Kara Léon,
Mi dankas al vi pro via rapidega reago. La informoj tute ne panikas min, sed mi ja volis atentigi la komitaton pri io ĵus malkovrita de mi, spronite de la demando de Tyron kaj la protokolo.
Evidente la financa raporto venos nur post multe da laboro, kiu povas komenciĝi nur kiam jaro estas plene finita de la librotena vidpunkto (foje aferoj, precipe kompensoj, iom lamas). Tion mi bone komprenas, kaj mi ne postulas tujan montron de ekzaktaj ciferoj.
Tamen, eĉ taksante per rondaj nombroj la bilancon, falo de la unua cifero de rondigita 10 al rondigita 8 restas konsterna, krom se temas pri intertempa librotena truko (kiel mi menciis en mia lasta mesaĝo). Tiajn oni ja devas uzi, precipe meze de jaro antaŭ ol fermi kaj definitivigi la kontojn, por ke la asocio estu finance stabila en ĉiuj el siaj kontoj. Denove, mi bone komprenas kaj aprobas tion.
Rilate al la kapitalo (kiu plej bone montras, kiom kvita TEJO estis en la pasinta jaro, ĉar ĝi estas la monputo, de kiu oni ĉerpas monon por kovri deficitojn), mi persone preferus ricevi intertempe informon pri ĝia antaŭvidebla kresko, malkresko, aŭ stabileco. Nia kasisto certe scias, ĉu ŝi ĝiris en alian konton monon el la kapitalo esperante reĝiron de simila sumo en la kapitalon post kompensiĝo, ĉu ŝi ĝiris por kovri elspezojn absolutajn. Nur tiu lasta efektive en la fina kalkulo malhelpos al nia kapitalo.
Se mi rajtas konjekti, ŝajnas al mi, surbaze de via mesaĝo, ke ni povas antaŭvidi ankaŭ en la ĵus finita jaro relativan stabilecon en la kapitalo kompare kun la antaŭa jaro, same kiel estis de 2019 (jarfine: 95.303,62) ĝis 2020 (jarfine: 97.633,87). Pro tio mi provizore ĝojas, ĉar la financa stabileco de nia organizaĵo gravas al mi multe.
Mi dankas al vi, kaj al la tuta estraro, denove, pro nelacigebla laboro por nia movado.
Plej amike,
Hanso