Rezulto de la voĉdonado pri reglamentoj

15 views
Skip to first unread message

Rogier Huurman

unread,
Mar 28, 2022, 5:13:36 PM3/28/22
to TEJO-Komitato
Estimataj komitatanoj,

Antaŭ 30 tagoj komenciĝis la voĉdonado pri multaj reglamentaj ŝanĝoj. Mi metis malĝustan limdaton, kaj kiam mi malkovris, multaj homoj jam voĉdonis, do mi decidis simple atendi la finon, kiu venis nun.

Nur tri komitatanoj tute ne voĉdonis: Lucas Teyssier, Aranza Pacual, Tran Thi Hoan (Ĝojo) kaj Querino Neto. Ĉar Aranza kaj Querino maltrafis tiun ĉi, la antaŭan retan voĉdonon pri nova buĝeto, kaj la komitatkunsidon, ili ne plu estas komitatanoj.

La rezultoj:
Komisionoj ne plu kunvenu dum IJK: 21 jesis, 5 neis, 7 sindetenis
Rekonfirmo de komisiitoj: venkis "Komisiitoj devas esti rekonfirmitaj de la Estraro post regula elekto de novaj estraranoj."
Rekonfirmo de komisionanoj: venkis "Membroj de la komisionoj devas esti rekonfirmitaj de la komisiito aŭ de la Estraro post regula elekto de novaj estraranoj."
Komitatanoj membru en komisiono: venkis "Je elektiĝo Komitatanoj estas invitataj de la Ĝenerala Sekretario membriĝi en almenaŭ unu komisiono libere elektebla."
Mandato de komitatanoj A kaj Ĉ: ambaŭ oficos ĝis la 31-a de majo
Elekto de komitatanoj B eblas dufoje jare: 17 jesis, 6 neis, 8 sindetenis
Elekto de komitatano C eblas dufoje jare: 19 jesis, 5 neis, 7 sindetenis
Anstataŭigo de komitanoj B kaj C: anstataŭanto devas esti komitatano B aŭ C
Anstataŭigo de komitatanoj Ĉ: 17 jesis, 11 neis, 3 sindetenis
Korekto pri anstataŭantoj: 21 jesis, 4 neis, 6 sindetenis
Korekto pri artikolnumero: 29 jesis, 0 neis, 2 sindetenis
Elekto de estraranoj: eblas kandidatiĝi por unu aŭ du jaroj
Korekto pri mandato de estrarano: 25 jesis, 2 neis, 3 sindetenis
Precizigo pri elektoj por vakaj postenoj: 25 jesis, 0 neis, 5 sindetenis
Ŝanĝoj pri datoj por elekta komisiono: 25 jesis, 1 neis, 4 sindetenis
Precizigo pri alelektita estrarano: 31 jesis, 0 neis, 0 sindetenis
Nova reglamento pri IJK kun kongresa komisiono: 17 jesis, 5 neis, 9 sindetenis

La detalajn rezultojn vi povas legi ĉe https://reto.tejo.org/vochdonado/retaj.
La novan tekston de la reglamentoj de TEJO mi sendos post kelkaj tagoj ĉi tie, kaj ankaŭ tiam alŝutos al la retpaĝo.

Via Ĝenerala Sekretario,
Roĉjo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages