al UEA per saĝa investado ĝis la fina venko. Kompreneble, ni ne traktu la dungitojn de UEA tiel revizore, kaj laŭ mi tio restas granda defio de la planataj ŝanĝoj. Mi scias, ke en la estraroj nuna kaj venanta multaj homoj pledos por tio pro sia solidareco kun tiuj, kiuj oferis plej multe cele al la regno de Espero.

Denove, mi dankas al vi pro via klarigo, kaj deziras al vi kaj la cetero de la estraro sukcesan kunvenon kun la Ĝenerala Direktoro.

Amike vin salutas
Hanso

Marc Konijnenberg

unread,
Sep 18, 2021, 6:29:54 AM9/18/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Tuŝka, kara Estraro,

Miakomprene antaŭ 18 tagoj okazis estrara kunsido kun la Ĝenerala Direktoro de UEA.
Mi scivolas kiam oni planas aperigi protokolon per kiu la komitatanoj povas ĝisdatigi sin pri la priparolitaj aferoj rilate la vendo kaj translokiĝo de nia sidejo.

Pacience,

Op ma 16 aug. 2021 om 11:38 schreef Konstanze Schönfeld <ks.sch...@gmail.com>:

Léon Kamenický

unread,
Sep 18, 2021, 6:33:05 AM9/18/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton al cxiuj,

La protokolo estas publika en alia fadeno. Rocxjo sendis ligilon al gxi antaux du tagoj. 

Amike,
Léon

Marc Konijnenberg

unread,
Sep 18, 2021, 6:39:23 AM9/18/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Koran dankon, Léon.

_
Marc Konijnenberg
Komitatano A por la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Roterdamo, Nederlando

Op za 18 sep. 2021 om 12:33 schreef Léon Kamenický <leon.ka...@gmail.com>:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages