La 6-a Virtuala Kongreso (VK) de Esperanto (4-7.12.2025): disvastigu al viaj landaj kaj fakaj sekcioj

22 views
Skip to first unread message

Albert Stalin Garrido

unread,
Oct 17, 2025, 6:42:36 AMOct 17
to tejo-k...@googlegroups.com
Estimataj komitatanoj,

Saluton! Mi ĝojas anonci al vi, ke la Virtuala Kongreso (VK) de Esperanto revenas! La 6-a VK okazos de la 4-a ĝis la 7-a de decembro 2025. 

Kiel en la pasintaj VK, aliĝo estas senpaga al ĉiuj individuaj membroj de UEA/TEJO. Por profiti de tiu ĉi avantaĝo, oni devas aliĝi ĝis inkluzive la 23-a de novembro (dimanĉo). La aliĝilo troviĝas ĉe: http://vk.esperanto.net/2025/aligxilo.

VK estas tre bona okazo por junaj esperantistoj, kiuj deziras interagi kun la komunumo (sed ne povas vojaĝi al ĉeestaj kongresoj pro financaj aŭ vizaj limigoj), lerni ion novan diversaj interesaj temoj, kaj ekscii pri diversaj organizoj, eventoj, kaj iniciatoj kiuj ekzistas en nia komunumo. Virtualaj eventoj estas tre gravaj, ĉar ili tenas Esperanton alirebla al homoj de ĉiuj mondopartoj kaj helpas unuigi nian komunumon kaj konekti nin unu kun la alia.

Por la 6-a VK, ni havos ankaŭ eksperimentan aliron: la ĉefa platformo uzota estas Discord, kiu estas populara inter junuloj kaj uzata de Esperanto-kluboj kaj eĉ en pasintaj eventoj de TEJO. Espereble, ĉi tiu aliro faros la VK-n pli alirebla kaj alloga al junaj esperantistoj. 

TEJO estas partnero en ĉi tiu VK. Kiel aktivuloj de TEJO, ni petas vian kunlaboron! Vi povas helpi per:
  • varbado kaj aligo de membroj en viaj landaj kaj fakaj sekcioj (kaj inter individuaj membroj de TEJO);
  • kontribuado al la kerna programo de la 6-a VK, plenigante ĉi tiun formularon ĝis la 9-a de novembro;
  • helpo en la organizado, ĉefe kiel teknikaj helpantoj dum VK mem (skribu al mi se vi interesiĝas helpi);
  • kundividado de venontaj reklamiloj de UEA kaj TEJO pri VK (atentu pri ili en niaj sociaj retejoj)
  • ...se estas aliaj manieroj, per kiuj vi deziras kunlabori, ne hezitu skribi al in...@vk.esperanto.net
Ni ankaŭ invitas vin kandidatiĝi por havi lokon en la Virtuala Movada Foiro (ViMF) 2025, kiu okazos la 4-an de decembro, en la unua tago de VK. Se vi estos elektita, vi havos spacon por rapide prezenti vian organizon al la publiko. Kandidatigu vian landan aŭ fakan sekcion ĝis la 9-a de novembro! 

Por scii pli, legu ĉi tiun novan gazetaran komunikon de UEA pri VK: uea.org/gk/1257a1. La retejo troviĝas ĉe http://vk.esperanto.net/2025

Ni antaŭĝojas viajn aktivajn partoprenon kaj kunlaboron dum la 6-a VK!

Kunlabore,
Albert Stalin T. Garrido
Kongresa Oficisto
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo | World Esperanto Youth Organisation
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto

Albert Stalin Garrido

unread,
Oct 29, 2025, 7:49:01 AM (11 days ago) Oct 29
to tejo-k...@googlegroups.com
Estimataj komitatanoj,

Mi rememorigas vin pri la venonta 6-a Virtuala Kongreso. Mi kalkulas je via helpo por disvastigi la eblon aliĝi senpage al la VK ĝis la 23-a de novembro. Retaj aranĝoj kiel VK donas al junaj esperantistoj la okazon engaĝiĝi en la komunumo kiam ne eblas partopreni en ĉeestaj kongresoj kiel IJK.

Mi aparte invitas vin proponi viajn organizojn al la Virtuala Movada Foiro, kiu okazos la 4-an de decembro. Ĝis nun, nur FEJ kaj GEJ aliĝis. Estus bone, se partoprenus ankaŭ aliaj landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO, des pli tiuj, kiuj aktivas aŭ/kaj havas venontajn eventojn.

Vi ankaŭ estas bonvenaj proponi kontribuojn al la kerna programo, ĉu individue aŭ kiel organizoj. Prelegoj, atelieroj, diskutrondoj, ktp. estas bonvenaj. Tion dirinte, estus bone, se la diversaj komisionoj kaj laborgrupoj de TEJO faros sin videblaj per organizado de programeroj. 

La ligiloj al proponi al la kerna programo aŭ ViMF troviĝas ĉe http://vk.esperanto.net/2025/programo. Notu, ke la limdato por ambaŭ ebloj estas la 9-a de novembro (dimanĉo). Faru nun por ne forgesi poste.


Kunlabore,
Albert Stalin T. Garrido
Kongresa Oficisto
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo | World Esperanto Youth Organisation
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages