Saluton karaj.
Kun tuja efiko mi demisias de la Estraro de TEJO.
(la suba teksto estas iom longa. en ĝi mi prezentas la kialojn por mia demisio kaj la kuntekston, kaj ankaŭ faras la tradician Ĝison de Prezidanto)
Tiu ĉi decido ne estas facila kaj venas post monato de forta interna krizo en la Stabo de TEJO. Mi longe kredis, ke la krizon ni povas solvi ene de la Stabo. Sed fine mi venis al la konkludo, ke la nuntempa Estraro tro malkongruas kun miaj fortaj valoroj, aparte vero, kaj tial mi povas fari pli bonan laboron por Esperanto ekster ĝi.
Detalojn mi priparolis jam dum la Komitata Forumo antaŭ 2 semajnoj. Sed koncize por rememori: La Oficisto Carlos Pesquera Alonso rifuzis fari sian laboron, por kiu li estas pagata, kaj tiel blokis aliajn aktivulojn (ankaŭ plene volontulajn) fari sian laboron. Tiel li efektive akaparis rajtojn de Estraro por si mem, rompante Reglamenton. Sekve li (sen ajna klarigo) deklaris, ke la etoso en TEJO estas toksa, li ne pli toleros neeleteneblan konditadon (kiun li sukcesis klarigi nur post pluraj tagoj / semajnetoj) kaj postulis ŝanĝon de etoso en TEJO, denove tute sen priskribo de postulata ŝanĝo. Malgraŭ pluraj ŝanĝoj estis tre baldaŭ faritaj, li ne ŝatis ilin kaj daŭre rifuzis klarigi kion li volas. Mi laboris por solvi la situacion tuj kiam ĝi aperis, sed Karlos grandparte rifuzis komuniki kun mi, kio ege malhelpis al solvo de la afero. Aliaj Estraranoj kaj Oficistoj ankaŭ laboris por solvi la problemon. La kolego Michael deklaris, ke sufiĉe klaras kiun ŝanĝon Karlos postlas, sed Michael rifuzis priskribi ĝin. La kolego Ikvero deklaris, ke li mem kaj ankaŭ Michael jam informis pri la afero, pri kiu Karlos rifuzis informi kaj kiu eksplodigis la situacion, sed nek Ikvero nek Michael sukcesis informi la Estraron pri ĝi. Tiel Karlos lasis nin efektive blindaj sed daŭre postulis, ke ni solvu la problemon pri kiu li plendas.
Kun helpo de aliaj Estraranoj kaj Oficistoj ni sukcesis prepari bazan planon por helpi solvi la situacion. Bedaŭrinde, kelkaj aliaj Estraranoj en ŝlosilaj momentoj malhelpis solvi la situacion kaj sennecese multege laborigis la tutan Estraron, aparte min, la Stabon kaj la Komitaton. Ekz. kiam Michael tre akre reagis al mia mesaĝo, kiam mi jam estis sufiĉe elĉerpita de 2-semajna intensa traktado, ĝuste en la tempo kiam mi estis finverkonta mian pardonpetan mesaĝon. Aŭ kiam Ikvero venigis la situacion al la Komitato kiam ni ankoraŭ traktis ĝin interne. Aŭ kiam pluraj Estraranoj decidis kun apenaŭa diskuto voĉdoni pri ŝanĝo de Estraraj Oficoj. Aŭ kiam Adam, Ikvero kaj iuj aliaj Estraranoj postulis mian demision kiel Prezidanto, sed longtempe misprezentadis ĝin kiel demision de Estraro, kaj anstataŭ dece diskuti, simple ordonis ĝin.
Multe malhelpis ankaŭ komunikaj problemoj en la Estraro. Kiel vi povis aŭdi jam dum la Komitata Forumo, pluraj Estraranoj esprimadis siajn sentojn, opiniojn kaj perspektivojn, sed ripete ilin maskis kvazaŭ efektive temus pri eksteraj, mezureblaj faktoj. Kaj ĉar multegefoje temis pri malveraĵoj, la aliaj Estraranoj efektive (probable senvole, eĉ senkonscie) prezentis sin erarantaj aŭ mensogantaj. Tio multe aliflankigis nian diskutadon kaj elĉerpis ŝajne nin ĉiujn. Lucia eĉ prave atentigis, ke mi estis tro okupita per helpado al miaj kolegoj kiam ili malpravis. Kaj vere, estis granda komunika malsimetrio - prezenti 1 malveraĵon povas daŭri nur 1 minuton (tempo, kiun bezonis aliaj Estraranoj), sed helpi kompreni, ke tio estas malveraĵo povas daŭri 30 minutojn (tempo, kiun bezonis mi). Kaj tia ĉi bedaŭrinda situacio ripetiĝadis ree kaj ree kaj vere prenadis multajn miajn tempon, energion kaj atenton. En iu punkto feliĉe iuj Estraranoj deklaris, ke ili fakte prezentis sian sentojn, ne vere faktojn, kio iom helpis komunikadon, sed laŭ mia opinio ne sufiĉe.
Ene de tio ĉio bedaŭrinde disvastiĝis pluraj malveraĵoj, ekz. ke mi kredas, ke TEJO estas hierarĥio; ke mi decidas por tuta TEJO; ke mi malrespektas laborajn rajtojn; ke mi ne aŭskultas kolegojn; kaj aliaj malveraĵoj.
Multe malhelpis, ke post pluraj diskutoj kaj klarigadoj estis tre neklare kio estas la tiutempa kompreno pri diversaj aferoj (ja, diskutante povas ŝanĝi kompreno, kaj ni diskutis vere tre multe). Tamen, al mia alvoko por priskribi tiutempan komprenon reagis nur la kolego Ikvero, kaj eĉ tiu konsideris tion malbona strategio, eĉ sen karigi kial... Lucia, Michael kaj Adam neniel helpis al bona superrigardo de la situacio kaj tiel efektive malhelpis solvi ĝin.
Dum longa tempo mi kredis, ke solvi la problemon ni sukcesos ene de la Stabo. Tial mi ne alvokis la Konfidencpersonojn. Retrorigarde tio estis eraro kaj mi devintus alvoki ilin multe pli frue.
Kiel vi povis legi en la Januara Cirkulero kaj ankaŭ en Libera Folio, Karlos jam demisiis. Konsiderante la problemojn kiujn li faris kaj lian malbonegan komunikadon, mi konsideras lian demision tre respondeca afero kaj deziras al li ĉion la plej bonan ekster TEJO. Kaj se li iam sufiĉe plibonigos sian komunikadon kaj respektadon de interkonsentoj, mi denove ĝoje vidos lin ankaŭ ene de TEJO.
Al la Estraro tamen daŭre restas la laboro por prizorgi, ke niaj Oficistoj kapablu klare komuniki kaj vere faradu sian laboron.
Estis mia laboro kiel Prezidanto gvidi miajn Estrarajn kolegojn kaj Oficistojn por bone kaj harmonie kunlabori, klare komuniki, kaj provizi fruan kaj klaran retrokuplon (kaj iniciateme ripeti se ĝi estis nesufiĉe aŭ neniom ricevita). Bedaŭrinde, tiujn ĉi miajn laborojn mi malsukcesis fari tiom bone kiom mi volis, pro kio mi pardonpetas.
La respondeco pri tio estas plene mia. La kondiĉoj en kiuj komenciĝis la mandato estis por mi sufiĉe defiaj. Komence mi mem estis malsana, sufiĉe laca post plena monato de kongresumado kie mi multe laboris kaj (kiel tiama ĜenSek) gvidis pezan procezon de elekto de la nova Estraro (por kiu mi unue planis retan voĉdonon, sed la Komitato postulis kunvenon, kaj dum la Kunveno postulis retan voĉdonadon...), en Vikimedio EO volis fari (kaj bezonis organizi) multan moviĝojn de Erasmus+ kiujn mi ne faris dum la tempo de antaŭa mandato (parte pro mia tiama laboro kiel ĜenSek), de la tuta Estraro ni havis nur 1.5 da homoj kun sperto en la Estraro de TEJO, mi enkondukis mastrumadon de la laboro per Projektoj.org (pri kiu preskaŭ ĉiuj unue bezonis lerni), al ni mankis 1 Oficisto, komence de la mandato mankis ĉiuj Volontuloj kaj poste mankis homo por bone prizorgi kaj kunordigi ilin, estis bezono finverki la Jaran raporton 2023 kaj mi ne volis ĵeti tiun mian respondecon al la kolego Ikvero (kiel nova ĜenSek) precipe komence de mandato kiam li mem bezonis multon lerni pri laborado de ĜenSek. Diri, ke la komenco de la mandato estis vigla estus granda subtakso... Bedaŭrinde, tia situacio vere malhelpas al altkvalita laborado, kio montriĝis ankaŭ dum tiu ĉi mandato. Mi pardonpetas, ke mi ne sukcesis pli bone gvidi la Estraron kaj la tutan Stabon navigi tra tiu ĉi defia situacio kaj glate solvi siajn problemojn.
Antaŭ 2 jaroj mi kandidatiĝis al la Estraro de TEJO ĉar mi kredis (kaj daŭre kredas!), ke TEJO povas esti tre forta antaŭeniriganto de Esperanto kaj mi povas helpi plifortigi ĝin en tiu rolo. Mi tute ne interesiĝis pri konservo de jama stato, sed pri novigo. Novigoj havas bonan efikon, ke longtempe ili plibonigas laboradon, sed ankaŭ malbonan efikon, ke ili estas iom malfacile enkondukeblaj kaj postulas multajn kromajn tempon, energion kaj atenton. Dum la antaŭa mandato mi multege helpis al daŭropoveco de la posteno de Ĝenerala Sekretario, precipe plibonigante kaj verkante multajn manlibrojn kaj preparo de skemaj kaj superrigardaj dokumentoj.
Bedaŭrinde, tio prenis tiom multajn rimedojn, ke krom tio mi sukcesis nur pri 1 plia novigo - enkonduko de la nova projeka mastrumilo Projektoj.org. Delonge niaj sekcioj plendas, ke TEJO ne (sufiĉe) helpas ilin. Kaj jen estas praktika afero kiu celas helpi al TEJO, niaj sekcioj kaj aliaj agantoj en Esperantujo mastrumi siajn projektojn kaj ĝenerale laboron pli bone, facile kaj transdoneble. Mi ekde komenco konsciis, ke enkonduko ne estos tuja kaj memkomprenebla - mi antaŭvidas, ke estos bezonataj 2 jaroj por signifa disvastiĝo de Projektoj.org. Atentu novaĵojn en sekvaj tagoj ;-)
Plia granda mia laboro en TEJO, pri kiu mi ĝojas, estas komenco de preparo de la Strategia plano 2026-2030. Pri tio mi informas ankaŭ en memstara mesaĝo. Sed mi aparte ĝojas, ke ni esta survoje al nova Strategia plano, kiu estu vere uzebla por efektive gvidi laboron de la organizo por 5 jaroj, efektive helpante prepari Raligplanojn tiel, ke la prezentitaj celoj vere bezonas fokusitan plurjaran laboradon kaj post plenumo de ili ni signife pliproksimiĝos al vasta uzado de Esperanto.
Kvankam mi forlasas la Estraron, mi daŭre restas en TEJO, aktivas en ĝi kaj subtenas ĝin. Mi revenas al la Komitato, kandidatiĝas por esti Komisiito kaj daŭrigos mian laboron pri la Strategia plano. Kaj mi alvokas ankaŭ vin esti aktivaj en Komisionoj, laborgrupoj kaj organoj de TEJO (kaj aliaj organizoj ;).
Simile, mi daŭre subtenas la Estraron por glate solvi Stabajn problemojn kaj igi TEJO-n pli organiz-daŭropova organizo. Precipe, ke estu pli facile trovi pli multajn altkapablajn kandidatojn por Estraro, Komisiitoj, Oficistoj, Volontuloj kaj ĉiuj aliaj roloj. La fako de Aktivula Trejnado povas multe helpi pri tio ;-)
Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Eks-Prezidanto (fakoj: Strategio, Rilatoj kun UEA; vicrespondeculo: Aktivula trejnado, Subvenciataj projektoj)Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)