Saluton!
Mi legis la argumentojn de Roĉjo kun intereso sed ankaŭ mi kontraŭas la proponon, mi sekve komentos la argumentojn de Roĉjo.
1) Nur unu reta mesaĝo estas deviga al individuaj membroj, tiu por voĉdoni. Malferma alvoko kaj kandidalisto devas aperi en la oficiala organo kaj pri la rezultoj ne estas preskribo. Aliflanke mi konsentas kun Manuela ke tia kontaktado male povas esti bonvena por montri ke oni povas ja influi la gvidantaron de TEJO
2) Tio certe postulos multe da laboro la unuan fojon, tamen poste jam estus strukturo, platformo, ŝablonoj ktp, tiel ke poste la afero estu preskaŭ aŭtomata.
3) Ĝuste mi kredas ke individuaj membroj estas pli engaĝiĝemaj ol Junaj Amikoj de Esperanto kaj pli ofta mesaĝo por elekto de komitatanoj estus averaĝe multe pli bonvena ĉe IM ol ĉe JAE.
Mi volas krome mencii:
- La celo ne estas havi voĉdonon ĉiujn 160 tagojn; prefere ni ĉiuj varbu komitatanojn B tiel ke kandidatoj ne manku kaj do ne necesu remalfermi alvokon - aŭ eble ĝi nur necesu kiam elektiĝos la nova Estraro en kiu ofte membras jamaj komitatanoj B (mi dirus preskaŭ ĉiam).
- Mi konsentas kun Manuela ke individuaj membroj ne devus esti subreprezentitaj.
- Komitataneco B estas maniero engaĝi en la Komitato junulojn kiuj venas de landoj kie ne estas landa sekcio aŭ kie ĝi estas tiom forta ke estus tro da bonaj kandidatoj por iĝi komitatano A. Tre ofte temas pri ontaj estraranoj.
- Pli ofta elekteblo, signifas pli ofta engaĝigeblo.
Se tamen oni volas plifluigi la proceduron, mi tiukaze proponus jenan reformulon de la artikolo 5 de la Reglamento pri elekto de komitatanoj B.
Se la nombro da kandidatoj ne superas la disponeblajn lokojn, ĉiuj kandidatoj elektiĝas, alikaze Komitatanoj B estas elektataj per reta voĉdono. Gvidas retan voĉdonadon la Ĝenerala Sekretario.
Tio ŝparus la organizadon de elekto kiam ĉiuj kandidatoj ajnkaze elektiĝus kaj do kaŭzus sendadon de nur du mesaĝojn anstataŭ 4, kvankam mi mem subtenis la ajnkazan okazigon de la baloto simple kiel demokratia ekzerco.
Mi havas tamen unu amendproponon, nome forigi la subartikolon 6.C de la Reglamento pri elekto de komitatanoj B ĉar ĝi malkongraus kun UTV, la balotsistemo uzata por elekto de komitatanoj B (laŭ artiokolo 12 de la sama reglamento) kaj tiel kreas kontraŭdiron.
La Estraro difinas la teknologion uzatan por voĉdono de Komitatanoj B kiu respektu la sekvajn kriteriojn:- Nur Individuaj Membroj povas voĉdoni.
- Ĉiu Individua Membro povas voĉdoni nur unufoje.
Eblas voĉdoni por maksimume tiom da kandidatoj kiom estas la nombro de elekteblaj kandidatoj.- La esprimita voĉdono estas sekreta.
Pri la ĉi-lasta propono, ĉar temas simple pri teknika ŝanĝo por koherigi la reglamenton, mi proponus voĉdoni rapide dumkunside.
Samideanajn salutojn
MB