Saluton al ĉiuj. La voĉdonado jam komenciĝis kaj mi ŝatus kundividi kun ĉiuj miajn projektojn pri la sekva estraro. Mi scias ke multaj homoj daŭre hezitas, kaj mi ŝatus tie proponi miajn ideojn kaj projektojn. Do jen pli da detaloj pri tio, kion mi emas realigi se mi estas sukcese elektita:
-- KONGRESOJ --
La ĉefa afero pri kiu mi havas projektojn estas ĝuste la kongresoj.
En kunlaborado kun Matheus Arantes, ni longe pridiskutis ideojn kaj realigeblajn planojn. La celo ne estas havi ion jam dum la oficperiodo, sed permesi la pereneco de la asocio pri tiuj aferoj. Unuflanke Matheus daŭros la laboradon rilate al retaj kongresoj kiuj estis tre sukcesaj en la kovima tempo, kaj aliflanke mi prilaboros pri la tre dezirata reveno al ĉeestaj kongresoj. La sekva IJK 2022 jam estas sur bonaj reloj kaj mi ne havas dubojn ke ĝi tre bone okazos. La celo estas ĝuste laboradi man-en-mane kun la teamo de la IJK 2022 por prilabori kiel fari, por ke sekvaj IJK-oj povos daŭrigi kun sukceso kaj sen monperdo por TEJO.
Ĉar ja estas fakto ke multaj homoj sopiras la ĉeestajn renkontiĝojn, kaj TEJO kiel motoro de la junulara movado devas starigi liniojn de la sekvendaj paŝoj:
1. Difino de la postkovima situacio por adapti la sekvajn IJK-ojn al tiu situacio
2. Baze de la jamekzistanta gvidlibro pri IJK, ni kunigu ne nur la jamajn spertojn kaj gvidliniojn de antaŭ la kovimkrizo, sed ankaŭ la novajn defiojn kiun IJK 2022 devos alfronti, tiel ke la sekvaj IJK-oj jam havu ĉiujn ilojn en la mano por ke ili estu sukcesaj
3. Plifortigo de mondregionaj plurnaciaj renkontiĝoj kun celo kune laborigi diversajn naciajn asociojn.
Pri la lasta temo, estas unu el la multaj realigeblaj projektoj pri kiu ni specife babiladis longe kun Matheus: renkontiĝo ĉe la landlimo inter Argentino kaj Brazilo, proksime de Urugvajo kaj Paragvajo. BEJO kaj JEA estas du landaj sekcioj kiuj brilas en sudameriko, kaj la realigo de projekto, man-en-mane inter TEJO, BEJO kaj JEA certe povos alproksimigi kaj movadumigi junajn esperantistojn kaj en Urugvajo kaj en Paragvajo. Klare aliaj projektoj en aliaj regionoj de la mondo povos ankaŭ permesi la saman rezulton kaj ni tute malfermas al proponoj.
Post pli ol 10 jaroj de sperto en la organizado de sukcesaj esperanto-renkontiĝoj, mi certas ke se vi voĉdonas por mi, TEJO povos atingi altajn rezultojn rilate al kongresoj.
-- FAKA AGADO --
Post intensa babilado kun Roĉjo, aperis ideo pri disdivido de la rilato kun la landaj kaj fakaj sekcioj. Baze de la vasta kono de ĉiuj el la submenciitaj homoj, aperis la jena projekto:
1. Roĉjo interagos kun komitatanoj kaj fortaj sekcioj, tiuj kiuj jam estas enkernegitaj funde ene de TEJO, por plidaŭrigo de la kunlaborado.
2. Dume, Albert ĉefe interagos kun novaj asocioj pro propra sperto kaj starigi novan sekcion kaj sperto kiun li akiris dum jaroj de diligenta laborado.
3. Paralele al tio, mi interagos kun lokaj grupoj, kiuj volas ion organizi, ĉu lokan renkontiĝon ĉu starigi lokan asocion. Mia longa kono de la movado kaj de la renkontiĝoj povos helpi min en tiu tasko. Krome, mi fieras vidi ke KarEJO, loka junulara asocio de Rio-de-Ĵanejro estas tre perena asocio nun kiu kunigas multajn membrojn. Plurajn el ili vi konas en la komitato.
4. Fine, Matheus estos en rilato kun unuopuloj, kiuj emas organizi ion rete, alportante al ili ĉu la necesajn ilojn ĉu la necesajn kapablojn por tion realigi.
-- TALENTO --
Ne anuncita en mia kandidatiĝo, mi volas ankaŭ sciigi la komitaton ke mi pretas, se la komitato ŝuldigas min de tiu tasko, transpreni la respondecon pri talentoj. Pro persona historio, mi scias ke foje malfacilas trovi sian taŭgan lokon ene de granda organizaĵo kiel TEJO. Tiu malfacileco trovi sian lokon povas foje forigi personojn, ĉar ili tiam ekpensas, ke TEJO ne taŭgas por ili.
Se vi fidas ke mia kapablo kaj voĉdonas por mi, kaj se la posteno estas vaka kaj la komitato respondecigas min pri ĝi, jen la ĉefliniojn kiujn mi pretas sekvi:
1. Ne nur daŭrigi la tandemojn kaj la kapabligojn, sed ankaŭ plifortigi ilin. Dum mia longega partoprenado en TEJO, mi renkontis tre diversajn homojn kaj multe lernis el ili: mi do scias kiel kunigi homojn, unuflanke jam spertulojn kiuj eble jam superis la TEJO-aĝon, aliflanke la novbakitajn movadulojn plenaj je sonĝoj kaj realigemo.
2. Starigi "talentan foiron": retan spacon kie la homoj povos publike (per video, dum kongreso, ktp) montri, dum 5- ĝis 10-minuta prezentado, pasion, kapablon, ion ŝatatan, projekton. El tiu prezentado certe leviĝos manoj de aliaj homoj dirante: mi ŝatas tiun ideon, mi helpu.
-- MOVIĜEBLO --
Ekde la IJK 2008 en Hungario, mi organizas karavanojn. Multaj ĉi tie povas memori la mojosaj kaj frenezedaŭraj karavanoj al la IJK 2011 en Ukrajnio, aŭ la multegajn karavanojn tra neĝa pajzaĝo ĝis la JES. Certaj homoj, pro ilia intensa partopreno en la karavanoj, eĉ spertiĝis kaj daŭrigos la laboradon. Jen miaj projektoj pri Moviĝeblo:
1. En Eŭropo, kapabligi aliajn homojn por ke la karavanoj povu esti organizitaj de necentrita maniero, kaj disponebligi retan ilon kie eblas publikigi ilin kaj varbi pri ili.
2. Ekster Eŭropo, eltrovi la manierojn vojaĝumi por malpli kosta prezo. En Brazilo ekzemple ekzistas bileto, kiu permesas al junuloj vojaĝi buse por kvazaŭnenia kosto. Tamen malmultaj homoj konas tiun sistemon. Kaj mi certas ke tiaj sistemoj ekzistas ankaŭ en diversaj aliaj landoj.
3. Cerbumi pri kreado de sistemo de patronado de vojaĝo.
-- KONTAKTO KAJ MOVADA RUBRIKO --
Dum jardekoj, revuoj estis unu el la malmultaj kontaktiloj (jen kialo de la nomo de nia revuo Kontakto) inter la membroj de organizaĵo. Nun ni vivas en superkonektita mondo sed revuoj daŭre havas kernan rolon inter la membroj. Kvalita revuo ĉiam montras bonan staton de organizaĵo, kaj mi vere fieras pri la kvalito de Kontakto. Rilate al tiu temo, mi ne havas specifan projekton, nur emon daŭrigi la kvalitan laboron kiu jam ekzistas.
Mi dankas al ĉiuj pro la legado, kaj pensu pri tio kiam vi voĉdonos.
Plej amike
Alekĉjo