Saluton!
La Komitato de UEA dum la pasinta UK en Lillo starigis novan komisionon pri membrosistemoj kaj kotizoj por proponi reformojn pri la temo. Mi estas nomumita al tiu komisiono kaj mi fakte iĝis ĝia kunordiganto.
La celoj de ĉi tiu reformo estas kreskigi la membraron, plijustigi la kotizojn kaj laŭeble simpligi la sistemon.
Laŭ la nuna strukturo de la rilatoj inter TEJO kaj UEA samkiel laŭ la baldaŭa "jura memstariĝo", reformo de la membrosistemo de UEA tre forte influos tiun de TEJO por la reciproka aparteno de la membraro. Do temas pri tre grava temo por TEJO.
La komisiono ellaboris sian malnetan proponon kaj malfermis konsultadon, la kompletan proponaron vi povas trovi ĉi tie (necesas registriĝo!).
Por resumi al vi, la ĉefaj ideoj estas ke:
- Estiĝos tri membrokategorioj:
- Plena membro (membro kun ĉiuj rajtoj kaj servoj)
- Reta membro (membro kun ĉiuj rajtoj kaj servoj krom paperaĵoj kaj rabatoj en UK kaj libroservo)
- Amiko de esperanto (simpatianto kiu ne devas pagi kotizon, ricevas nur informan bultenon, eble nacilingve; la tutan amikaron de esperanto reprezentos nur unu komitatano)
- Ebleco kotizi por parto de la jaro plus la posta, agordigebla aŭtomata rekotizo, laŭelekta kotizo (nur estos difinita minimuma kotizo laŭ lando kaj kategorio)
- Minimumaj kotizoj estu difinitaj laŭ 4 landkategorioj kaj la landoj estu kategoriigitaj laŭ la Meza Enlanda Produkto Pokapa. La kotizoj estu laŭkategorie proporciaj.
- Ne plu estu landaj asocioj, sed teritoriaj asociaj kaj ili ja povu reprezenti landon, landaron, regionon, urbon...
- Fondaĵo Canuto proritatigu gejunulojn kaj retan membrecon. Ĝi ne plu estu limigita al nepagipovaj landoj sed subtenu homojn kiuj estas nepagipovaj relative al la landa situacio.
Jene vi povas vidi ekzemplon pri kotizaro laŭ la nova sistemo.
Estas du proponoj kiuj rilatas TEJOn multe pli ol UEA, kaj pri ĝi mi malfermos apartan diskutfadenon.
Tia proponaro ebligus vaste plimultigi la membraron de UEA (ekz. per senpaga membreco tra la Amikaro de Esperanto) kaj plijustigi la kotizojn (kun ege pli granda diferenco inter la plej riĉaj kaj la plej malriĉaj landoj).
La Estraro dum sia lasta reta estrarkunsido traktis la proponitan reformaron kaj estas ege forta konsento pri la proponataj strukturŝanĝoj.
Rilate la paralelan procezon pri la jura sendependiĝo, ĝi pluiros sendepende de ĉi tiu reformo kaj, kaze ke la reformo aprobiĝu, TEJO devos amendi konsekvence sian novan statuton.
Membroreformajn salutojn
MB
- Ebleco kotizi por parto de la jaro plus la posta,
- Minimumaj kotizoj estu difinitaj laŭ 4 landkategorioj kaj la landoj estu kategoriigitaj laŭ la Meza Enlanda Produkto Pokapa. La kotizoj estu laŭkategorie proporciaj.
- Ne plu estu landaj asocioj, sed teritoriaj asociaj kaj ili ja povu reprezenti landon, landaron, regionon, urbon...
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Saluton,ĉu mi bone vidas ke por A- kaj B-landanoj ne indos aliĝi al UEA por havi rabaton por UK (ĉar ilia UEA-kotizo estas pli alta/sama ol/kiel la rabato por UK)? Aŭ ĉu ŝanĝiĝos ankaŭ UK-kotizoj?
Kaj kio pri la rabatoj por IJK? Ĉu ili estos ankaŭ nur por "plenaj membroj" TEJO-aĝaj?
- Ebleco kotizi por parto de la jaro plus la posta,ŝajnas bonega, necesas eble kromregulo ke tiam la rabato por IJK/UK estas nur por unu IJK kaj UK, aŭ ĉu estos speciala tiu eblo ke foje eblos kapti IJKjn/UKjn de du jaroj pagante nur unu kotizon por TEJO/UEA?(kaj mi tuj kompatas la administrantoj()n :) se daŭre ne estos starigita iu profesia datumbazo de membroj, ĉar estos granda ĥaoso)
- Minimumaj kotizoj estu difinitaj laŭ 4 landkategorioj kaj la landoj estu kategoriigitaj laŭ la Meza Enlanda Produkto Pokapa. La kotizoj estu laŭkategorie proporciaj.uff, mi timas trovi la justan dividon je nur 4 kategorioj. Mi imagas ke la listo daŭre estas prilaborata, tamen metii ekzemple Rusion en la saman prezkategorion kun ekzemple Slovenio ŝajnas nereala kaj maljusta.
- Ne plu estu landaj asocioj, sed teritoriaj asociaj kaj ili ja povu reprezenti landon, landaron, regionon, urbon...... nu jes, ŝajnas ege grandaj ŝanĝoj. Ĉu tio signifas ke ankaŭ venos ŝanĝoj pri strukturo de la komitatoj (de UEA kaj TEJO)?
mi eble skribu ankaŭ persone - mi je ŝanĝoj en "antikvaj" sistemoj de UEA, tamen ekzemple por mi persone, ŝanĝo de kotizo de nunaj 17 EUR al preskaŭ 30 EUR por plena membro (por havi rabaton en UK/IJK) ŝajnas multe.