Karaj komitatanoj,
ni ĝojas anonci al vi la rezulton de la ĵusa baloto; laŭ decido de la Komitato Valentin CERETTO-BERGERAT, Matheus ARANTES PACHECO, Uriel GURDIÁN kaj Alexandre Nicolas “Alekĉjo” RAYMOND estos la novaj senoficaj estraranoj de TEJO
Ili ĉiuj ekoficos la 1-an de septembro kun la jam elektitaj oficohavantoj kaj ni bondeziras agrablan kaj fruktodonanan teaman kunlaboron, sukcesan disvolvigon de la TEJO-agado kaj plukreskigon de nia organizo!
Detalkomprenemuloj povas trovi la rezulton de la baloto en la jena grafeo.
La sagoj iras de la preferata opcio al la malpreferata opcio. La numero sur ĉiu sago reprezentas la voĉdiferencon inter la opcioj.
Samideanajn salutojn
La voĉdona komisiono de TEJO:
Hans Eric BECKLIN
Michael Boris MANDIROLA