Kara TEJO-Komitato,
Porinforme mi informas al vi ĉiuj pri la okazigado de trejnadsesioj por novaj TEJO-Komitatanoj.
La trejnado estas organizita kun la celo plibonigi kaj plikapabligi la sciaĵojn pri la TEJO-Komitato kaj al novaj komitatanoj kaj al aktivuloj kun forta intereso je la TEJO-Komitato, sed for de ĝi; do, se vi konas interesulo(j)n pri la TEJO-Komitato ene de viaj LS kaj/aŭ FS, elkore ne hezitu informi kaj inviti ilin.
Oni okazigos ĝin antaŭ la okazigado de la ĉi-semajnfina KomitatKunveno, du-foje je malsamaj temperoj; ni okazigos la sesiojn:
Ĉi-vendrede, la 22an de julio, je la 15a UTC.
Ĉi-sabate, la 23an de julio, je la 7a UTC.
En la dokumento pri instrukcioj por la partopreno de la KomitatKunvenoj: julio + IJK 2022 oni disponas kaj la ligilon kaj la informaĵojn pri la Zoom-ĉambro:
Tion dirite, amike ni restas en kontakto kaze de duboj, demandoj, ktp.
Kunlaboreme,
David Ruíz i Sánchez
Komisiito pri Aktivula Trejnado - TEJO