Realigplano 2023-2024

90 views
Skip to first unread message

Tyron

unread,
Nov 19, 2023, 9:13:54 AM11/19/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,

Nome de la Estraro, mi ĝojas prezenti al vi la Realigplanon 2023-2024. Jen ligilo por legi ĝin, aŭ mi ankaŭ alkroĉas ĝin en la retpoŝto kiel PDF.

Por homoj kiuj ne konas ĝin, la Realigplano estas dokumento kiun la Estraro preparas ĉiujare, por informi pri nia planita laboro dum la jaro. Ĉi-jare ni celis verki ĝin laŭeble plej koncize, por provizi praktikan (sed facile legeblan) gvidon al nia planita agado, kun fokusiĝo pri niaj plej grandaj prioritatoj.

Konsidere ke tiu ĉi estas kunlabora dokumento kiun multaj homoj alkontribuis, ni forte bonvenigas la komentojn de komitatanoj - ĉu por peti klarigojn, kaj sugesti plibonigojn al la dokumento. Ni ankaŭ volas ke la Komitato formale aprobu la dokumenton, do mi invitas la Ĝeneralan Sekretarion malfermi la diskutan fazon.

Amike,
Tyron Surmon
Prezidanto | World Esperanto Youth Organisation (TEJO)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
TEJO-Realigplano 2023-2024 (porkomitata).pdf

Michal Matúšov

unread,
Nov 19, 2023, 12:38:05 PM11/19/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj kolegoj,

mi oficiale komencas la debatan fazon, kiu daŭros ĝis la 26-a de Novembro 2023 UTK (inklude). Voĉdonado laŭplane komenciĝos la 27-an de Novembro.

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


ne 19. 11. 2023 o 15:13 Tyron <tyro...@gmail.com> napísal(a):
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAGiEyRgEZkDxSF2U-bf-oq9oi5kF7vg5efOS517YKzrA5jFV_Q%40mail.gmail.com.

aninhacos...@gmail.com

unread,
Nov 22, 2023, 5:21:06 PM11/22/23
to TEJO-Komitato
Saluton,

Mi ĵus legis la tutan realigplanon, kaj unue ŝatus gratuli la preparadon de ĝi!
 
Estus utile, por pli bona komprenigado, diri ĉu la oficistoj estas plentempaj aŭ parttempaj kaj resumi iliajn taskojn. Ekzemple, mi nur sciis ke David ankaŭ respondecas pri projektoj kaj subvencioj kiam mi legis tion meze de la dokumento. Krome tiu parto <<kaj la fakto ke volontula estrarano devas mem trakti ĉiujn pagojn estas forte evitinda>>, mi pripensis ĉu ne eblas ke iu oficisto pri projektoj (Carlos aŭ David) ne povus tion fari, ĉar mi pensas ke krom salajroj kaj poŝmono de volontuloj (kiu povus esti programitaj pagoj) la solaj aliaj oftaj pagoj kiun TEJO bezonas fari estas rilate al projektoj (ekzemple, repago de vojaĝkostoj).

Pri financoj, mi ŝatas la ideon pri ofta raportado, sed bedaŭrinde ankoraŭ ne estas raporto pri la IJK jara. Mi scias ke ĝi estis deficita, sed ne scias kiom deficita ĝi estis.

Pri seminarioj kaj projektoj, kiel Berlinano, mi ŝatus diri ke la Esperanta-Stacio estas loko kiu volas gastigi eventojn tiajn kaj estas taŭga por tio kaj mi povus kunlabori por realigado de tiaj eventoj, ankaŭ pro la fakto ke Berlino estas meze de Eŭropo, ĝi estas bone atingebla kaj de orientaj, kaj de okicdentaj kaj de norda eŭropo kaj ankaŭ havas bonan flugkonekton kun aliaj partoj de la mondo. Mi jam antaŭĝojas Esperanto-Senlime 2. Kaj kiel GEJ-ano, JES ankaŭ ŝatus gastigi seminariojn de TEJO. Bedaŭrinde estas neniu ĉi-jare.

Amike,
Ana

Tyron

unread,
Nov 23, 2023, 8:06:35 PM11/23/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Ana,

Dankon por via respondo! Konsidere kiom longe ni dediĉis al la dokumento, mi ĝojas ke almenaŭ unu homo sukcese legis la tuton :) Mi respondos kelkajn punktojn, sed ankaŭ invitas aliajn (ĉu estraranojn aŭ komitatanojn) ankaŭ aliĝi la diskuton

> Estus utile, por pli bona komprenigado, diri ĉu la oficistoj estas plentempaj aŭ parttempaj kaj resumi iliajn taskojn. Ekzemple, mi nur sciis ke David ankaŭ respondecas pri projektoj kaj subvencioj kiam mi legis tion meze de la dokumento

Por informi pri la oficistoj, prave David kaj estas eksterrilatisto kaj estas subvencipetisto. Kvankam eble ne klaras kial ni bezonas 2 apartajn subvencipetistojn, en la praktiko la interna taskdivido estas sufiĉe klara. Do Karlos ĉefe okupiĝas pri Erasmus+ (inkluzive la administran subvencion, kiu provizas pli ol duono de la buĝeto de TEJO) kaj la diversaj projektoj (kiel Muzikaloj) kaj ankaŭ ESC (kiu pagas por la volontula programo). Aliflanke David ĉefe okupiĝas pri KdE (Council of Europe) kiu estas tute alia subvencifonto, kies fokusiĝo estas iom alia - do plej ofte la diversaj trejnadoj de TEJO venas de KdE, kaj ĝi sidas proksime al Aktivula Trejnado kaj KER, do kongruas bone kun liaj aliaj taskoj kiel eksterilatisto. 

> mi pripensis ĉu ne eblas ke iu oficisto pri projektoj (Carlos aŭ David) ne povus tion fari, ĉar mi pensas ke krom salajroj kaj poŝmono de volontuloj (kiu povus esti programitaj pagoj) la solaj aliaj oftaj pagoj kiun TEJO bezonas fari estas rilate al projektoj (ekzemple, repago de vojaĝkostoj)

Prave unu de tiuj oficistoj povus laŭbezone mastrumi la pagojn, sed mi supozas ke la longdaŭra problemo en TEJO kiun ni celis prilumi estas pli vasta. Ni daŭre dependiĝas de volontulaj homfortoj por fari taskojn kiuj multe pli taŭgas por dediĉitaj oficistoj, malgraŭ nia drasta kreskiĝo dum la pasintaj jaroj. La trakto de ĉiutagaj pagoj estas unu afero, sed ankaŭ estas librotenado, kaj kontraktoj, kaj preparado de financaj dokumentoj, kaj kompreno de la leĝo en Nederlando, kaj aliaj ĉiutagaĵoj de organizo kun 7 plentempaj laborantoj kaj 200+ mil EUR jare buĝeto. Eĉ se ni sukcesas travivi ĉi-jare, mi maltrankviliĝas ke sen unu-du kernaj homoj, ĉio facile ĥaosiĝos. Mia espero kaj revo estas, se ni povus dungi propran ĝeneralan direktoron por TEJO (aŭ io tia) antaŭ la fino de la mandato, tio multe profesiigus nian laboron, kaj kontraŭagas la nestabilecon kiun ni ofte spertas dum la ŝanĝo inter estraroj.

> bedaŭrinde ankoraŭ ne estas raporto pri la IJK jara. Mi scias ke ĝi estis deficita, sed ne scias kiom deficita ĝi estis

Mi imagas ke tiaj informoj povos veni kiam ni preparas la financan raporton, komence de la nova jaro. Eĉ por "normala" IJK kiel 2022, la fina financa raporto nur venis multajn monatojn poste, kaj la ĉi-jara IJK certe estis pli komplika.

Amike,
Tyron Surmon
Prezidanto | World Esperanto Youth Organisation (TEJO)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo


Tyron

unread,
Nov 26, 2023, 5:45:22 PM11/26/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,

Antaŭ la voĉdono komenciĝas (laŭplane morgaŭ), mi informas ke ni faris kelkajn etajn ŝanĝojn al la dokumento. Ĉefe temas pri ĝisdatigo de la listo de komisiistoj, ĉar ni bonŝance trovis novajn komisiistojn dum la pasintaj tagoj, kaj kelkaj homoj kontaktis nin post legado por peti etajn ŝanĝojn (ekz. ĉar ni misliterumis la nomon). 

Ĉiuj ŝanĝoj respeguliĝas en la Google Docs versio de la dokumento https://docs.google.com/document/d/1oHr0Mx8C_Djd6_IKVAW4LGT_CpJR5SWHxQTHWh7WABA/edit?usp=sharing

Amike,
Tyron Surmon
Prezidanto | World Esperanto Youth Organisation (TEJO)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Michal Matúšov

unread,
Nov 27, 2023, 10:37:29 AM11/27/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj,

bonvolu voĉdoni pri aprobo de la Realigplano 2023-2024 ĉe https://reto.tejo.org/vochdonado/retaj/162
Limdato: 2023-12-06 18:00:00.

Bonvolu voĉdoni nur se vi estas nuntempa Komitatano (inklude Estraranoj). Eĉ se Centra Reto eventuale povus akcepti voĉon de nekomitatano, mi ne akceptos ĝin kaj mi certe ne ĝojos :-|

Se vi ne certas ĉu vi nuntempe estas Komitatano, bv. private kontakti min ĉe gxen...@tejo.org

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


ne 26. 11. 2023 o 23:45 Tyron <tyro...@gmail.com> napísal(a):

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Dec 3, 2023, 7:37:57 PM12/3/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj:

Dankon KuboF, Igor kaj Tyron pro viaj klarigoj. Pri la novaj komisiitoj mi komentu al vi, ke temas pri tre ĝojigaj novaĵoj por TEJO.

Arya, malgraŭ ke al liaj kutimaj respondecoj aldonis la novan kompromison iĝi prezidanto de IEJO, akceptis iĝi ĝenerala komisiito pri Landa kaj Faka Agado. Por ke la posteno de komisiito pri Landa Agado en Azio kaj Oceanio ne restu vaka li tre diligente kontaktis kaj instigis du samideanojn de sia regiono ekdeĵori. Temas pri Mateus de Sena kaj Bharuj "Ĵaz" Rojanasoonthon. Ili ne nur estas tre kompetentaj, pasiaj esperantistoj, sed ankaŭ miakomprene ili estas la unuaj funkciuloj en la historio de TEJO kiuj venas el Orienta Timoro kaj Tajlando!

Aparta mencio meritas la komisiitiĝon de Lanjo el Usono. Dank' al la elstara laboro de la organizantoj de Retoso du longdaŭraj komisionanoj de Pasporta Servo, Christine kaj Lars, sukcesis starigi sukcesan prelegon pri la fako. Ŝi ekinteresiĝis kaj, per la gvido (interalie) de nia sindonema ĉefteĥnikisto Meiyer, rapide plispertiĝis kaj ne nur tre entuziasme akceptis iĝi komisiito, sed ŝi ankaŭ tute memstare esploris en la retejo de TEJO pri ŝiaj respondecoj kaj instigis tri aliajn samlandanojn ĉeesti nian hieraŭan kunsidon. Do ni nun povas diri senhezite, ke Pasporta Servo estas plene funkcianta komisiono!

Mi ja ankaŭ esprimas mian dankemon al la aliaj komisiitoj kaj komisionanoj kiuj renovis sian konfidon en LFA (Gobi, John, Aime-Patrick, Igor, Olivro, Aŭŝrine, Lucca kaj Josuo) kaj ankaŭ al ĉiuj aliaj komisionanoj de PS, speciale al Charlotte, kiu malgraŭ ŝia manko de tempo ĉiam sendas etan klarigan aŭ motivigan mesaĝeton kaj de la financa kaj kasistara grupoj, precipe al Eidmante kaj Abel, tre diligentaj kasistoj de LEJO kaj DKEJO kiuj akceptis iĝi komisionanoj pri Financoj. Mi ankaŭ ne forgesu la eksajn kasistojn de TEJO Feliĉa, Veronika kaj Wilson, kiuj ĉiam tuj respondas niajn retpoŝtojn kaj donas al la stabo trafajn konsilojn.

Havu belan semajnon!

Patricio

Michal Matúšov

unread,
Dec 4, 2023, 3:12:21 PM12/4/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj,

restas nur 2 tagoj kaj pluraj el ni ankoraŭ ne ekziercis sian rajton voĉdoni. Bv. voĉdoni baldaŭ, ankaŭ por ne perdi vian komitatanecon ;-)

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


po 27. 11. 2023 o 16:36 Michal Matúšov <kubof.h...@gmail.com> napísal(a):

Michal Matúšov

unread,
Dec 9, 2023, 7:14:41 PM12/9/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj,

laŭ la voĉdono, la propono pri la Realigplano 2023-2024 estas akceptita!

Voĉdonis 18 de 25 Komitatanoj (16 por, 0 kontraŭ, 2 sindetenoj), do pli granda parto ol dum antaŭaj voĉdonoj ❤️
La Centra Reto indikas, ke voĉdonis 21 de 27 rajtantoj, sed tio estas pro 2 kialoj:
  1. iuj Komitatanoj laŭreglamente perdis sian Komitatanecon pro 3 sinsekvaj nevoĉdonoj jam dum antaŭaj voĉdonoj (IJK kaj trejnistaro), sed tiu nevoĉdonado ĝis nun ne estis rimarkita, kaj tial ili daŭre estis erare markitaj en la Centra Reto kiel Komitatanoj - dankon pro kompreno!
  2. unu Komitatano dum la voĉdona periodo perdis sian konton, ĉar intertempe ne finis sian profilon, kaj CR evidente ne alkalkulis lin al la kvanto de rajtantoj
Pro nepartopreno en 3 sinsekvaj retaj voĉdonoj estas konsiderataj kiel demisiintaj Joshua Moss (Josuo Marso) kaj Abhinav Varma (ambaŭ ne partoprenis en 3 lastaj retaj voĉdonoj) kaj Wayne Adrian Federigan, Tran Thi Hoan (Ĝojo), Matheus Gamito Do Nascimento (kiuj ne partoprenis 3 retajn voĉdonojn antaŭ la lasta).

Tial mi petas al FEJ kaj VEJO nomumi novan Komitatanon A. Samtempe ni perdis 2 Komitatanojn B.

Laste, kiel demisiinta estas konsiderata ankaŭ 1 Estrarano. Tial nuntempa kvanto de Estraranoj iĝis 5. La Komitato voĉdonis por 6-kapa Estraro. Tial mi petas la Elektan Komisionon komenci proceduron por trovi novan Estraranon, por konformi al la Komitata decido pri kvanto de Estraranoj.

Por eviti pliajn demisiojn pro nepartopreno en retaj voĉdonoj mi petas atenti pri voĉdonojn al ĉiuj, sed precipe al Vít Guigliemo Mišurec kaj Espoir Ngoma Kasati. 

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


po 4. 12. 2023 o 21:11 Michal Matúšov <kubof.h...@gmail.com> napísal(a):
TEJO, Realigplano 2023-2024, vocxdono 1.png
TEJO, Realigplano 2023-2024, vocxdono 2.png

Espoir Kasati

unread,
Dec 9, 2023, 9:01:22 PM12/9/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, karaj,

Mi tre ĝojas ke la laborplano estis aprobita, sed bedaŭras pro la plia malregula voĉdono! Mi pensas ke, devas esti problemo teknika miaflanke, ĉar mi rememoras voĉdoni ĉifoje, nur  rememoras pri maltrafo de unu voĉdono.

Mi esperas, ke tio ne ripetiĝos kaj mi estos tre zorgema.

Amike,

Espoir Ngoma Kasati
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Membro de la Afrika Komisiono de UEA
Komisiito de TEJO pri Edukado
Membro de la Elekta Komisiono de TEJO
Sekretario de Demokratia Kongolanda Esperantista Junulara Organizo
Esperantista instruisto
Loĝas en Lubumbashi, C/Kapemba, Q/Kapemba, N°76 Av. Mutombo Mukulu/Supra Katango/DR. Kongo.
https://uea.org/vikio/Kategorio:Nova%C4%B5oj_-_Espoir_NGOMA_KASATI

Michal Matúšov

unread,
Dec 21, 2023, 1:46:41 PM12/21/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Espoir,

laŭ la ekrankopioj en la supra mesaĝo, vi vere voĉdonis! Gratulon kaj dankon pro esti diligenta Komitatano 👍🏾

KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


ne 10. 12. 2023 o 3:01 Espoir Kasati <espoir...@gmail.com> napísal(a):

Espoir Kasati

unread,
Dec 21, 2023, 3:25:30 PM12/21/23
to tejo-k...@googlegroups.com

Koran dankon,

Mi estis tre surprizita, mi konscias ke, kiel komitatano, decidi pri io farota de TEJO-Estraro estas tre granda farenda tasko. Do, mi trankviliĝas ĉar mi ankoraŭ bezonas servi TEJOn dum mia aĝo ankoraŭ permesas.

Samideane,


Espoir Ngoma Kasati
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Membro de la Afrika Komisiono de UEA
Komisiito de TEJO pri Edukado
Membro de la Elekta Komisiono de TEJO
Sekretario de Demokratia Kongolanda Esperantista Junulara Organizo
Esperantista instruisto
Loĝas en Lubumbashi, C/Kapemba, Q/Kapemba, N°76 Av. Mutombo Mukulu/Supra Katango/DR. Kongo.
https://uea.org/vikio/Kategorio:Nova%C4%B5oj_-_Espoir_NGOMA_KASATI
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages