Kara estraro,
Dankon pro la ĝisdatigo, kaj des pli pro tiom motiviga kaj detala mesaĝo el malantaŭ la kulisoj. Por mi tia memorigo pri estrara laborado kaj intereso je komisionano reaktiviĝo estas kaj restos tre bonvenaj. Tro facile la impreso ke 'ĉiukaze nuntempe nenio vere okazas' venkas de la racia voĉo en mi kiu ripetemas ke oni tute ne bezonas atendi la estraron pri ĉio.
Legante vian mesaĝon mi ekhavis unu (mallongan) demandon kaj unu (klarigindan) rimarkon.
Mia demando:
Ĉu ekzistas jam perspektivo ke ankaŭ komitatanoj ekuzu
projektoj.org por sia laboro en ekzemple komisionoj aŭ laborgrupo pri reglamentŝanĝoj? Mi ĝojus se jes, ĉar nuntempe mi kelkfoje spertis malefikan dependecon de estrarano, ekzemple por kundividi kunsido-protokolon en logika dosiero, tuj atingebla por ĉiu ebla posta kunlaboronto...
Enkonduko al mia rimarko:
Via invito influi la realigplanon pensigas min pri tri aferoj lastatempe aperintaj en la kunsido kaj Telergrambabilejo de la komisiono pri Landa kaj Faka Agado. Esperante kontribui al ĉi tiu alvoko al la gekomitatanoj aktiviĝi precipe nun en komisionoj, mi do permesas min resumi ilin ĉi tie, kaj proponi surbaze de tiuj freŝdataj spertoj unu ingrediencon al la realigplano:
1) dum la lasta LFA kunsido gvidita sub la mandato de Patricio, ĉeestis pluraj Afrikaj partoprenintoj de UK, kiuj unuanime emfazis la indon uzi/plukonstrui la post-UKan entuziasmon inter Afrikaj ekernintoj de Esperanto. Dum cerbumado pri unuaj organizindaj paŝoj, geestrarano Snehaĵa proponis ke dum sekva kunsido aŭ eĉ 'Afrika virtuala kongreseto', dediĉita al Afrikaj aktivuloj kaj iliaj klopodoj krei pli vastajn lokajn movadojn, aktivulo de Indonezia Esperanto Junularo povus prezenti aŭ prepari atelieron pri videblgo de sia asocio en sociaj medioj, ĉar kiel Snehaĵa rimarkis, IEJ faras tion tre bonekzemple.
2) post invitalvoko de JEFO pri sia ĝenerala asembleo, okazis iom da konsentema diskuto en la LFA babilejo pri dezirindo ke LFA-komisionano ĉeestu ĝin, kaj ke tio laŭeble okazu kun ĉiu landa sekcio. Tio estas relative simpla politiko 'nur ĉeesti'. Tamen ni kredas ke ĝi povas esti faciliga kaj motiviga bazo por pli da interŝanĝo kaj subtenado, konforme al la strategia vizio ke TEJO iĝu platformo por lokaj agoj kaj organizoj pri Esperantojunularo.
3) Dum ni ekis kontakton kun HEJ rilate al absoluta manko de novaj kandidat-estraranoj de ĉi tiu iam aktivega landa sekcio, Patricio spontanee ekcerbumis pri kelkaj najbarlandaj junuloj kiuj ja ŝajnas kreskemaj en sia organizo kaj kiuj eventuale havus anojn aŭ konatojn en Hungario, pri kiuj la nuna HEJ-estraro tute ne scias. Kvankam la situacio ne facilas, ekzistas iom da espero ke nia perado alportus novan vojon por pluekzistigi tiun sekcion, kiu jam de jaroj ŝanceliĝas inter nur burokrata plu-ekzisto kaj malfondiĝo.
Nur pro via mesaĝo, kara prezidanto, alvenis al mia menso ĉirilate la vortumo:
« TEJO iĝu profesia svatisto de diversaj junularaj Eo-aktivemuloj! »
(Nu, mi konfesu ke mi devis mem serĉi la vorton 'svatisto' en vortaro kaj ke en mia menso origine aperis angle 'matchmaker').
Mi proponas eventuale uzi tion kiel refreŝigon de la jam pli longe konata, sed miaimprese foje forgesata celo ke TEJO kresku kiel centra peranto en la tre dinamika pejzaĝo de naskiĝantaj kaj (tro)maturiĝantaj junularaj eo-organizoj tutmonde.
Amike kaj provante eklabori kun iom da kalkulebla reguleco,
Delfeno.
Op wo, sep. 11, 2024 om 23:37 schreef Michal Matúšov
Karaj,
kun ĝojo mi prezentas la dividon de Estraraj fakoj por 2024-2025:
Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) – Prezidanto: ĉefrespondeca pri Strategio, Volontuloj, Rilatoj kun / observanto ĉe UEA, kaj eventuale Teĥniko (por tio ni bezonus novan Komisiiton); vicrespondeca pri Aktivula Trejnado, Subvenciataj projektoj
Igor Almeida (Ikvero) – Ĝenerala Sekretario: ĉefrespondeca pri Informado (kaj Kontakto); vicrespondeca pri Kongresoj (Ĉeestaj)
Manohimiharintsara ANDRIANIRINA (Mihary) – Kasisto: ĉefrespondeca pri Financoj
Lucía Montserrat Fernández Barrera – 1-a Vicprezidanto: ĉefrespondeca pri Eksteryaj Rilatoj, Egaleco, Subvenciataj projektoj; vicrespondeca pri Informado (kaj Kontakto), Kulturo
Shneur Agronin (Ŝneoro) – 2-a Vicprezidanto: ĉefrespondeca pri Pasporta Servo, Universitata agado; vicrespondeca pri Rilatoj kun / observanto ĉe UEA
Michael Vrazitulis – senofica Estrarano: ĉefrespondeca pri Edukado, Scienco, Kongresoj (Ĉeestaj), Arkivoj, Patronoj
Adam Żyłka – senofica Estrarano: ĉefrespondeca pri Aktivula Trejnado, Landa kaj Faka Agado, Kulturo; vicrespondeca pri Eksteraj Rilatoj, Strategio
Jam okazis pluraj transdonaj kunsidoj pri postenoj kaj fakoj. Dum IJK inter Tyron, mi kaj Ikvero, aliaj rete. Kiel jam tradicie, la antaŭa Estraro restas en facila kontakto kun la nuna por plua transdonado de scioj kaj spertoj, pro kio mi dankas!
Nia transpreno de la mandato bone progresas. Krom aliaj aferoj ni nun traktas Komisiitojn, kiuj bezonas esti konfirmitaj aŭ nomumitaj komence de nova Estrara mandato. Baldaŭ ni publikigos malferman alvokon pri tio - kaj vi jam nun povas pripensi pri kiu fako vi povus servi kiel Komisiito / Interesgrupestro 😉
Nun ni preparas nian Realigplanon. Do se vi volas influi ĝin (kiel bona Komitatano!), nun estas la plej bona tempo por (re)aktiviĝi en Komisionoj, ĉar tiuj provizas parton de agadoj en la Realigplanon.
Vi povas rimarki, ke pluraj aferoj komence de la nuna mandato estas komunikataj iom malfrue. Parte tio rilatas al malfrua elekto de la Estraro, nur dum la unua tago de IJK kaj daŭre kerne dum kongresa sezono. Parte ankaŭ pro portempe malpli granda stabo, kun komunikisto en libertempo kaj sen volontuloj. Kaj parte ĉar ni ne plene sekvas manieron de transdono de mandato kiel kutime, sed faras signifan novigon - por mastrumi la transdonon ni uzas Projektoj.org, nian novan projektan kaj taskan mastrumilon. Kvankam mi antaŭvidas, ke por sekvaj Estraroj ĝi multe helpos mastrumi diversajn aferojn, dum la unua fojo ni bezonas starigi la tutan sistemon preskaŭ ekde nulo - kaj tio postulas signife pli multan mensan energion.
Iuj el tiuj aferoj estas portempaj, pri iuj mi havas certajn ideojn por plibonigo kaj iuj estas investoj kun longdaŭraj dividendoj. Do la situacio ne estas tute perfekta, sed ja aspektas bone 😎
Fine mi dankas la Estrarajn kolegojn pro bona kaj glata komenco de la mandato, kaj invitas vin (Komitatanojn) daŭre partopreni en la aventuro per k.a. via agado en Komisionoj kaj superrigardado de la Estraro 👍
Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Prezidanto (fakoj: Strategio, Rilatoj kun UEA, Volontuloj; vicrespondeculo: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj)Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)