Saluton, karaj Komitatanoj kaj observantoj!
Mi venas inviti vin ĉiujn aliĝigi vian organizon al Junulara Movada Foiro (JMF), okazonta la dum IJK, la 12-an de aŭgusto (mardon), de la 14h ĝis 18h (loka horo).
JMF estas spaco por ke organizoj (kaj esperantistaj kaj ne) sinprezentu kaj varbu al la ĉeestantaro de IJK. Se vi aŭ iu el via organizo (estu ĝi landa aŭ faka sekcio de TEJO; aŭ alia esperantista organizo, ne rilata al TEJO; aŭ eĉ ne esperantista organizo rilata al junularo) aliĝu tuj al la Foiro! Por aliĝi kaj por peti, ke IJK-Teamo prizorgu iun materialon (printado de flugfolioj aŭ afisoj, ktp) la limdato estas la 31-a de julio.
Fine, mi petas la helpon de ĉiuj Komitatanoj por disvastigi tion en siaj respektivaj landaj aŭ fakaj sekcioj!
Aliĝilo:
https://forms.gle/8XT22eX1tBcdZEeA7
Igor "Ikvero" Almeida
VicPrezidanto | World Esperantist Youth Organization (TEJO)