redaktas la datumojn por la papera eldono de Pasporta Servo -> se vi
bezonas helpon pri tio, vi petu min (dum laborhoroj).
Op 9-10-2013 22:14, Paweł Fischer-Kotowski schreef:
>
> Cirkulero n-ro 106
>
> Karaj komitatanoj kaj komisiitoj,
>
> jen la sekva numero de nia monata cirkulero. Ĉi-foje mi ŝatus aparte
> bonvenigi nian novan kolegon – Krunoslav Puškar, kiu iĝis komitatano A
> por Kroatio. Bonvenon!
>
> La limdato por la kontribuoj al la sekva numero de la cirkulero estas la
> 6-a de novembro 2013.
>
> Amike kaj kunlaboreme,
> Paweł Fischer-Kotowski
> ĝenerala sekretario de TEJO
>
>
> Enhavo de la cirkulero
>
> Komitatanoj kaj komisiitoj kiuj kontribuis al ĉi tiu numero de la
> cirkulero:
>
> 1. Łukasz ŻEBROWSKI – prezidanto
> 2. Paweł FISCHER-KOTOWSKI – ĝenerala sekretario; Pasporta Servo
> 3. Nico HUURMAN – kasisto; financoj, subvencipetado, eksteraj rilatoj
> 4. Michael Boris MANDIROLA – unua vicprezidanto, landa agado, edukado
> 5. Tina TIŠLJAR – dua vicprezidanto; kongresoj
> 6. POÓR Veronika – homaj rimedoj, aktivula trejnado, scienca kaj faka
> agado
> 7. Alexandre RAYMOND – informado, kulturo
> 8. Rogier HUURMAN – volontulo
> 9. Manuela RONCO – oficisto
> 10. SMIDÉLIUSZ Petra – komisiito pri edukado
> 11. Francesco MAURELLI – komisiito pri eksteraj rilatoj, komitatano C
> 12. Allan dos Santos ARGOLO – komitatano A (Brazilo)
> 13. Jake PENTLAND – komitatano A (Britio)
> 14. Michele GUERRIERO – komitatano A (Italio)
> 15. Krunoslav PUŠKAR – komitatano A (Kroatio)
> 16. Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ – komitatano A (Kubo)
> 17. David LÓPEZ RUEDA – komitatano A (Meksiko)
> 18. Dorota RODZIANKO – komitatano A (Pollando)
> 19. Olga ŜILAJEVA – komitatano A (Rusio)
>
>
> Kontribuoj
>
> ------------------------------------------------------------------------
> *Łukasz ŻEBROWSKI – prezidanto*
> ------------------------------------------------------------------------
>
> *FARIS:*
>
> * partoprenis skajpkunsidon pri Landa Agado
> * publikigis laborplanon ĉe
http://tejo.org/eo/node/1527
> * partoprenis Arkones en Poznano
> * kunsidis kun Mirejo pri Afrika IJK
> * peris havigon de raporto pri IJK al LOdE
> * partoprenis PEJ-renkontiĝon en Krakovo
> * provlegis Kontakton 2013:4
>
> *FARAS:*
>
> * verkas leteron al membroj pri la laborplano
>
> *FAROS:*
>
> * pretigos rete konsulteblan laborplanon
> * respondos demandojn de Libera Folio pri la laborplano
>
> ------------------------------------------------------------------------
> *Paweł FISCHER-KOTOWSKI – ĝenerala sekretario; Pasporta Servo*
> ------------------------------------------------------------------------
>
> *FARIS:*
>
> * partoprenis en la sekva studsesio de la Interlingvistikaj Studoj en
> Poznano, Pollando
> * partoprenis en la 29-a Arkones en Poznano, Pollando
> * instigis al kontribuoj por "Kontakto"
> * mesaĝis al la komitatanoj kiuj ne kontribuas al la cirkulero kaj
> kiuj membras en neniu TEJO-komisiono
>
> *FARAS:*
>
> * verkas leteron al la Patronoj de TEJO
> * redaktas la datumojn por la papera eldono de Pasporta Servo
>
> *FAROS:*
>
> * okazigos retkunsidon pri Pasporta Servo
> * partoprenos en KKPS en Werkhoven, Nederlando
>
> ------------------------------------------------------------------------
> *Nico HUURMAN – kasisto; financoj, subvencipetado, eksteraj rilatoj*
> ------------------------------------------------------------------------
>
> *FARIS:*
>
> * Havis retkunsidon pri transdono kaj taskodivido de la kampo de
> eksteraj rilatoj
> * Havis aktivan komunikadon kun Veronika pri la transdono de la kampo
> de aktivula trejnado
> * Kun helpo de Veronika kreis retliston por kasistoj de landaj sekcioj
> por instigi ilin al pli bona kunlaboro
> * Kontrolis buĝetojn de la laborplana subvencipeto, verkitaj de Manuela
>
> *FARAS:*
>
> * Prepariĝas por kvarope reprezenti TEJOn en la junulara forumo de Unesko
> * Komencas serĉadon por ejo por KKPS 2014
>
> *FAROS:*
>
> * Havos bonegan KKPS-on, ne maltrafu!
>
> ------------------------------------------------------------------------
> *Michael Boris MANDIROLA – unua vicprezidanto, landa agado, edukado*
> ------------------------------------------------------------------------
>
> *FARIS:*
>
> * Transprenis de Petra la landan agadon kaj partete edukadon
> * Transdonis eksterajn rilatojn al Francesco kaj Nico
> * Sekvetis la partoprenon de Lætitia en ICMYO kaj aliaj novjorkaj eventoj
> * Partoprenis retkunvenojn de KER, Landa Agado, Aktivula Trejnado kaj
> Edukado
> * Korespondis kun Albert Stalin Garrido, prezidanto de la novnaskita
> junulara e-organizo en Filipinoj
> * Koresponids kun la Ĉilianoj pri la necesaj ŝanĝoj en la regularo
> * Aliĝis al KKPS
> * Aliaj aferoj pri kiuj mi forgesis
>
> *FARAS:*
>
> * Aranĝas intensivan kurson en Torino la 20an de oktobro
> * Laboregas kaj serĉas novan laboron
> * Pardonpetas je malfru(eg)oj en respondo al retmesaĝoj
>
> *FAROS:*
>
> * Kunordigos la landagadan laboron tra la diversaj kontinentoj
> * Sekvos la evoluon de niaj landaj organizoj
> * Raportos pri la IJK ĉe mi loka klubo
> * Plenumos la laborplanon laŭŝtupe
>
> ------------------------------------------------------------------------
> *Tina TIŠLJAR – dua vicprezidanto; kongresoj*
> ------------------------------------------------------------------------
>
> La tutan monaton mi laboris pri preparado kaj filmado de mia diploma
> filmo kaj havis lastajn ekzamenojn en la akademio kaj pli malpli havis
> tempon por nenio plu...
>
> ------------------------------------------------------------------------
> *POÓR Veronika – homaj rimedoj, aktivula trejnado, scienca kaj faka agado*
> ------------------------------------------------------------------------
>
> *La komisiono pri Scienca kaj Faka Agado:*
>
> * verkis priskribon en la retpaĝo:
http://tejo.org/eo/komisionoj
> * varb(ig)is pri la komisiono de SFA (varbu ankaŭ vi, kaŭ aliĝu:
>
s...@tejo.org <mailto:
s...@tejo.org>)
> * ekkreis tempoplanon
> * kontaktis Kontakton por havi konstantan rubrikon
> * skribis al ISAE pri kunlaboro
>
> *Kiel estrarano pri HR:*
>
> * kun la estrarano pri LA verkis enkondukon por komisionanoj
>
http://tejo.org/node/1521
> * kun la granda helpo de la TEJO-volontulo verkis Bonvenigmesaĝon por
> * helpis al la komisiito pri Edukado realigi peton de instruanto: krei
> kunligon inter grupoj
> * trovis komputiliston por la Aktivula Datumbazo
> * komencis aktivigi la grupon loka-agado
> * partoprenis kunvenojn pri Landa Agado kaj Edukado
> * trovigis Komitatanon A por Kroatio
>
> *Kiel estrarano pri AT:*
>
> * transprenis la taskon/informojn de la antaŭa estrarano pri Aktivula
> Trejnado
> * kreis enketilon kaj retliston por kasistoj kaj helpis la kasiston de
> TEJO ekvarbi pri ĝi
> * organizis fakkunvenon pri AT
> * kreis retliston por la komisiono de AT (aliĝu kaj varbu aliĝeblon
> por eblaj trejnantoj, organizantoj por la plikvalitigo de la
> trejnadoj de TEJO, skribante al
a...@tejo.org <mailto:
a...@tejo.org> ! )
>
> *Mi:*
>
> * estis invitita al la Renkontiĝo de verkistoj en Kroatio, kie mi
> salutis nome de TEJO kaj UEA, renkontis lokajn junulojn, konsultiĝis
> kun lokaj junuloj pri la situacio, kaj peris iliajn petojn al aliaj
> estraranoj/komisiitoj de TEJO
> * estis invitita al la 68a Kultura Semajnfino de la Sarlanda
> Esperanto-Ligo, kie prelegis/gvidis sesiojn pri “antaŭenigi
> Esperanton per mojoseco”
> * laŭbezone helpas al la organizantoj de JER (mojosa kaj malmultekosta
> semajnfina evento, kiu okazos en Budapeŝto inter la 25a kaj 27a de
> oktobro (
jer.hu <
http://jer.hu>) - venu!)
> * registris kaj muntis elsendojn por Muzaiko
>
> ------------------------------------------------------------------------
> *Alexandre RAYMOND – informado, kulturo*
> ------------------------------------------------------------------------
>
> *FARIS:*
>
> * trovis lokon en Rio de Ĵanejro por antaŭkongreso de IJK (eksa
> SES-projekto, nun sendependa)
>
> *FARAS:*
>
> * artikolon kun konsiloj pri kiel trovi flugon al Brazilo
> * verkadas kaj adaptas la aliĝilon de la ijk
> * varbadon por la IJK
>
> *FAROS:*
>
> * prezentos TEJOn kaj IJKn dum la Sanpaŭla Ŝtata Kongreso (12-13 okt.)
> * varbados pri la IJK dum KKPS en Nederlando.
> * kunportos al Eŭropo varbilojn de la IJK.
>
> ------------------------------------------------------------------------
> *Rogier HUURMAN – volontulo*
> ------------------------------------------------------------------------
>
> *FARIS kaj FARAS kaj FAROS:*
>
> * starigis TEJO-kalendaron de junularaj renkontiĝoj:
>
http://tejo.org/eo/eventoj
> * ĝisdatigis, redaktis aŭ verkis multajn paĝojn en
tejo.org
> <
http://tejo.org>
> * starigis TEJO-enkondukon, serio da mesaĝoj por novaj TEJO-membroj,
> kun Veronika
> * rezervis gastejon por la estrarkunsido en Novembro
> * helpis al Manuela pri EVS-subvencipeto
> * helpas al Manuela pri laborplana subvencipeto
> * ordigos la ŝrankojn en la oficejo
>
> *Por NEJ mi:*
>
> * ĉeestis UN-simulon en la pacpalaco, kaj tie renkontis multajn homojn
> * havis estrarkunsidon, en kiu ni estis elektita nova komitatano, sed
> decidiĝis havi asembleon dum KKPS, 1-a ĝis 3-a de novembro en Werkhoven
> * vizitos la KKPS-ejon baldaŭ
> * baldaŭ elsendos informbultenon pri KKPS
>
> ------------------------------------------------------------------------
> *Manuela RONCO – oficisto*
> ------------------------------------------------------------------------
>
> *FARIS:*
>
> * Septembro estis monato ĉefe dediĉita al pretigado de granda
> subvencipeto al Eŭropa Junulara Fonduso. Temas pri jara laborplano
> pri aktivula trejnado, kio inkluzivas retejon kaj 4 seminariojn pri
> diversaj temoj, planitaj por okazi en eŭropaj someraj aranĝoj, en
> 2014. Krom la verki la projekton mem, necesis traduki anglen la
> Laborplanon de TEJO (pri kio ĉefe okupiĝis la volontulo, kun
> provelegado de Jake), elekti la aranĝojn kaj komuniki kun iliaj
> organizontoj. La rezulto estos konata en decembro.
> * Bedaŭrinde, post pli atenta esploro kaj komunikado kun EJF,
> evidentiĝis ke TEJO ne rajtas ĉi-jare peti ilian administran
> subvencion. Ni tamen esperas esti elekteblaj por la alia administra
> subvencio, tiu de Europa Unio, kvankam nuntempe ankoraŭ mankas
> informoj pri la nova subvenciprogramo.
> * Daŭras ankaŭ la preparoj por la seminario pri Genra Egaleco,
> okazonta en aprilo dum IJF (Castelsardo, Italujo). Mi kunsidis kun
> la IEJanoj kiuj okupiĝas pri la tema programo de IJF, por pripensi
> eventualajn komunajn partojn,kaj kun Pawel, kiu akceptis kunlabori
> pri la enhavo de la seminario. Intertempe alvenis la kontrakto de
> EJF, en kiu oni konfirmas la subvencion, sed ankaŭ petas al TEJO
> kelkajn plibonigojn al la sedita projekto.
> * varbis pri la UNITED-konferenco en Prago,kaj helpis en la komunikado
> pri la kandidatiĝo.
>
> *FARAS kaj FAROS:*
>
> * Mi pretigas la retejon de la seminario, kunlabore kun la volontulo,
> por povi malfermi la kandidatiĝojn ene de unu semajno. Mi daŭrigas
> en la pretigado de la programo, komunikante kun IEJanoj kaj
> kontaktante eblajn trejnistojn/prelegontojn, kaj sendos ĝisdatan
> programon al EJF.
>
> *Krome:*
>
> * La KKPS2013 baldaŭas, kaj la organiza teamo laboras por ĉiuj
> preparoj. Mi vizitis la ejon kun Roĉjo kaj Michael, kaj multe
> priparolis pri la programo kaj pri diversaj organizaj aspektoj.
> Granda informilo pri la aranĝo estis sendita al la aliĝintoj, kaj mi
> invitas ĉiujn, kiuj ankoraŭ ne faris, aliĝi ĝis la 15a de oktobro,
> ĉar ne eblos akcepti aliĝojn post tiu dato.
> * Mi pretigas Prezi-prezentaĵojn pri kunlaboraj ludoj kaj pri
> celiakio, kiuj povas esti uzitaj por prelegoj.
>
> ------------------------------------------------------------------------
> *Francesco MAURELLI – komisiito pri eksteraj rilatoj, komitatano C*
> ------------------------------------------------------------------------
>
> *FARIS:*
>
> * KER-kunsidis kaj ekpritraktis la prian TEJO-laborplanon, kun elstara
> teamo
> * kandidatiĝis por EU-Ĉina seminario pri junulara entreprenemo
> * estis akceptita por partopreno en tiu seminario en novembro
> * aranĝis programon de la unua Grundtvig renkontiĝo en Italio fine de
> oktobre por la projetko "Elloke Tutmonden".
> * vizitis la E-grupeton en San Diego, kaj havis kontakton kun usonaj
> aktivuloj, ankau cele al pligrandigo de la KER-teamo
> * ĝojas pri la partopreno de Letisja al ICMYO en Novjorko, de Nico al
> renkontiĝo de interŝanĝgrupo de FoJE kaj pristatuta FoJE-renkontiĝo,
> kaj de Judith al Rhodes Youth Forum 2013
> * dankas ĉiujn komisionanojn kiuj plej bone kovras min dum miaj
> malĉeestaj periodoj :-)
>
> *FARAS:*
>
> * aranĝas Grundtvig-partnerajn projektojn
> * planas laboron en TEJO-KER
> * planas respondon en la UEA-konsilia grupo pri kunlaboro kun TEJO pri
> festindaj tagoj (dankon al Veronika pro instigo)
>
> *FAROS:*
>
> * kerumos
> * projektumos por la grundtvig partneraj projektoj
> * laboregos en universitato pro malĉeestaj profesoroj
>
> ------------------------------------------------------------------------
> *SMIDÉLIUSZ Petra – komisiito pri edukado*
> ------------------------------------------------------------------------
>
> *FARIS kaj FARAS kaj FAROS:*
>
> * Partopreni kunvenon (per Google Hangout) por priparoli taskojn kun
> Michael Boris Mandirola kaj Veronika Poór.
> * Kune kun Veronika Poór lanĉis la projekton Lernantoj kune! kies celo
> estas kunigi junajn lernantojn/lernogrupojn el la tuta mondo. Al la
> projekto ĝis nun aliĝis 39 grupoj el 19 landoj.
>
> ------------------------------------------------------------------------
> *SZILVA Szabolcs – komisiito pri TEJO tutmonde, komitatano A (Hungario)*
> ------------------------------------------------------------------------
>
> *FARIS:*
>
> * Komencis la sekvan E-kurson en Varsovio
> * Partoprenis la sekvan sesion de la Interlingvistikaj Studoj
>
> *FARAS:*
>
> * Redaktoras TEJO tutmonde
> * Konordigas la kurson pri Esperanto en la Varsovio Universitato
>
> *FAROS:*
>
> * Disdonos la KER-diplomojn al la sukcesintoj
> * Prelegos en Pola Esperanto-Asocio
> * Donos intervjuon al pola radio pri la instruado de Esperanto
> * Sendos poŝtkarton kadre de la Internacia Semajno de Leter-skribado
>
> ------------------------------------------------------------------------
> *Allan dos Santos ARGOLO – komitatano A (Brazilo)*
> ------------------------------------------------------------------------
>
> *BEJO:*
>
> * Kunlabore kun Brazila E-Ligo (BEL), plenumiĝis la unua alsendo de la
> libro-kampanjo nun nomata "Libroj por la estonto", kiu celas donaci
> libroj en kaj pri esperanto, interesaj laŭ scienca/ligvistika
> vidpunkto, al brazilaj universitatoj. La unua ricevinto estis la
> Universitado de Braziljo (UNB) kaj jam estas planita la duan alsendo
> al Federacia Universitato de Sakta Katarino (UFSC). Indas mencii la
> leĝoprojekton baldaŭ pribalotota de la politikistoj, kiu oficialigas
> esperanto-instruado en publikaj brazilaj mezlernejoj, kaj tiel
> aprobite necesos profesiaj e-instruistoj.
> * Laboradas por IJK-2014. La dato jam estis oficialigita de la 18-a
> ĝis la 25-a de Julio. Pliaj informoj pri antaŭ- kaj postkongreso kaj
> kotizoj balbaŭ alvenos. La lkk laboregas por des pli frue liveri ĉion
> * Laboradas pri la okazigo de la venonta NOVA en januaro
> * Laboradas por venontjara BKE/BEJK okazonta de la 24-a ĝis la 28-a de
> januaro en urbo Florianópolis, sude de Brazilo.
>
> *Mi:*
>
> * Haste pritraktas la okazigon de la venonta NOVA, post rezigno de
> antaŭaj organizantoj.
> * Zorgadis/as/os pri lokaj aferoj kaj projektoj ĉe la Asocio
> Esperantista de Rio-de-Ĵanejro
>
> ------------------------------------------------------------------------
> *Jake PENTLAND – komitatano A (Britio)*
> ------------------------------------------------------------------------
>
> JEB nun estas en epoko de renoviĝo post la elekto de nova estraro, do ni
> revizias la konstitucion kaj pripensas la estontecon. La temo de
> eventuala sendependiĝo de Skotlando ludos rolon en la estonteco de JEB
> kiu eble disiĝos tiale.
>
> JEBanoj ĉeestos du trejnseminariojn: unu en Berlino pri toleremo kaj
> diverseco kaj unu en Turkio pri socia justeco kaj sociaj komunikiloj.
>
> ------------------------------------------------------------------------
> *Michele GUERRIERO – komitatano A (Italio)*
> ------------------------------------------------------------------------
>
> *FARIS:*
>
> * IEJ kunsidis persone en Novaro, partoprenante poste kulturan eventon
> apud Pavio
>
> *FARAS:*
>
> * IEJ havas konsilioin sendotajn por la estraro de TEJO, simple atendu
> ke ili estu pretiĝitaj
> * Kunlaboras, krome kun AEGEE, ankaŭ kun Pola klubo en Torino
>
> *FAROS:*
>
> * Aranĝado de IJF 2014
> * Serĉado de taŭgaj IJF-ejoj por la jaro 2015
> * teĥnologiajn projektojn
> * partopreno al la muzika evento en Bolonjo, al kiu ankaŭ Kimo
> partoprenos por prezenti la esperantan muzikon
>
> ------------------------------------------------------------------------
> *Krunoslav PUŠKAR – komitatano A (Kroatio)*
> ------------------------------------------------------------------------
>
> *Krunoslav Puškar estas nova komitatano. Jen lia prezentiĝo:*
>
> Mi estas profesoro pri la angla kaj germana lingvoj. En la jaro 2008 mi
> esperantistiĝis kaj jam en 2009 mi komencis gvidi Eo-kursojn. Ekde 2010
> mi gvidas somerajn Eo-kursojn en mia hejmurbo, Križevci, kio lastjare
> rezultis en la fondado de Esperanto-societo "Estonteco" Križevci. Por la
> sekvonta jaro ni planas internacian Eo-renkontiĝon en la urbo - MIROn.
> Krome, mi devas diri, mi estas vicprezidanto de la Studenta
> Esperanto-klubo en Zagrebo.
>
> ------------------------------------------------------------------------
> *Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ – komitatano A (Kubo)*
> ------------------------------------------------------------------------
>
> JSK intertempe laboras en la disvastigo de la lingvo pere de kelkaj
> programeroj:
>
> *FARAS:*
>
> * Iniciato viziti la lernejoj kiuj troviĝas en la ĉirkaŭaĵojn de KEA
> por informi pri Esperanto kaj pri la kursoj kiuj la asocio kunvokas,
> kompreneble ankaŭ por peti helpon de la instruistoj por prelegi pri
> esperanto kaj aliaj temoj rilate al ĝi.
> * Preparas buntan programon por festo kiu devos okazi la 12an de
> oktobro en la nacia sidejo
>
> *FARIS:*
>
> * Helpis en la preparado de festo kiu okazis la 28an de septembro pro
> la komenco de la ĉi septembraj kursoj
> * Gluis afiŝojn en kelkaj fakultatoj de la Havana Universitato pri la
> kursoj de esperanto, tio jam donis siajn fruktojn, kelkajn
> interesitoj kontaktis la sidejon por komenci lerni la lingvon.
> * Demarŝis sesioj pri prelegoj en la provinca biblioteko de Havano kiu
> komenciĝos fine de tiu ĉi monato
>
> *FAROS:*
>
> * JSK preparos la kvaran numeron de la revuo "POR VI"
> * Helpos kaj partoprenos en la programo de la venonta KERo 2014 (temas
> pri la kuba nacia renkontiĝo kiu okazas jam de antau 3 sinsekvaj jaroj)
>
> ------------------------------------------------------------------------
> *David LÓPEZ RUEDA – komitatano A (Meksiko)*
> ------------------------------------------------------------------------
>
> *FARIS:*
>
> * Helpis pretigi la jaran raporton de MEF (Meksika
> Esperanto-Federacio) por la 13a MEK (Meksika Esperanto-Kongreso)
> okazigota novembre en la Ĉefurbo de Meksiko.
> * Diskonigis/as gravajn informojn el TEJO-komitato al MEJanoj pere de
> la grupo kaj ŝatant-paĝo de nia landa sekcio ĉe Facebook.
>
> *FARAS:*
>
> * Gvidas ĵuskomencitan kurson de E-o por komencantoj en la urbo San
> Luis Potosí. La plimulto estas junuloj studentoj pri instruado de
> lingvoj.
> * Helpas oorganizi kunsidon de ankoraŭ ne tre vigla MEJ kadre de la
> venonta 13a MEK.
> * Kunlaboras en projekto pri tradukado de lernolibro el Esperanto en
> la hispanan lingvon.
>
> ------------------------------------------------------------------------
> *Dorota RODZIANKO – komitatano A (Pollando)*
> ------------------------------------------------------------------------
>
> *FARIS:*
>
> * prezentis esperanton dum Ekonomia Forumo (3-5.09.2013) en
> Krynica-Zdrój, Pollando;
> * partoprenis Instruistan Trejnadon organizatan kunlabore de
> Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano, ILEI kaj
edukado.net
> <
http://edukado.net> kiu okazis inter 14a kaj 20a de septembro en
> Poznano, PL;
> * partoprenis ArKonEs (Artaj Konfrontoj en Esperanto) en Poznano
> okazontan inter la 20a kaj la 22an de septembro en Poznano, PL. Krom
> la normala programo okazis ankaŭ renkontiĝo de aktivuloj de Pola
> Esperanto-Junularo kaj de organizantoj de JES (Junulara E-Semajno);
>
> *FARAS kaj FAROS:*
>
> * PEJ kune kun Varsovia Universitato organizas "Universitaton de
> Esperanto" (estas planata ciklo de renkontiĝoj ĉe Varsovia
> Universitato kun kursoj kaj prezentaĵoj de diversaj kampoj de
> Esperanto);
> * en Krakovo aperis grupo de PEJ-aktivuloj kaj ili ĵus ekhavis sian
> retpaĝon:
http://www.krakovanoj.pl/
> * inter 4a kaj 6a de oktobro okazas aktivuliga renkontiĝo de aktivuloj
> kaj novuloj en PEJ en Krakovo, Pollando;
> * mi - partoprenos preparkunsidon de JES (Junulara E-Semajno), kiu
> okazos ĉi jare en Szczawno-Zdrój, Pollando. JES okazos inter la 28a
> de decembro 2013 kaj la 4a de januaro 2014.
>
> ------------------------------------------------------------------------
> *Olga ŜILAJEVA – komitatano A (Rusio)*
> ------------------------------------------------------------------------
>
> *Kion faras mi:*
>
> * gvidas kurson por komencantoj kaj progresantoj en Glazov (mia loĝurbo)
> * organizis kaj gvidas E-rondeton pri tablaj ludoj en Glazov
> * kontribuis/os per artikolo por Kontakto
> * disvastigas diversmaniere Esperanton en Glazov, kiam eblas
> * laboregas kaj studas
>
> *Kion faras REJM:*
>
> * prepariĝas por SES-2014 en Moskva regiono
> * en multaj urboj oni komencis diversnivelajn kursojn pri Esperanto
> * lanĉis la konkurson "Esperanto-instruisto de la jaro (2014)"
> * fine de septembro aranĝis lingvan festivalon en Novgorod
>
> ------------------------------------------------------------------------
>
>
> Ne kontribuis
>
> Komitatanoj kaj komisiitoj kiuj ne kontribuis al ĉi tiu numero de la
> cirkulero:
>
> 1. Rogener PAVINSKI – komisiito pri Kontakto
> 2. Agustina PASSAVANTI – komitatano A (Argentino)
> 3. Gilbert NIYUKURI – komitatano A (Burundo)
> 4. Marek BLAHUŠ – komitatano A (Ĉeĥio)
> 5. Tuomas LATVA-PIRILÄ – komitatano A (Finnlando)
> 6. Laeti BERT – komitatano A (Francio)
> 7. Clemens FRIES – komitatano A (Germanio)
> 8. Helen GEYER – komitatano A (Germanio)
> 9. BAGÓ Sarolta – komitatano A (Hungario)
> 10. IWAMA Kyo – komitatano A (Japanio)
> 11. Krishna SIVILLÀ RUBIO – komitatano A (Katalunio)
> 12. LEE Youkyoung – komitatano A (Korea Resp.)
> 13. Konstantin TIĤOMIROV – komitatano A (Pollando)
> 14. Zuzana KOŽUCHOVÁ – komitatano A (Slovakio)
> 15. Tanja ANIKINA – komitatano A (Ukrainio)
> 16. NGUYEN THI Phuong – komitatano A (Vjetnamio)
> 17. WANG Shanshan – komitatano B
> 18. Ronald BABY GONZÁLEZ – komitatano B
> 19. Magnus HENOCH – komitatano B
> <mailto:
ofi...@tejo.org>
>
> --
> You received this message because you are subscribed to the Google
> Groups "TEJO-Komitato" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send
> an email to
tejo-komitat...@googlegroups.com.
> For more options, visit
https://groups.google.com/groups/opt_out.