Saluton karaj.
Trakti la voĉodonon estis pli defia ol mi antaŭvidis, precipe ĉar ĝuste dum tiu tempo okazis ankaŭ Estrara transdono, mi malsanis kaj havis densan laboran programon, kaj entute la unuan fojon kalkulis UTV-n permane. Pro la prokrasto mi pardonpetas.
Mi kontrolis kalkulon per 3 diversaj manieroj. Almenaŭ unu el li ne nepre sekvas la precize samajn regulojn kiel nia Reglamento (ekzistas diversaj versioj de UTV kiuj malsamas en detaloj, kio povas influi rezulton). Tial necesis permana kalkulado. Tamen, fine ĉiuj 3 metodoj montris la saman ĝeneralan vicordon - laŭ vicordo de finaj valoroj de voĉoj. Ununura afero kiu estis malsama estas la teksta prezento de la vicordo de venkintoj en CR. Tial mi konkludas, ke la plej probable la problemo estas cimo en CR pri montro de vicordo. Mi tion private traktas kun la teĥnikisto.
Voĉdonis 14 el 17 rajtantoj.
Kiel Komitatano Ĉ estis elektitaj: Tyron Surmon, Konstanze Schönfeld, Valentin Ceretto Bergerat, Hans Eric Becklin, Jaime Tapia Zaragoza
La vicordo de venkintoj (konfirmita per permana kalkulado) estas: Tyron Surmon, Konstanze Schönfeld, Valentin Ceretto Bergerat, Hans Eric Becklin, Jaime Tapia Zaragoza, Ŝujano Hou
Noto: En la Centra Reto, kaj la alkroĉita ekrankopio, vi povas vidi alian vicordon. Tio plejprobable estas la cimo en CR kiun mi menciis pli supre. Por vidi tion komparu la numeran valoron de voĉoj por Jaime kaj Ŝujano en la 3-a vico de transdonado de voĉoj.
Ne voĉdonis Viktoria Schmidbauer, Aušrinė Tamošiūnaitė, Giulia Costanzi, Patricio Agustín Iglesias, Wojciech Oreszczuk (Wojtek), Yang HyunJoon.
Mi dankas ĉiujn voĉdonintojn pro tenado de la demokratia funkciado de TEJO, kaj ree instigas la nevoĉdonintojn pli forte ekzerci siajn rajtojn! Se vi havas teĥnikajn problemojn pri voĉdonado, bonvolu kontakti min tuj kiam vi ekscias tion!
Tio ĉi ŝajne estas la lasta tasko, kiun mi promesis plenumi kiel pasintmandata Ĝenerala Sekretario. Teorie eblis, ke mi trandonu la taskon al la nuna, sed mi konsideris tion maltaŭga, ĉar mi devintus fini ĝin ankoraŭ dum mia madato kiel ĜenSek kaj mi povis kaj povas fini ĝin. Mi ĝojas liberiĝi de la pasintmanadataj devoj de ĜenSek kaj plene fokusiĝi pri mia laboro en la nuna mandato.
Mi petis al la nuna ĜenSek Ikvero trakti la ĝisdatigon de Komitato en ĉiuj necesas lokoj, do atendu tion en baldaŭa tempo.
Sube estas ekrankopio de la voĉdona rezulto.
Amike
KuboF Hromoslav
tiama ĜenSek